○ kaj × Kion sgnifas Tui ĉi signoj .
od karasutengu, 20. septembra 2013
Príspevky: 11
Jazyk: Esperanto
karasutengu (Zobraziť profil) 20. septembra 2013 3:43:43
○ kaj × Kion signifas tiu ĉi signoj, en la via lando?
En mia lando ○ signifas juston, bonon, pravon, sukceson, trafon, venkon, ŝalton.
× signifas maljuston, malbonon, malpravon, mison, maltrafon, malvenkon, malŝalton.
Fenris_kcf (Zobraziť profil) 21. septembra 2013 9:09:45
Altebrilas (Zobraziť profil) 23. septembra 2013 21:55:00
karasutengu:Saluton!"o" estas la litero "o" aŭ la cifero nulo. malgranda "°" signifas grado (por temperaturo).
○ kaj × Kion signifas tiu ĉi signoj, en la via lando?
En mia lando ○ signifas juston, bonon, pravon, sukceson, trafon, venkon, ŝalton.
× signifas maljuston, malbonon, malpravon, mison, maltrafon, malvenkon, malŝalton.
"x" estas la litero X.
Sur trafikpaneloj, ĝi signifas "krucvojo".
En formularo, gi estas uzata por elekti jam preparitan respondon.
En matematiko, estas multobligo. Bedaŭrinde, tiu simbolo NE ekzistas en komputiloj, kaj oni devas uzi stelon anstataŭe. Strange, ĉu ne?
En leĝaj formalaĵoj, estis la maniero subskribi por tiuj, kiuj ne kapablis skribi.
En katolika religio, tiu simbolo estas tiu de Sankta Andreo (verŝajne laŭ la formo de lia torturilo).
novatago (Zobraziť profil) 23. septembra 2013 22:11:39
Ĝis, Novatago.
raffadalbo (Zobraziť profil) 8. októbra 2013 18:10:23
karasutengu: ○ kaj × Kion signifas tiu ĉi signoj, en la via lando?En la itala la signo × inter numeroj (ekzemple: 3x4 = 12) estas elparolata "per". Ĉar "per" signifas "por", kutime oni mallongigas "per" per ×. Ekzemple: "× Maria" aŭ "x Maria" signifas "por Maria".
La signo ○ similas al °, kiu en la itala indikas la ordo: 2° estas "dua", 3° estas "tria" ktp.
oxymor (Zobraziť profil) 8. októbra 2013 20:00:31
Altebrilas:En matematiko, estas multobligo. Bedaŭrinde, tiu simbolo NE ekzistas en komputiloj, kaj oni devas uzi stelon anstataŭe. Strange, ĉu ne?Ne tiom. Mi pensas ke estas ĉar ĝi tro similus al la litero ikso "x", kiu estas ankaŭ multe uzata en matematiko, do estus risko konfuzi.
Nile (Zobraziť profil) 8. októbra 2013 21:59:04
Se usonano volas diri ke iu estas malprava, ĝi uzus ikso-markon. ✗
Se ĝi volas diri ke iu estas prava, ĝi uzus partikularan markon ke mi ne scias la nomon. ✓ En mia lingvo(la Angla), ĝi nomiĝas check(ĉek) aŭ checkmark(ĉekmark).
Jen ekzemplo:
http://us.123rf.com/400wm/400/400/panyanon/panyano...
Altebrilas (Zobraziť profil) 8. októbra 2013 22:27:48
O signifas naskiĝon
x signifas geedziĝon
+ signifas forpason
marcuscf (Zobraziť profil) 9. októbra 2013 1:26:07
Nile:En mia lando, mi ne konas la ○, sed la × signifas multiplikon.Nile, ŝajnas ke vi skribis la malon de tio, kion vi intencis.
Se usonano volas diri ke iu estas prava, ĝi uzus ikso-markon. ✗
Se ĝi volas diri ke iu estas malprava, ĝi uzus partikularan markon ke mi ne scias la nomon. ✓
Jen ekzemplo:
http://us.123rf.com/400wm/400/400/panyanon/panyano...
✗ estas malprave, malĝuste
✓ estas prave, ĝuste
Ĉu ne?
Kiam mi estis en lernejo, oni markis ĝustajn respondojn per C kaj malĝustajn per X.
Mi jam rimarkis ke japanaj ludoj de PlayStation preferas uzi ○ por konfirmi kaj × por nuligi. Okcidentaj ludoj ofte preferas × por konfirmi, sed mi ne scias kial (la japana stilo estus ankaŭ bona).
Laŭ mi, X povas havi multajn aliajn signifojn: mistero, nekonataĵo, ĵokero (valoro kio taŭgas por ĉio), moderneco, ktp.
Laŭ mi, la cirklo ne havas tiom da signifoj (krom la litero O kaj la cifero 0, kompreneble)
Nile (Zobraziť profil) 9. októbra 2013 1:58:42