Sisu juurde

Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

kelle poolt Rafcaz31, 26. september 2013

Postitused: 70

Keel: Esperanto

vincas (Näita profiili) 20. november 2013 10:02.18

yyaann:Mi tute konsentas. Tiurilate, ĉu vi povus klarigi al mi, kiel oni scias en la angla, kiam ĉu /ɒ/, ĉu /əʊ/, ĉu /ɔ/, ĉu /ʌ/ estas la bona elparolo de la angla o-litero? Malfacilas al mi memori la regulojn de la lingvoj tro facilaj.
Nu, eble angla lingvo ne estas Esperanto, sed Angla povas esti facila lingvo inter naciaj lingvoj. Kaj eble ne nur prononco estas la ĉefa trajto de facileco de lingvo.

Nile (Näita profiili) 20. november 2013 14:05.37

yyaann:
sudanglo:La angla lingvo, cetere, ne estas tiel malfacila.
Mi tute konsentas. Tiurilate, ĉu vi povus klarigi al mi, kiel oni scias en la angla, kiam ĉu /ɒ/, ĉu /əʊ/, ĉu /ɔ/, ĉu /ʌ/ estas la bona elparolo de la angla o-litero? Malfacilas al mi memori la regulojn de la lingvoj tro facilaj.
/ɒ/ estas kion ni ordinare trafas kiam la On sekvas du (aŭ pli) konsonantoj. /əʊ/ aperas kiam la On sekvas unu konsonanto kaj vokalo. /ɔ/ okazas antaŭ Roj, kaj la estiĝon de /ʌ/ estas neregulan kaj devas enmemorigi.

ALDONAĴO: Estas esceptoj, ekzemple "ocular" estas /'Qkjul@r/.

yyaann (Näita profiili) 20. november 2013 15:48.46

vincas:Nu, eble angla lingvo ne estas Esperanto, sed Angla povas esti facila lingvo inter naciaj lingvoj. Kaj eble ne nur prononco estas la ĉefa trajto de facileco de lingvo.
Tamen, tre malmulte da ne-denaskuloj parolas ĝin bone.
Plie, objektiva komparado de lernfacileco inter naciaj lingvoj ne vere eblas, ĉar ne estas tiel multe da monaj emigiloj por lerni, ekzemple, la indonezian, kiel estas por anglo-lernado. Nek estas tiel multe da filmoj, televid-serioj, retaj artikoloj aŭ eĉ T-ĉemizaj skribaĵoj, el kiuj oni povus lerni ĝin. La ĉieeco de la angla faras, ke oni ĝin lernas, ne ĝia supozata facileco, kiu estas multnivele nur ŝajna.

Nile:/ɒ/ estas kion ni ordinare trafas kiam la On sekvas du (aŭ pli) konsonantoj. /əʊ/ aperas kiam la On sekvas unu konsonanto kaj vokalo. /ɔ/ okazas antaŭ Roj, kaj la estiĝon de /ʌ/ estas neregulan kaj devas enmemorigi.
Dankon pro via helpemo. Mi iomete hontetas diri al vi, ke mi fakte demandis tion ironie kaj pruv-cele. La elparolado de la angla estas ĝenerale tre malbone scipovata de ne-densakuloj. Tio kialigeblas ne nur per la ŝanĝema elparolado de la vokal-literoj sed ankaŭ ĉar multaj oftaj vortoj ne sekvas la elparol-regulojn.

Tiel, tre frue en mia lernado de la angla mi renkontis la jenajn vortojn:

[you, your, do, are, to, two, who, whose, none, give, love, have, done, gone, come, move, some, one, eye, lose, says, said, bread, death, spread, heart, wash, shoe, build, business, door, floor, book, foot, good, room, cook, bowl, slow, show, touch, young, aunt]

neniu el kiuj ebligas lerni la elparolajn regulojn, ĉar ili ne sekvas ilin. Tiel ke, kiam mi renkontis vortojn, kiuj fakte sekvis la regulojn, mi entute ne ekkonsciis, ke ja ekzistas regulojn.

Nile (Näita profiili) 20. november 2013 18:33.48

yyaann:Tiel, tre frue en mia lernado de la angla mi renkontis la jenajn vortojn:

[you, your, do, are, to, two, who, whose, none, give, love, have, done, gone, come, move, some, one, eye, lose, says, said, bread, death, spread, heart, wash, shoe, build, business, door, floor, book, foot, good, room, cook, bowl, slow, show, touch, young, aunt]

neniu el kiuj ebligas lerni la elparolajn regulojn, ĉar ili ne sekvas ilin. Tiel ke, kiam mi renkontis vortojn, kiuj fakte sekvis la regulojn, mi entute ne ekkonsciis, ke ja ekzistas regulojn.
your, wash, book, foot, good, room, cook, bowl, slow, show, kaj aunt sekvas la reglojn en (mia parto de) Usono. Aldone, "-i?e" (kiam ? estas konsonanto) estas ofte /I?/ anstataŭ /aI?/. Mi uzis XSAMPA. La O duobla povas esti /u:/ aŭ /U/, kaj ow povas esti /oU/ aŭ /aU/.

vincas (Näita profiili) 20. november 2013 21:08.11

yyaann:Tamen, tre malmulte da ne-denaskuloj parolas ĝin bone.
Sed estas norvegoj aŭ svedoj. Aŭ laŭ fonto estas finnoj kaj estonoj. Finna kaj estona lingvoj ne apartenas al germana lingvobranĉo.

