Kion vi nomus la kuiraĵo "faruno rostita en graso"?
од Ganove, 12. септембар 2013.
Поруке: 14
Језик: Esperanto
Ganove (Погледати профил) 12. септембар 2013. 19.13.17
Ĝia origino estas en Francujo kaj tie oni nomas ĝin "Roux" kaj tiun vorton multaj aliaj lingvoj uzas, ekzemple la angla aŭ la hispana lingvo.
En la diskutado ni proponis kelkajn ideojn pri vorto, ekzemple farunŝvitaĵo, farunrostaĵo, fritita faruno aŭ rostita faruno, sed ili eble estas tro longaj kaj eble ekzistas mallongan vorton por tiu kuiraĵo.
Ĉu vi scias mallongan vorton aŭ havas pli bonan ideon?
Dankon pri via helpo!
Tjeri (Погледати профил) 13. септембар 2013. 07.30.45
Ganove (Погледати профил) 13. септембар 2013. 08.00.19
noelekim (Погледати профил) 13. септембар 2013. 09.14.12
Ganove:Ĉu oni ankaŭ povas uzi la vorton "brunaĵo" por blanka aŭ blonda brunaĵo aŭ ĉu oni tiam uzas la vorton "blankaĵo" aŭ "blondaĵo"?Por la plej pala brunaĵo, unu retejo havas "blanka", alia "hela":
Preparu blankan brunaĵon. Fandu la buteron, kuiru la farunon. Aldonu iom post iom la lakton fagot.alain.free.fr/kuirado/Rpf04/html/FsxS02.php
En kaserolo, faru helan brunaĵon per butero kaj kribrita faruno.
esperanto-nancy.fr/?page_id=355
Kirilo81 (Погледати профил) 13. септембар 2013. 09.18.22
Reta serĉo tamen ne rezultigis al mi eĉ unu veran uzadon de brunaĵo en tiu senco (kzistas kelkaj E-aj kuirlibroj, sed mi neniun havas), sed PIV-eco estas bona argumento, kvankam enhave farunrostaĵo eble estus preferinda.
Kirilo81 (Погледати профил) 13. септембар 2013. 09.21.18
sudanglo (Погледати профил) 13. септембар 2013. 09.54.21
Sed se la termino 'roux' estas jam internacia, tiam rukso.
Brunaĵo klarigas nenion.
michaleo (Погледати профил) 13. септембар 2013. 10.08.13
Tjeri (Погледати профил) 13. септембар 2013. 10.10.01
"brunaĵo" por blanka aŭ blonda brunaĵoblanka brunaĵo estas beŝamelo
Brunaĵo klarigas nenion.nek vortaro, kiu neniel estas aro de vortoj
vortkombino havas sian propran signifon, kiu malofte klarigiĝas nur per siaj elementoj.
En kuireja kunteksto brunaĵo estas ja komprenebla.
Ganove (Погледати профил) 13. септембар 2013. 11.07.38
sudanglo:Saŭcodensigaĵo?Sed "saŭcodensigaĵon" priskribas supervorton por "ĉiuj saŭcoj uzita por densigi aĵojn" sed ne por la speciala densigaĵo "manĝaĵo farita el faruno brunigita en graso".
sudanglo:Sed se la termino "roux" estas jam internacia, tiam rukso.Efektive "roux" sonas kiel "ru", ĉu ĝi ne devus soni tiel en Esperanto ankaŭ? Sed tiam ĝi konfliktiĝus kun la radiko "ru-", kiu jam estas uzita por du aliaj signifoj.
michaleo:Mi preferas la terminon farunrostaĵo, ĝi per si mem estas komprenebla. Ekzemple mi neniam aŭdis pri la termino roux. En la pola oni nomas tion zasmażka. La nomo devenas de pola vorto smażyć, kiu signifas rosti.Vi pravas, "farunrostaĵo" per si mem priskribas la signifon tre bone.
Sed nur tial, kial oni neniam aŭdis terminon, ne signifas, ke ĝi ne ekzistas. Mi ankaŭ ne aŭdis terminon 'roux' ĝis hieraŭ, sed malgraŭ tio, ĝi estas uzata en multaj aliaj lingvoj.
Tjeri:blanka brunaĵo estas beŝameloMi pensas, ke la beŝamelo estas farita diverse, el lakto, faruno kaj butero.
Tjeri:[...] vortkombino havas sian propran signifon, kiu malofte klarigiĝas nur per siaj elementoj.Mi konsentas al vi. Kaj se 'brunaĵo' estis jam uzita, kial oni devus uzi diversan vorton?
En kuireja kunteksto brunaĵo estas ja komprenebla.