Naar de inhoud

Forumo en Interlingua?

door pdenisowski, 16 september 2013

Berichten: 33

Taal: Esperanto

pdenisowski (Profiel tonen) 16 september 2013 12:56:05

Saluton!

Estas multaj nacilingvaj forumoj ĉe Lernu (angla, franca, ktp.) kaj mi scivolas ĉu estas sufiĉe da intereso por peti forumon en Interlingua. Laŭ mia sperto multaj interlinguistoj ankaŭ lernas (aŭ volas lerni) Esperanton, kaj eble forumo en Interlingua allogus interlinguistojn ĉi tien.

Alia propono estus forumo por neesperantaj konstruitaj lingvoj, ĝenerale (Interlingua, Ido, ktp.).

Amike,
Paul

korona (Profiel tonen) 16 september 2013 13:38:37

pdenisowski:Saluton!

Estas multaj nacilingvaj forumoj ĉe Lernu (angla, franca, ktp.) kaj mi scivolas ĉu estas sufiĉe da intereso por peti forumon en Interlingua. Laŭ mia sperto multaj interlinguistoj ankaŭ lernas (aŭ volas lerni) Esperanton, kaj eble forumo en Interlingua allogus interlinguistojn ĉi tien.

Alia propono estus forumo por neesperantaj konstruitaj lingvoj, ĝenerale (Interlingua, Ido, ktp.).

Amike,
Paul
Saluton, Paul! Min interesas la ideo via. Ĉar la celo de Lernu estas disirigi Esperanton, kvankam min interesus forumo Interlingua, ne min ŝaijnas konvene havi tian forumon ĉe Lernu. Pli konvene estus:

- forumo ĝenerala, por aliaj kon-lingvoj, ĉe Lernu
- forumo interlingva aŭ ĝenerala, sed ĉe alia retpaĝaro

La pli granda utileco de tia forumo ie ajn estus la kunigo de la partianoj de kon-lingvoj diversaj. Ni kiuj kredas je la IAL-a projekto povos plu progresfari se ni kunlaboros anstataŭ dislabori aŭ kontraŭlabori, kvankam ni preferas diversajn lingvojn.

Tiel almenaŭ ŝaijnas al mi. ridulo.gif

pdenisowski (Profiel tonen) 16 september 2013 15:58:52

koronaenerala:La pli granda utileco de tia forumo ie ajn estus la kunigo de la partianoj de kon-lingvoj diversaj. Ni kiuj kredas je la IAL-a projekto povos plu progresfari se ni kunlaboros anstataŭ dislabori aŭ kontraŭlabori, kvankam ni preferas diversajn lingvojn.
Dankon. Laŭ mi lerni aŭ uzi aliajn lingvojn ne estas (rilate al la plivastigo de Esperanto) dislaboro aŭ kontraŭlaboro. Se tiel estus, havi anglalingvan forumon aŭ nacilingvajn forumojn ĝenerale ankaŭ ŝajne estus dislaboro aŭ kontraŭlaboro, ĉu ne? ridulo.gif

La plej granda "malamiko" de Esperanto kiel komuna lingvo ne estas Interlingua, sed la Angla.

Denove, koran dankon por via opinioj kaj komentoj. Mi vere supriziĝas pri la rezultoj de la enketo, kaj mi bonvolus pliajn komentojn pri tiu temo.

Amike,
Paul

korona (Profiel tonen) 16 september 2013 16:18:49

pdenisowski:

Mi devus klarigi miajn vortojn. Mi ne volas diri ke lerni/uzi diversajn lingvojn malamikiĝas. Kaj se tiu ĉi persono laboras por disiriĝi Esperanton, tiu por Interlingua: bone.

Tamen fojfoje la proponantoj de tiuj ĉi planlingvoj troemociiĝas kaj interbatalas sin pri kiu lingvo fariĝus la plej bona lingvo internacia. Sed la plej granda parto de la homaro ankoraŭ ne vidas la utilecon de ia ajn helplingvo. Do laŭ mi, estas pli grava amasigi samideecon pri la utilecon de ia helplingvo, ol kontraŭbatali aliajn helplingvulojn. Kaj do mi opinias ke via ideo bonegas. ridulo.gif

Mi esperas ke la miaj vortojn estas iom klarigitaj. ridulo.gif

Bonkore,
korona

erinja (Profiel tonen) 16 september 2013 17:33:04

La demando estos iom sencela kiam la nova paĝaro lanĉiĝos; ne estos disaj forumoj por diversaj lingvoj, sed por ĉiu fadeno, oni elektos lingvon. Povus esti ke oni inkluzivus interlingvon inter la lingvoj de la listo; se vi povus konfirmi ke kelkaj interlingvistoj interesiĝas, sendube ni povus aranĝi tion, sed mi scivolas ĉu indas, ĉar ja supozeble interlingvistoj ankaŭ parolas aliajn lingvojn, en kiuj oni diskutas en ĉi tiu paĝaro.

pdenisowski (Profiel tonen) 16 september 2013 17:44:44

korona:Tamen fojfoje la proponantoj de tiuj ĉi planlingvoj troemociiĝas kaj interbatalas sin pri kiu lingvo fariĝus la plej bona lingvo internacia. Sed la plej granda parto de la homaro ankoraŭ ne vidas la utilecon de ia ajn helplingvo. Do laŭ mi, estas pli grava amasigi samideecon pri la utilecon de ia helplingvo, ol kontraŭbatali aliajn helplingvulojn. Kaj do mi opinias ke via ideo bonegas. ridulo.gif

Mi esperas ke la miaj vortojn estas iom klarigitaj. ridulo.gif
Jes, dankon. Vi tute pravas -- estas ja kelkaj ŝovinistoj inter la helplingvuloj. Sed mia propono ne estas forumo por la antaŭenigo de aliaj helplingvoj (tute ne!), nur loko en kiu oni povas diskuti, ekz. interlingue. En la anglalingva forumo oni fojfoje afiŝas pri la neutileco de Esperanto aŭ pri la supereco de la angla kiel mondlingvo, sed certe ne estas forumo por la antaŭenigo la anglan lingvon kontraŭ esperanto.