Kono de angla lingvo
Very High Proficiency
1. Sweden
2. Norway
3. Netherlands
4. Estonia
5. Denmark
6. Austria
7. Finland
http://www.ef.com/epi/

yyaann:Plie, objektiva komparado de lernfacileco inter naciaj lingvoj ne vere eblas, ĉar ne estas tiel multe da monaj emigiloj por lerni, ekzemple, la indonezian, kiel estas por anglo-lernado. Nek estas tiel multe da filmoj, televid-serioj, retaj artikoloj aŭ eĉ T-ĉemizaj skribaĵoj, el kiuj oni povus lerni ĝin. La ĉieeco de la angla faras, ke oni ĝin lernas, ne ĝia supozata facileco, kiu estas multnivele nur ŝajna.
Jes, mi konsentas. La ĉieeco de la angla multe helpas al lerdado. Sed angla lingvo havas multe da pruntitaj vortoj (el franca, latina) kaj tio eble ankaŭ pli faciligas la lernadon al francoj aŭ hispanoj, italoj portugaloj. Ankaŭ gramatiko de angla, laŭ mi, estas pli facila ol gramatiko de franca aŭ germana. Sed jes paroli pri facileco de naciaj lingvoj estas malfacile.
Sed tiu ĉieeco de angla povus esti multe pli granda. En Litovio precipe :]

yyaann (Näita profiili) 21. november 2013 16:11.24

Nile:your, wash, book, foot, good, room, cook, bowl, slow, show, kaj aunt sekvas la reglojn en (mia parto de) Usono. Aldone, "-i?e" (kiam ? estas konsonanto) estas ofte /I?/ anstataŭ /aI?/. Mi uzis XSAMPA. La O duobla povas esti /u:/ aŭ /U/, kaj ow povas esti /oU/ aŭ /aU/.
Mi pli bone klarigu, kial mi parolas pri nelaŭreguleco:

- [wash] ne enhavas la saman vokalsonon kiel [clash, crash, splash], almenaŭ en la brita "RP", kiu estas la referenca angla elparolado en multaj landoj de Eŭropo.

- [aunt] ne enhavas la saman vokalsonon kiel [taught, caught, pause, cause, sauce].

- Rilate al [book, foot, good, room, cook] kaj [bowl, slow, show], mi lernis, ke la elparolado de [oo] kaj [ow] kiel respektive /uː/ kaj /aʊ/ estas la normo, kaj kiel /ʊ/ kaj /əʊ/ la escepto. Eble via priskribo, ke ambaŭ estas eblaj pli bone spegulas la realon. Ajnakaze, el tio sekvas, ke la lernanto havas nur 1/2an ŝancon ĝuste elparoli nekonatajn vortojn literumitajn per [oo] aŭ [ow]. Krome, tio devigas memori po la ĝustaj elparolo kaj literumo por ĉiuj vortoj tiaj.

- Mi ne komprenas iun el viaj skribsimboloj en /-i?e/, /I?/ kaj /aI?/, eble pro misafiŝaĵo ĉe mia komputilo, aŭ eble ĉar mi ne bone scias la X-SAMPA-sistemon.

vincas:
Sed estas norvegoj aŭ svedoj. Aŭ laŭ fonto estas finnoj kaj estonoj. Finna kaj estona lingvoj ne apartenas al germana lingvobranĉo.
:]
Oni ja povas admiri la finnojn kaj estonojn por atingi anglan nivelon similan al tio de ĝermanoparolantoj.

vincas: Sed angla lingvo havas multe da pruntitaj vortoj (el franca, latina) kaj tio eble ankaŭ pli faciligas la lernadon al francoj aŭ hispanoj, italoj portugaloj.
Tamen, neniu el tiuj landoj, averaĝe, parolas ĝin altnivele. Sed mi konsentas, ke la vortstoko angla estas pli facile lernebla por eŭropanoj ol la vortstoko japana. Sed verdire la vortostoko, eĉ por eŭropanoj, estas unu el la malfacilaj trajtoj de la angla pro tio, ke ĝi estas multe pli granda ol tiu de multaj aliaj lingvoj.

vincas:Ankaŭ gramatiko de angla, laŭ mi, estas pli facila ol gramatiko de franca aŭ germana.
Grava demando estas, ĉu oni devas kompari la anglan nur kun lingvoj pli malfacilaj ol ĝi? Por multaj ne-eŭropanoj, uzi 6 is-ecajn, 2 as-ecajn, 2 os-ecajn kaj 2 us-ecajn verbotempojn aspektas senutile malfacile, precipe kiam ili mem uzas nur 2 aŭ 3, kelkfoje eĉ neniun verbo-tempon. Por mi ankaŭ, bone kompreni la ĝustan uzadon de ĉiuj ĉi tempoj estis plurjara afero.

