ไปยังสารบัญ

Kiu lingvo estas la plej logika?

จาก Rejsi, 15 กันยายน 2013

ข้อความ 27

ภาษา: Esperanto

Rejsi (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2013, 19:44:34

Mia unua lingvo estas la angla. Kiam mi eklernis la hispana lingvo, mi pensis, ke estas lingvo pli logika ol la angla. Ekzemple...en la hispana, la prononcoj de la vortoj estas precize, kiel oni literumas ilin.

Evidente, mi pensas, ke Esperanto estas pli logika ol la hispana lingvo. Do laŭ mi...angla (malplej logika) < hispana < Esperanto (plej logika)

El la lingvojn vi scias, kiu estas la plej logika (krom Esperanto)?

Terran (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2013, 19:45:57

Loĵban, kompreneble. ridego.gif

(Sed pli ol nur logiko estas necesa por bona, vivanta lingvo.)

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2013, 21:37:18

Kion oni nomas "logika" lingvo?

iodeo (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2013, 21:41:50

Terran:Loĵban, kompreneble. ridego.gif
Vi pravas ridulo.gif

maronda (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2013, 23:25:59

Terran:Loĵban, kompreneble. ridego.gif

(Sed pli ol nur logiko estas necesa por bona, vivanta lingvo.)
La lingvo plej logika estas Esperanto, ĉar ĝi estis kreita kum granda zorgo por esti facila kaj simpla.

Gosudar (แสดงโปรไฟล์) 16 กันยายน 2013, 02:01:46

Loglan, konstruita lingvo bazita en simbola logiko, estas la plej logika lingvo. Bedaŭrinde, estas neeble paroli ĝin. Oni diras ke, la ajmara lingvo, parolata en Bolivio kaj Peruo, kaj la havaja lingvo estas tre logikaj.

Logikeco kaj klareco ne samas. Esperanto estas certe la plej klara lingvo. Kiel diris George Orwell, "Language, like a woman, should be naked and lithe." «Lingvo, kiel virino, devus esti nuda kaj supla.»

Shuchdan40 (แสดงโปรไฟล์) 16 กันยายน 2013, 15:05:17

Mi opinias, ke la lingvoj de la tjurka grupo estas la ekzemplo de plej logikaj naturaj lingvoj. Oni uzas afiksoj sufiĉe logike en tiuj lingvoj. Sed mi konsentas, ke "logike konstruita" ne ĉiam signifas facila lingvo: la tjurkaj lingvoj ne estas facilaj por la homoj, parolantaj eŭropeajn lingvojn. Kio koncernas la lingvojn de la slava grupo: verŝajne ili povas pretendi je la unua loko inter la malfacilaj lingvoj. (Mi ne scias pri la tutaj lingvoj en la mondo, pro tio mi povas esti neprava.)

Chielano (แสดงโปรไฟล์) 16 กันยายน 2013, 15:28:42

Esperanto havas potencon de rusa kaj germanlingvo, logikon kaj simplecon de tre bona planlingvo. Kion bezonas pli multe? Aliaj planlingvoj estas nur por amatoroj: tio estas fakto.

kaŝperanto (แสดงโปรไฟล์) 17 กันยายน 2013, 17:37:59

Rejsi:Mia unua lingvo estas la angla. Kiam mi eklernis la hispana lingvo, mi pensis, ke estas lingvo pli logika ol la angla. Ekzemple...en la hispana, la prononcoj de la vortoj estas precize, kiel oni literumas ilin.

Evidente, mi pensas, ke Esperanto estas pli logika ol la hispana lingvo. Do laŭ mi...angla (malplej logika) < hispana < Esperanto (plej logika)

El la lingvojn vi scias, kiu estas la plej logika (krom Esperanto)?
Mi ankaŭ taksis la anglan, hispanan, kaj esperanton lingvojn tiele. Mi tre ŝatis la normalecon de la hispana lingvo kiam mi eklernis ĝin. Sed la Esperanto estas eĉ pli bone, kaj ĝi enhavas multajn similecojn kun ambaŭ lingvoj (precipe en la vortprovizo). Sed mi pensas ke eble aliaj latinidaj lingvoj estus pli logika ol la hispana linvo.

Sed mia unua planlingva sperto estis per Loĵban. Sed mi ne lernis multe da ĝin. Kiel Terran afiŝis, lingvo bezonas pli ol nur logiko por sukcesi. La homoj ne estas la plej logikaj estaĵoj, ankaŭ.

efilzeo (แสดงโปรไฟล์) 17 กันยายน 2013, 17:48:50

Esperanto klare.

กลับไปด้านบน