Laŭ mi, tia forumo estus utile por allogi interlinguistojn al la retejo kaj al esperanto mem. Mi kredas ke neniu serioze timas ke interlingua iam delokos esperanton kiel la "unuaranga" helplingvo.

(Parenteze, mi estas kaj esperantisto kaj interlinguisto)

Amike,
Paul

pdenisowski (Profiel tonen) 16 september 2013 17:53:47

erinja:La demando estos iom sencela kiam la nova paĝaro lanĉiĝos; ne estos disaj forumoj por diversaj lingvoj, sed por ĉiu fadeno, oni elektos lingvon. Povus esti ke oni inkluzivus interlingvon inter la lingvoj de la listo
Dankon por la informigo! Tiukaze estus plej bone simple atendi la novan paĝaron.

erinja:Se vi povus konfirmi ke kelkaj interlingvistoj interesiĝas, sendube ni povus aranĝi tion, sed mi scivolas ĉu indas, ĉar ja supozeble interlingvistoj ankaŭ parolas aliajn lingvojn, en kiuj oni diskutas en ĉi tiu paĝaro.
Jes, sed ni esperantistoj ankaŭ parolas aliajn (sed diversajn) lingvojn ridulo.gif

Parenteze, mi volontege farus tradukon de la Lernu-paĝaro en interlingua.

Amike,

Paul

korona (Profiel tonen) 16 september 2013 18:24:07

pdenisowski:
korona:Tamen fojfoje la proponantoj de tiuj ĉi planlingvoj troemociiĝas kaj interbatalas sin pri kiu lingvo fariĝus la plej bona lingvo internacia. Sed la plej granda parto de la homaro ankoraŭ ne vidas la utilecon de ia ajn helplingvo. Do laŭ mi, estas pli grava amasigi samideecon pri la utilecon de ia helplingvo, ol kontraŭbatali aliajn helplingvulojn. Kaj do mi opinias ke via ideo bonegas. ridulo.gif

Mi esperas ke la miaj vortojn estas iom klarigitaj. ridulo.gif
Jes, dankon. Vi tute pravas -- estas ja kelkaj ŝovinistoj inter la helplingvuloj. Sed mia propono ne estas forumo por la antaŭenigo de aliaj helplingvoj (tute ne!), nur loko en kiu oni povas diskuti, ekz. interlingue. En la anglalingva forumo oni fojfoje afiŝas pri la neutileco de Esperanto aŭ pri la supereco de la angla kiel mondlingvo, sed certe ne estas forumo por la antaŭenigo la anglan lingvon kontraŭ esperanto.

Laŭ mi, tia forumo estus utile por allogi interlinguistojn al la retejo kaj al esperanto mem. Mi kredas ke neniu serioze timas ke interlingua iam delokos esperanton kiel la "unuaranga" helplingvo.

(Parenteze, mi estas kaj esperantisto kaj interlinguisto)

Amike,
Paul
Dankon pro la amikaj respondaĵoj! Jes, mi komprenas la vian celon kaj opiniis ke ĝi akcelas fratecon inter divershelplingvuloj. Bonbone!

Ĉar vi estas interlingvisto, vi povus montri al mi ian retpaĝaron kiu (laŭ vi) estas la plej utila por lerni Interlingua-n? Aŭ pli ol unu?

Antaudanke,
korona

lagtendisto (Profiel tonen) 16 september 2013 19:21:22

erinja:... sed mi scivolas ĉu indas, ...
Mi interesiĝas pri dulingva konversacio (Eo kaj Ia).

novatago (Profiel tonen) 16 september 2013 20:03:44

Tio certe ne estas mia decido, sed se ĝi estus, mi rifuzus la aferon. Mi jam parolis pli ol unu fojo pri unuigi fortojn kaj aktive apogi Esperanton por atingi volatajn celojn. Mi ne kontraŭas ke oni lernu aliajn planlingvojn ĉar kontraŭi tion simple ne sencas; tamen, Lernu! estas por apogi Esperanton, ne por doni ŝancon al relativigemuloj de la afero por reklami iliajn projektojn.

pdenisowski:certe ne estas forumo por la antaŭenigo la anglan lingvon kontraŭ esperanto
Tiu argumento ne validas ĉar la ekzisto de anglalingva forumo respondas al objektiva neceso helpi anglalingvanojn por lerni Esperanton, ne simple por doni ŝancon diskuti en la angla.

pdenisowski:Laŭ mi, tia forumo estus utile por allogi interlinguistojn al la retejo kaj al esperanto mem.
Tio povus okazi sed laŭ mi, tia forumo fine nur utilos por reklami Interlingvaon. Tio, krom diri ke vi petas "nur" Interlingvaoan forumon, sed ĉu vi serioze pensas ke tio restos tie? Sendube aliaj ankaŭ volos forumon en Klingono, Volapuko, k.t.p. ... Mi opinias ke oni ne malŝparu rimedojn (ĉar rimedoj de Lernu kostas monon), kiujn oni ja, laŭ logiko, devas uzi por instrui Esperanton.

Aldone mi pensas ke oni devas ne facilanime relativigi la aferon ĉar multaj monsubtenantoj de Lernu! verŝajne ne volus vidi nek rektan, nek malrektan apogon al aliaj planlingvoj.

Ĝis, Novatago.

Terug naar boven