Сообщений: 14
Язык: Esperanto
swalf (Показать профиль) 30 сентября 2013 г., 15:34:05
La fadeno tamen estas pri kio suĝesti al Zamenhof uzi ekz. "mola/malmola"-n anstataŭ "dura/maldura"-n. Pri tia afero mi ne scias, nur mi povas supozi ke li elektis la radikon plej klaran aŭ la malplej miskompreneblan. Eble elektaĵoj ofte hazardis...
sudanglo (Показать профиль) 1 октября 2013 г., 10:15:21
La plej uzataj riĉigas la lingvon. La ne-sukcesaj simple formortas.
Interese estas, ke tiaj vortoj malofte pluformiĝas per 'mal'. Oni ne kutime diras 'malpovra', 'maltrista', 'mal-linda', 'mal-kurta', 'mal-olda' ktp - kvankam tute eble, teorie kaj eĉ atendebla kiam la 'nova' vorto esprimas alian nuancon.
Francestral (Показать профиль) 1 октября 2013 г., 11:28:20
Do "povra" jam havas alian nuancon ol "malriĉa".
Laŭ PIV, "trista" signifas "malgaja, malĝoja".
Bedaŭrinde, mi ne scias la malsamecon inter "malgaja" kal "malĝoja".
Kiun kutiman vorton oni uzas anstataŭ "mallinda" ?
swalf (Показать профиль) 1 октября 2013 г., 19:43:49
Mi ne komprenas kiel 'olda' povus riĉigi la lingvon, estas ja simplega idaĵo el juna aŭ nova per mal-.
Krome se oni uzus tiun ĉi vorton, oni perdus nuancon, fakte 'malnova' malsamas al 'maljuna', sed 'olda' ŝajnas esti kontraŭaĵo de ambaŭ 'nova' kaj 'juna'.
Jam la Esperanta havas siajn malfacilaĵojn, ne aldonu al ĝi aliajn.