Al la enhavo

Kiu lingvo estas la plej logika?

de Rejsi, 2013-septembro-15

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Arseno (Montri la profilon) 2013-septembro-20 08:24:53

eraijk:Estas tre interese, ke homoj (kun la angla kiel denaska lingvo) kiu diris ke la angla ne estas logika, estas usonaj. Mi pensas ke la angla lingvo estas tre logika, kaj havas multe sencon...sed ne provus skribi aŭ legi ĝin, haha!

Ankaŭ, ne estas utila por demandi "Kiu havas plej logika?", en mia opinio. Vere logikon kreis personoj, la lingvo ne estas grava. Kiel oni demandas pri logiko de lingvoj? Estas kiel demandas se blua pentro havas la plej logikon, kiel oni pentras kun ĝi. Ne havas sencon tute!

Mi pensas ke malsamaj linvoj estas pli bona por malsamaj ideoj, ĉu ne?
Mi opinias, ke demandante pri logika nivelo de lingvoj, la aŭtoro temis pri kvanto da esceptoj, idiotismoj, ktp. Ĉiu homo scias, ke la angla lingvo, ekzemple, plenas da esceptoj (pluralo de la substantivo "man" estas "men", ne "mans", ktp.). Se ĉi tiu senco, Eo estas nature pli logika ol angla. Sed bedaŭrinde, Eo ne estas pure logika

eraijk (Montri la profilon) 2013-septembro-20 15:40:23

Arseno:
Mi opinias, ke demandante pri logika nivelo de lingvoj, la aŭtoro temis pri kvanto da esceptoj, idiotismoj, ktp. Ĉiu homo scias, ke la angla lingvo, ekzemple, plenas da esceptoj (pluralo de la substantivo "man" estas "men", ne "mans", ktp.). Se ĉi tiu senco, Eo estas nature pli logika ol angla. Sed bedaŭrinde, Eo ne estas pure logika
Jes, sed ĉu vi devas trudi logikon al la lingvo? Naturaj lingvoj evoluis diri pri kion okasas en la menso, ĉu ne? Nia ideoj pri logiko evoluis ekspliki pri kion okasas ekstere de la menso.

Ĉu la logiko ke vi volas ke la lingvo posedas, la sama logiko kiel la lingvo volus havi?

Malsamaj kulturoj havas malsamajn lingvojn ĉar ili havas multe ideojn malsamajn ke estas grave al ili. Lingvoj bezonas esti logika por celojn.

Ankaû mi konsentas, ke Esperanto ne estas pure logika!

Rafcaz31 (Montri la profilon) 2013-septembro-26 16:27:42

Mi opinias ke la deklinaciaj lingvoj estas pli logikaj ol la aliaj. Ekzemple, la germana kaj la rusa lingvoj eble estas pli malfacila je lerni sed ili estas pli precizaj. La deklinacioj ebligas ne lerni grandnombrajn malgrandajn vortojn. Tiuj vortoj estas malfacilaĵo por lerni la anglan kaj la latinajn lingvojn.

Rafcaz31 (Montri la profilon) 2013-septembro-26 16:59:34

maronda:
Terran:Loĵban, kompreneble. ridego.gif

(Sed pli ol nur logiko estas necesa por bona, vivanta lingvo.)
La lingvo plej logika estas Esperanto, ĉar ĝi estis kreita kum granda zorgo por esti facila kaj simpla.
Tamen la logikeco estas nek la simpleco nek la facileco...Feliĉe, la esperanto havas la tri ecojn ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-septembro-30 16:53:04

Gosudar:Loglan, konstruita lingvo bazita en simbola logiko, estas la plej logika lingvo. Bedaŭrinde, estas neeble paroli ĝin.
Ĉu ĝiaj kreintoj tiris el tio logikan konkludon?

Hantek (Montri la profilon) 2013-septembro-30 17:47:34

Mi pensas ke Ithkuil estas pli logika ol Loĵban, sed ĝi - malsame Loĵban - estas nelernebla. Ĝi estas iom kia Toki Pona sed vere NE minimuma!
Jes, Loĵban estas bazita de simbola logiko kaj mi pensas ke estas sia problemo, la simboloj sole ne estas logikaj. Ithkuil ne uzas la simbolojn same, ekzemple la vorto "grupo" ne havas propran vorto sed estas konstruita del "homo". Estas iomete kiel Esperanto, sed pli logike. El "homo" oni povas konstrui vortojn kiujn: trupo, grupo, homaro ktp...

Laŭ mi, logiko kaj akurateco estas interrilataj kaj la pragmatiko detruas ilin, sed la sintakso puŝas pragmatikon pli malproksime.

Stefano888 (Montri la profilon) 2013-oktobro-15 21:23:25

Vuhlkansu. Nur demandu al Sinjoro Spok. Li diros al vi ke Vulkanoj estas tre logikaj personoj. Ilia lingvo devas esti tre logika ankaŭ.

Reen al la supro