إلى المحتويات

Nova cifereca vortaro (eo/de/eo; Kindle-formato)

من akueck, 25 سبتمبر، 2013

المشاركات: 5

لغة: Esperanto

akueck (عرض الملف الشخصي) 25 سبتمبر، 2013 2:34:20 م

Informoj:
http://www.akueck.de/eowb.htm.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

alonsososo (عرض الملف الشخصي) 27 سبتمبر، 2013 10:12:32 م

Bona afero ! Mi jam uzas similan papere. Bedaŭrinde oni ne povas legi ĉi tiun per aliaj legiloj krom kindle.

horsto (عرض الملف الشخصي) 30 سبتمبر، 2013 1:07:16 ص

alonsososo pravas, la Kindle-formato ne estas la plej taŭga por tia vortaro. Pli taŭgas ekzemple la Android-formato kaj ja jam ekzistas bona androida programo, portebla versio de ReVo.
Bedaŭrinde la vortaro de akueck ne funkcias kiel Kindle-vortaro, do ne eblas tuŝi vorton en Esperanta libro kaj vidi la tradukon per tiu vortaro. Tion mi jam serĉis antaŭ du jaroj kaj ankaŭ demandis la germanan Esperanto-Asocion, sed ne ricevis respondon.

akueck (عرض الملف الشخصي) 3 أكتوبر، 2013 11:18:33 ص

horsto:Bedaŭrinde la vortaro de akueck ne funkcias kiel Kindle-vortaro, do ne eblas tuŝi vorton en Esperanta libro kaj vidi la tradukon per tiu vortaro.
Mi iom dubas, chu tiucele nuntempe entute taugas iu vortaro, char:

Lau tiu chi priskribo estas jena antaukondicho: La autoro de Esperantlingva libro, ekzemple romano, devas esti indikinta Esperanton kiel lingvon de sia libro. Lau miaj spertoj pri Amazon KDP la autoro tamen ne povas indiki Esperanton kiel tian lingvon. Sekve ankau ne helpus laue fasonita Kindle-vortaro.

Jen miaj spertoj pri la Esperantlingva libro "Marvirinstrato": Kiam en ghi mi markas Esperantlingvan vorton, kiu estas skribita same, kiel vorto de la angla, ekzemple "nova", tiam malfermighas eta fenestro kun angllingva priskribo, en la menciita ekzemplo kun jena: "a star showing a sudden large increase in brightness ..." Do por "Marvirinstrato" ties autoro indikis kredeble la anglan kiel lingvon.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

akueck (عرض الملف الشخصي) 12 أكتوبر، 2013 9:19:02 ص

akueck:Informoj:
http://www.akueck.de/eowb.htm.
Kadre de reklam-agado oni povas ekhavi ech senkoste de hodiau ghis postmorgau la ciferecan libron

"Woerterbuch Esperanto Esperanto-Deutsch Deutsch-Esperanto".

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

عودة للاعلى