Kurawiri (Näita profiili) 21. november 2013 16:36.14

fajrkapo:
cxevino:Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

La "-ajn", la "-ojn" kaj la "-ujn"... inter aliaj malutilaĵoj kaj turpaĵoj kiaj "sciencajn sciaĵojn"...
Oni devas prononci tiu-jn kombinaĵo-jn preskaŭ kvazaŭ -aen, -oen,-uen. Mi tre ŝatas tiujn sonojn, ili estas tre personecaj.
Saluton Fajrkapo!
Tio ege interesas min. Kie vi legis, ke oni eblas prononci tiamaniere? Mi konfesas, ke samkiel ĉevino min ĝenas la tro-oftaj "-ajn, -ojn, -ujn" finaĵoj. Estante franco mi kutime prononcas tiajn finaĵojn "plene" kiel vokalo+J+N kaj estas vere, ke kiam en iu teksto estas multaj finaĵoj tiaj la prononco estas peza.

Post la legado de via mesaĝo mi klopodis prononci kiel vi indikas kaj jes la prononco nun sonas pli harmonia kaj bela.
Amike,

Vicente "Kurawiri"

yyaann (Näita profiili) 21. november 2013 17:00.40

Kurawiri:
fajrkapo:
cxevino:Kio malfruigas la mondan difuzon de la Esperanto ?

La "-ajn", la "-ojn" kaj la "-ujn"... inter aliaj malutilaĵoj kaj turpaĵoj kiaj "sciencajn sciaĵojn"...
Oni devas prononci tiu-jn kombinaĵo-jn preskaŭ kvazaŭ -aen, -oen,-uen. Mi tre ŝatas tiujn sonojn, ili estas tre personecaj.
Saluton Fajrkapo!
Tio ege interesas min. Kie vi legis, ke oni eblas prononci tiamaniere?
Atentu, tamen, ke la elparolo hispana de [ae], [oe] kaj [ue] povus esti iom malsimila al via propra sona mensbildo de ĉi tiuj literumaĵoj. Por multaj hispanoj, la (malvera) vorto *[ŭiski] elparoliĝus /'gwis.ki/ kaj la hispana vorto [vídeo], por miaj francaj oreloj, sonas preskaŭ samkiel /'bi.djo/
Kvankam ni ĉiuj parolas Esperanton, ni parolas ĝin per la sono-stoko de niaj naciaj lingvoj.

vincas (Näita profiili) 22. november 2013 10:15.26

yyaann:Oni ja povas admiri la finnojn kaj estonojn por atingi anglan nivelon similan al tio de ĝermanoparolantoj.
Do, anglan lingvon povas bone paroli ne nur ĝermanlingvuloj :] Kaj eble estas neniu admiro. Tiel devas esti :]

yyaann:Tamen, neniu el tiuj landoj, averaĝe, parolas ĝin altnivele.
Eble francoj ne amas anglan lingvon. Ja iam franca lingvo estis internacia kaj nun angla venkis francan kaj fieraj francoj simple ne povas tion agnoski.Eble finnoj kaj estonoj bone regas anglan tial, ke ili ofte aŭdas anglan lingvon, spektas filmojn en angla lingvo dume francoj kaj hispanoj spektas filmojn en franca kaj hispana lingvoj.

vincas (Näita profiili) 22. november 2013 10:52.57

yyaann:Sed mi konsentas, ke la vortstoko angla estas pli facile lernebla por eŭropanoj ol la vortstoko japana. Sed verdire la vortostoko, eĉ por eŭropanoj, estas unu el la malfacilaj trajtoj de la angla pro tio, ke ĝi estas multe pli granda ol tiu de multaj aliaj lingvoj.
yyaann:Grava demando estas, ĉu oni devas kompari la anglan nur kun lingvoj pli malfacilaj ol ĝi? Por multaj ne-eŭropanoj, uzi 6 is-ecajn, 2 as-ecajn, 2 os-ecajn kaj 2 us-ecajn verbotempojn aspektas senutile malfacile, precipe kiam ili mem uzas nur 2 aŭ 3, kelkfoje eĉ neniun verbo-tempon. Por mi ankaŭ, bone kompreni la ĝustan uzadon de ĉiuj ĉi tempoj estis plurjara afero.
Jes, por ne eŭropanoj angla povas esti malfacila.
Sed eŭropanoj povus eble pli bone organizi metodojn de instruado kaj lernado de angla lingvo.

Laŭ mi pli bone havi tutmondan lingvon (eĉ anglan) ol entute ĝin ne havi. Se nun ĉina estus tutmonda ĝi ankaŭ estus malfacila por eŭropanoj. Do, eble ni neniam trovos lingvon, kiu al ĉiuj estus egala.

Tagasi üles