Ke daftar isi

Kion vi nomus la kuiraĵo "faruno rostita en graso"?

dari Ganove, 12 September 2013

Pesan: 14

Bahasa: Esperanto

Ganove (Tunjukkan profil) 12 September 2013 19.13.17

En la germana forumo mi diskutis pri tio, kion oni nomus la kuiraĵon kun faruno, kiu estas rostita en graso, ekzemple oleo aŭ butero.

Ĝia origino estas en Francujo kaj tie oni nomas ĝin "Roux" kaj tiun vorton multaj aliaj lingvoj uzas, ekzemple la angla aŭ la hispana lingvo.

En la diskutado ni proponis kelkajn ideojn pri vorto, ekzemple farunŝvitaĵo, farunrostaĵo, fritita faruno aŭ rostita faruno, sed ili eble estas tro longaj kaj eble ekzistas mallongan vorton por tiu kuiraĵo.

Ĉu vi scias mallongan vorton aŭ havas pli bonan ideon?

Dankon pri via helpo!

Tjeri (Tunjukkan profil) 13 September 2013 07.30.45

Jam ekzistas la vorto brunaĵo, kiu en PIV havas la jenan difinon: kuiraĵo preparita el faruno brunigita en butero kaj servanta por ligi saŭcon.

Ganove (Tunjukkan profil) 13 September 2013 08.00.19

Ĉu oni ankaŭ povas uzi la vorton "brunaĵo" por blanka aŭ blonda brunaĵo aŭ ĉu oni tiam uzas la vorton "blankaĵo" aŭ "blondaĵo"?

noelekim (Tunjukkan profil) 13 September 2013 09.14.12

Ganove:Ĉu oni ankaŭ povas uzi la vorton "brunaĵo" por blanka aŭ blonda brunaĵo aŭ ĉu oni tiam uzas la vorton "blankaĵo" aŭ "blondaĵo"?
Por la plej pala brunaĵo, unu retejo havas "blanka", alia "hela":

Preparu blankan brunaĵon. Fandu la buteron, kuiru la farunon. Aldonu iom post iom la lakton fagot.alain.free.fr/kuirado/Rpf04/html/FsxS02.php

En kaserolo, faru helan brunaĵon per butero kaj kribrita faruno.
esperanto-nancy.fr/?page_id=355

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 13 September 2013 09.18.22

Do ekzistas per brunaĵo vorto, kiu kovras almenaŭ esencan parton de la internacia roux, germana Mehlschwitze (pro tio la ŝerca "farunŝvitaĵo", ja ne estas nun vera rilato) kaj pola zasmażka.

Reta serĉo tamen ne rezultigis al mi eĉ unu veran uzadon de brunaĵo en tiu senco (kzistas kelkaj E-aj kuirlibroj, sed mi neniun havas), sed PIV-eco estas bona argumento, kvankam enhave farunrostaĵo eble estus preferinda.

Kirilo81 (Tunjukkan profil) 13 September 2013 09.21.18

--

sudanglo (Tunjukkan profil) 13 September 2013 09.54.21

Saŭcodensigaĵo?

Sed se la termino 'roux' estas jam internacia, tiam rukso.

Brunaĵo klarigas nenion.

michaleo (Tunjukkan profil) 13 September 2013 10.08.13

Mi preferas la terminon farunrostaĵo, ĝi per si mem estas komprenebla. Ekzemple mi neniam aŭdis pri la termino roux. En la pola oni nomas tion zasmażka. La nomo devenas de pola vorto smażyć, kiu signifas rosti.

Tjeri (Tunjukkan profil) 13 September 2013 10.10.01

"brunaĵo" por blanka aŭ blonda brunaĵo
blanka brunaĵo estas beŝamelo
Brunaĵo klarigas nenion.
nek vortaro, kiu neniel estas aro de vortoj
vortkombino havas sian propran signifon, kiu malofte klarigiĝas nur per siaj elementoj.
En kuireja kunteksto brunaĵo estas ja komprenebla.

Ganove (Tunjukkan profil) 13 September 2013 11.07.38

sudanglo:Saŭcodensigaĵo?
Sed "saŭcodensigaĵon" priskribas supervorton por "ĉiuj saŭcoj uzita por densigi aĵojn" sed ne por la speciala densigaĵo "manĝaĵo farita el faruno brunigita en graso".

sudanglo:Sed se la termino "roux" estas jam internacia, tiam rukso.
Efektive "roux" sonas kiel "ru", ĉu ĝi ne devus soni tiel en Esperanto ankaŭ? Sed tiam ĝi konfliktiĝus kun la radiko "ru-", kiu jam estas uzita por du aliaj signifoj.

michaleo:Mi preferas la terminon farunrostaĵo, ĝi per si mem estas komprenebla. Ekzemple mi neniam aŭdis pri la termino roux. En la pola oni nomas tion zasmażka. La nomo devenas de pola vorto smażyć, kiu signifas rosti.
Vi pravas, "farunrostaĵo" per si mem priskribas la signifon tre bone.

Sed nur tial, kial oni neniam aŭdis terminon, ne signifas, ke ĝi ne ekzistas. Mi ankaŭ ne aŭdis terminon 'roux' ĝis hieraŭ, sed malgraŭ tio, ĝi estas uzata en multaj aliaj lingvoj.

Tjeri:blanka brunaĵo estas beŝamelo
Mi pensas, ke la beŝamelo estas farita diverse, el lakto, faruno kaj butero.

Tjeri:[...] vortkombino havas sian propran signifon, kiu malofte klarigiĝas nur per siaj elementoj.
En kuireja kunteksto brunaĵo estas ja komprenebla.
Mi konsentas al vi. Kaj se 'brunaĵo' estis jam uzita, kial oni devus uzi diversan vorton?

Kembali ke atas