Al la enhavo

AS-finaĵo anstataŭ IS-finaĵo

de Francestral, 2013-septembro-17

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Francestral (Montri la profilon) 2013-septembro-17 06:14:06

En alia fadeno, mi parolis pri la uzado de AS-finaĵo anstataŭ OS-finaĵo.
Nun, mi parolas pri la uzado de AS-finaĵo anstataŭ IS-finaĵo.

En PMEG 12.3.5.1. Al -- Referenco, estas skribata:
La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.
Kial oni uzis "vidas" anstataŭ "vidis"?

Ĉe kelkaj skribantoj, ŝajnas ke AS-finaĵo signifas ne nun-tempon, sed foreston de tempo.

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-septembro-17 07:06:39

Vidu ĉe PMEG "Verboformoj en nerekta parolo"

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi: "Mi vidas la patrinon!"

Francestral (Montri la profilon) 2013-septembro-17 11:40:23

Dankon.

Reen al la supro