前往目錄

Kiu lingvo estas la plej logika?

貼文者: Rejsi, 2013年9月15日

訊息: 27

語言: Esperanto

goli (顯示個人資料) 2013年9月17日下午7:31:29

Tokipono estas la plej logika kaj ĉarmeta ^_^

Peccavimus (顯示個人資料) 2013年9月18日上午12:59:00

Ne ekzistas logika lingvo. La logiko estas metodo de penso, kiel matematiko. Sed lingvoj estas metodo de komuniko. Eĉ Esperanto ne estas tute logika (nek Loĵban) ĉar oni povas diri ĉion Esperante. Necesa estas ĝi.

Nu, Esperanto estas tre regula, facila por lerni, kaj amuza. Sed ĝi ne estas logika, sed logika lingvo ne estas ebla.

Peccavimus (顯示個人資料) 2013年9月18日上午1:53:34

goli:Tokipono estas la plej logika kaj ĉarmeta ^_^
Mi ankaŭ amas Tokiponon! Mi lernis ĝin antaŭ ol tri jaroj, sed me forgesis ĝin. Ĝi estas amuzo.

pdenisowski (顯示個人資料) 2013年9月18日上午11:19:27

Peccavimus:Nu, Esperanto estas tre regula, facila por lerni, kaj amuza. Sed ĝi ne estas logika, sed logika lingvo ne estas ebla.
Mi tute konsentas : lingvoj povas esti pli aŭ malpli "regulaj" kompare kun aliaj lingvoj, sed laŭ mi oni ne povas diri ke lingvoj estas "logikaj".

Amike,
Paul

pdenisowski (顯示個人資料) 2013年9月18日上午11:19:27

Peccavimus:Nu, Esperanto estas tre regula, facila por lerni, kaj amuza. Sed ĝi ne estas logika, sed logika lingvo ne estas ebla.
Mi tute konsentas : lingvoj povas esti pli aŭ malpli "regulaj" kompare kun aliaj lingvoj, sed laŭ mi oni ne povas diri ke lingvoj estas "logikaj".

Amike,
Paul

eraijk (顯示個人資料) 2013年9月19日下午2:56:30

Estas tre interese, ke homoj (kun la angla kiel denaska lingvo) kiu diris ke la angla ne estas logika, estas usonaj. Mi pensas ke la angla lingvo estas tre logika, kaj havas multe sencon...sed ne provus skribi aŭ legi ĝin, haha!

Ankaŭ, ne estas utila por demandi "Kiu havas plej logika?", en mia opinio. Vere logikon kreis personoj, la lingvo ne estas grava. Kiel oni demandas pri logiko de lingvoj? Estas kiel demandas se blua pentro havas la plej logikon, kiel oni pentras kun ĝi. Ne havas sencon tute!

Mi pensas ke malsamaj linvoj estas pli bona por malsamaj ideoj, ĉu ne?

RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年9月19日下午3:20:01

Nu, se vi konsideras matematikon esti lingvo, tiam mi elektas tion.

Paulinho (顯示個人資料) 2013年9月19日下午4:12:11

Fortune lingvoj ne estas ligikaj. Estus lingvoj logikaj, ne estiĝus poetoj. Mi tro ŝatas Shakespeare, Fernando Pessoa, La Fontaine, ktp.

cromagnon (顯示個人資料) 2013年9月19日下午5:36:23

Almenaŭ je la skribsistemo, estas lingvoj logikaj kiel eo, la hispana, la itala, la sŭahila... kaj mallogikaj kiel la angla.

mihxil (顯示個人資料) 2013年9月20日上午6:26:19

Paulinho:Fortune lingvoj ne estas ligikaj. Estus lingvoj logikaj, ne estiĝus poetoj. Mi tro ŝatas Shakespeare, Fernando Pessoa, La Fontaine, ktp.
Mi samopinias kun kelkaj ke lingvo apenaŭ rilatas al logiko. Sed mi malakceptas vian sugeston ke logiko estas malpoezia. Matematiko povas esti tre bela, kaj poezio ne estu mallogika. Almenaŭ ne nepre.

回到上端