去目錄頁

Kion vi nomus la kuiraĵo "faruno rostita en graso"?

Ganove, 2013年9月12日

讯息: 14

语言: Esperanto

michaleo (显示个人资料) 2013年9月13日上午11:38:37

Efektive "roux" sonas kiel "ru", ĉu ĝi ne devus soni tiel en Esperanto ankaŭ? Sed tiam ĝi konfliktiĝus kun la radiko "ru-", kiu jam estas uzita por du aliaj signifoj.
Eĉ se tiu vorto estas internacia (kiel ajn tion komprenante), ĉu vere formoj ruorukso restus internaciaj? Laŭ mi ili ne estas similaj al roux kaj neniu havus avantaĝon, se iu el ili estus uzita. Des pli, ke ne eblas trovi ĝin en vortaro.

Kirilo81 (显示个人资料) 2013年9月13日下午12:58:32

michaleo:Eĉ se tiu vorto estas internacia (kiel ajn tion komprenante), ĉu vere formoj ruorukso restus internaciaj? Laŭ mi ili ne estas similaj al roux kaj neniu havus avantaĝon, se iu el ili estus uzita. Des pli, ke ne ablas trovi ĝin en vortaro.
Laŭ §15 de la Fundamenta Gramatiko internaciaj vortoj ne ŝanĝiĝas, sed nur adaptiĝas al la skribmaniero de Esperanto.
Tio donus radikon ru', sed tiu ja, kiel dirite, estas jam duoble okupita (tretado de ĉevaloj resp. "rostado" de lino). Oni devus do trovi kompromison: roŭ', ruks', roŭks'?

En ĉi tiu okazo uzado de kunmetaĵo ŝajnas al mi preferinda, la demando estas do, ĉu oni uzu la jam PIV-an brunaĵo aŭ la enhave pli klaran farunrostaĵo?
Mi ankoraŭ ne certas.

Chainy (显示个人资料) 2013年9月13日下午1:20:23

Kirilo81:En ĉi tiu okazo uzado de kunmetaĵo ŝajnas al mi preferinda, la demando estas do, ĉu oni uzu la jam PIV-an brunaĵo aŭ la enhave pli klaran farunrostaĵo?
Mi ankoraŭ ne certas.
"Brunaĵo" en kuira senco ŝajnas al mi ege stranga vorto. Min interesas, kie la PIV-aŭtoroj trovis tiun vorton en tiu senco? En la Tekstaro mi trovis nur unu trafon de 'brunaĵo':
La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo, kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis.

sudanglo (显示个人资料) 2013年9月15日上午11:54:19

Mi konsentas Chainy. Brunaĵo estas tute svaga - povus esti kio ajn.

回到上端