Al la enhavo

Kio estus oportuna traduko de "teen movie"?

de futurespy, 2013-septembro-14

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2013-septembro-14 12:37:35

efilzeo:Knabfilmo.
Filmo por/pri knaboj?

Chainy (Montri la profilon) 2013-septembro-14 12:39:55

Urho:teen movie = prijunula filmo || prijunula (pri·jun·ul·a ← jun·a)
Filmo pri junuloj? Sed "teen movie" ne nepre temas pri junuloj.

futurespy (Montri la profilon) 2013-septembro-14 14:34:07

Multajn dankojn pro viaj respondoj.

etala:"Pordekkelkajarula filmo" trafas laŭ mi, sed eble tro longas.
Mi tute ne konis tiu vorto (dekkelkjarulo). Do, dekkelkjarula filmo aŭ dekkelkjarulfilmo ankaŭ estas bone, ĉu ne?

Uridium:"Filmo por dekjara aĝuloj" au "dekjaraaĝulo filmo"
Mi ŝatas vian proponon, sed se mi diras "dekjaraaĝulo", ne estus nur "ulo kiu aĝas dek jarojn" (ne 11, 12, 13, etc.)?

Chainy:Rilate la vorton 'junulo', unu redaktanto de ReVo provis klarigi, kiel tiu vorto diferencas de la vorto 'juna viro':
Rim.: Mi opinias, ke estas diferenco inter „junulo“ kaj „juna viro“. Laŭ mi, „junulo“ estas iu ankoraŭ ne tute matura sociekonomie aŭ jure, krom ke li ne estas plenkreskulo biologie; tial virseksulo aĝanta malpli ol 19 jarojn estas junulo; inter 20 kaj 22 jaroj oni povas nomi lin, depende je kunteksto kaj cirkonstancoj, „junulo“ aŭ „juna viro“; post 23 jaroj ĝis proksimume 27 jaroj, „juna viro“. Evidente, la jarlimoj estas proksimumaj kaj varias laŭ la klimatoj, civilizoj kaj personaj apartaĵoj. [Sergio Pokrovskij]
Tre interesa. Ĝuste por tio (la subjektiveco de "juna" ) mi preferas ne uzi "junulo" ĉi-kontekste okulumo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2013-septembro-14 15:27:54

futurespy:Ĝuste por tio (la subjektiveco de "juna" ) mi preferas ne uzi "junulo" ĉi-kontekste okulumo.gif
Mi mem ne certas. En la rusa, ekzemple, ŝajne ne ekzistas rekta traduko por 'teenager'. Eble estas tiel ankaŭ en aliaj lingvoj. En la rusa oni uzas vorton similan al 'junulo', kaj kial ne? Ĉu vere gravas, ĉu homo havas ĝuste dekkelk jarojn aŭ ĉu la plej grava afero rilatas al la matureco de homo?

infano = ĝis la dek/dek-dua jaraĝo.
junulo = 13 ĝis 20/25? (ĉio dependas de la persono)

Fakte, mi ĵus legis la anglalingvan Wikipedia:
Teen films is a film genre targeted at teenagers and young adults
- do se inkluzivi ankaŭ junajn plenkreskulojn, certe estus bone diri 'filmo por junuloj'.

Urho (Montri la profilon) 2013-septembro-14 16:09:02

Chainy:
Urho:teen movie = prijunula filmo || prijunula (pri·jun·ul·a ← jun·a)
Filmo pri junuloj? Sed "teen movie" ne nepre temas pri junuloj.
Bone!

Chainy:Fakte, mi ĵus legis la anglalingvan Wikipedia:
Teen films is a film genre targeted at teenagers and young adults
- do se inkluzivi ankaŭ junajn plenkreskulojn, certe estus bone diri 'filmo por junuloj'.
Ĉu la esprimo porjunula filmo estas ebla?

Dolz (Montri la profilon) 2013-septembro-14 17:39:12

Ĉu ne estas knabo sufiĉe klara? knabofilmo.Porknabofilmo Junuletofilmo?junetulofilmo ? La dek jara de "teen" estas malklara. La homoj de dek jaroj, estas infanoj.

Chainy (Montri la profilon) 2013-septembro-14 18:17:44

Dolz:Ĉu ne estas knabo sufiĉe klara? knabofilmo.Porknabofilmo
Kio pri knabinoj?

Dolz: La dek jara de "teen" estas malklara. La homoj de dek jaroj, estas infanoj.
"teen" ne signifas 'dek'. Ne eblas rekte traduki ĝin en Esperanton. Se iu havas dek jarojn, tiu ne estas 'teenager'. Oni devas havi minimume 13 (thirteen) jarojn.

Chainy (Montri la profilon) 2013-septembro-14 18:19:22

Urho:Ĉu la esprimo porjunula filmo estas ebla?
jes, mi pensas, ke tio eblas.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-septembro-14 22:04:40

Chainy:
Dolz:Ĉu ne estas knabo sufiĉe klara? knabofilmo.Porknabofilmo
Kio pri knabinoj?
Geknabfilmo

sudanglo (Montri la profilon) 2013-septembro-15 11:52:12

En la angla 'teen' signifas 12-19-jaraĝa. Do dekkelkjarula estas tute kontentiga traduko.

Sed 'teen movie' ne estas tute neŭtrala priskribo, ĝi estas iom malestima. Ĉu tiu nuanco estas konservita en 'dekkelkjarula filmo' mi ne povus diri - eble jes.

Reen al la supro