Sadržaj

○ kaj × Kion sgnifas Tui ĉi signoj . 

od karasutengu, 20. rujna 2013.

Poruke: 11

Jezik: Esperanto

karasutengu (Prikaz profila) 20. rujna 2013. 03:43:43

Saluton!

○ kaj × Kion signifas tiu ĉi signoj, en la via lando?

En mia lando ○ signifas juston, bonon, pravon, sukceson, trafon, venkon, ŝalton.

× signifas maljuston, malbonon, malpravon, mison, maltrafon, malvenkon, malŝalton.

Fenris_kcf (Prikaz profila) 21. rujna 2013. 09:09:45

En la Germana tiuj simboloj ne havas specialan signifon.

Altebrilas (Prikaz profila) 23. rujna 2013. 21:55:00

karasutengu:Saluton!

○ kaj × Kion signifas tiu ĉi signoj, en la via lando?

En mia lando ○ signifas juston, bonon, pravon, sukceson, trafon, venkon, ŝalton.

× signifas maljuston, malbonon, malpravon, mison, maltrafon, malvenkon, malŝalton.
"o" estas la litero "o" aŭ la cifero nulo. malgranda "°" signifas grado (por temperaturo).

"x" estas la litero X.
Sur trafikpaneloj, ĝi signifas "krucvojo".
En formularo, gi estas uzata por elekti jam preparitan respondon.
En matematiko, estas multobligo. Bedaŭrinde, tiu simbolo NE ekzistas en komputiloj, kaj oni devas uzi stelon anstataŭe. Strange, ĉu ne?
En leĝaj formalaĵoj, estis la maniero subskribi por tiuj, kiuj ne kapablis skribi.
En katolika religio, tiu simbolo estas tiu de Sankta Andreo (verŝajne laŭ la formo de lia torturilo).

novatago (Prikaz profila) 23. rujna 2013. 22:11:39

Mi pensas ke en okcidento, en tre konkretaj kuntekstoj, estas du signoj, kiuj signifas ion simila: externalImage.png kaj x. Vere oni uzas ilin nur por marki ion kiel akcepteblan, veran, elektitan aŭ male.

Ĝis, Novatago.

raffadalbo (Prikaz profila) 8. listopada 2013. 18:10:23

karasutengu: ○ kaj × Kion signifas tiu ĉi signoj, en la via lando?
En la itala la signo × inter numeroj (ekzemple: 3x4 = 12) estas elparolata "per". Ĉar "per" signifas "por", kutime oni mallongigas "per" per ×. Ekzemple: "× Maria" aŭ "x Maria" signifas "por Maria".

La signo ○ similas al °, kiu en la itala indikas la ordo: 2° estas "dua", 3° estas "tria" ktp.

oxymor (Prikaz profila) 8. listopada 2013. 20:00:31

Altebrilas:En matematiko, estas multobligo. Bedaŭrinde, tiu simbolo NE ekzistas en komputiloj, kaj oni devas uzi stelon anstataŭe. Strange, ĉu ne?
Ne tiom. Mi pensas ke estas ĉar ĝi tro similus al la litero ikso "x", kiu estas ankaŭ multe uzata en matematiko, do estus risko konfuzi.

Nile (Prikaz profila) 8. listopada 2013. 21:59:04

En mia lando, mi ne konas la ○, sed la × signifas multiplikon.
Se usonano volas diri ke iu estas malprava, ĝi uzus ikso-markon. ✗
Se ĝi volas diri ke iu estas prava, ĝi uzus partikularan markon ke mi ne scias la nomon. ✓ En mia lingvo(la Angla), ĝi nomiĝas check(ĉek) aŭ checkmark(ĉekmark).

Jen ekzemplo:
http://us.123rf.com/400wm/400/400/panyanon/panyano...

Altebrilas (Prikaz profila) 8. listopada 2013. 22:27:48

Mi forgesis: en genealogio,
O signifas naskiĝon
x signifas geedziĝon
+ signifas forpason

marcuscf (Prikaz profila) 9. listopada 2013. 01:26:07

Nile:En mia lando, mi ne konas la ○, sed la × signifas multiplikon.
Se usonano volas diri ke iu estas prava, ĝi uzus ikso-markon. ✗
Se ĝi volas diri ke iu estas malprava, ĝi uzus partikularan markon ke mi ne scias la nomon. ✓

Jen ekzemplo:
http://us.123rf.com/400wm/400/400/panyanon/panyano...
Nile, ŝajnas ke vi skribis la malon de tio, kion vi intencis.

✗ estas malprave, malĝuste
✓ estas prave, ĝuste

Ĉu ne?

Kiam mi estis en lernejo, oni markis ĝustajn respondojn per C kaj malĝustajn per X.

Mi jam rimarkis ke japanaj ludoj de PlayStation preferas uzi ○ por konfirmi kaj × por nuligi. Okcidentaj ludoj ofte preferas × por konfirmi, sed mi ne scias kial (la japana stilo estus ankaŭ bona).

Laŭ mi, X povas havi multajn aliajn signifojn: mistero, nekonataĵo, ĵokero (valoro kio taŭgas por ĉio), moderneco, ktp.

Laŭ mi, la cirklo ne havas tiom da signifoj (krom la litero O kaj la cifero 0, kompreneble)

Nile (Prikaz profila) 9. listopada 2013. 01:58:42

XD Jes! Tio estis mia eraro! Mi redaktos mian mesaĝon.

Natrag na vrh