前往目錄

AS-finaĵo anstataŭ IS-finaĵo

貼文者: Francestral, 2013年9月17日

訊息: 3

語言: Esperanto

Francestral (顯示個人資料) 2013年9月17日上午6:14:06

En alia fadeno, mi parolis pri la uzado de AS-finaĵo anstataŭ OS-finaĵo.
Nun, mi parolas pri la uzado de AS-finaĵo anstataŭ IS-finaĵo.

En PMEG 12.3.5.1. Al -- Referenco, estas skribata:
La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.
Kial oni uzis "vidas" anstataŭ "vidis"?

Ĉe kelkaj skribantoj, ŝajnas ke AS-finaĵo signifas ne nun-tempon, sed foreston de tempo.

HaleBopp (顯示個人資料) 2013年9月17日上午7:06:39

Vidu ĉe PMEG "Verboformoj en nerekta parolo"

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi: "Mi vidas la patrinon!"

Francestral (顯示個人資料) 2013年9月17日上午11:40:23

Dankon.

回到上端