Към съдържанието

Aktualigata Skype-nomlisto

от Eltwish, 03 октомври 2013

Съобщения: 9

Език: Esperanto

Eltwish (Покажи профила) 03 октомври 2013, 04:37:44

Saluton! Mi rimarkis, ke multfoje oni kreis ĉi tie fadenon por enhavi liston de nomoj de Skype-uzantoj, sed la fadenoj post nelonge malaperas kaj necesas fari ĝin denove. Mi pensis, ke estus bone havi memstaran paĝon, kiu servas kiel listo de nomoj de ĉiu, kiu volas babili, amikiĝi, aŭ lerni en Esperanto per Skype. Do, mi faris ĝin.

Jen la Skype-Listo.

Mi esperas, ke vi trovos ĝin utila. Mi elkore invitas sugestojn por plibonigi ĝin. Do, se vi volus, enlistiĝu!

efilzeo (Покажи профила) 03 октомври 2013, 10:00:12

Ĉi tia afero devus esti farita el iu oficiala asocio, alimaniere kiu eblos rimarki ĝin?

Fakte jam ekzistas alia listo en "google doc" kun multaj anoj registritaj. Tamen, neestanta en iu oficiala retejo, estas malfacila trovi ĝin (nun mi volis enmeti ĝin ĉi tie sed mi ne trovas ĝin).

La via estas la pli bela kiun mi vidis ĝis nun.

nigra_rivereto (Покажи профила) 03 октомври 2013, 13:24:54

efilzeo:Ĉi tia afero devus esti farita el iu oficiala asocio, alimaniere kiu eblos rimarki ĝin?

Fakte jam ekzistas alia listo en "google doc" kun multaj anoj registritaj. Tamen, neestanta en iu oficiala retejo, estas malfacila trovi ĝin (nun mi volis enmeti ĝin ĉi tie sed mi ne trovas ĝin).

La via estas la pli bela kiun mi vidis ĝis nun.
Jen la listo en "google doc" farita de Raymond Gerard:

Listo de skajpanoj

Oijos (Покажи профила) 03 октомври 2013, 14:50:57

Horzono relative al ???

efilzeo (Покажи профила) 03 октомври 2013, 16:11:05

Oijos:Horzono relative al ???
Al la meridiano nul en Britio.

Eltwish (Покажи профила) 03 октомври 2013, 16:52:55

Fuŝ, mi tute ne sciis, ke jam ekzistis tiu alia listo. Mi eĉ serĉis multe por Esperantaj Skajp-nomlistoj kaj faris la mian ĉar mi ne trovis neniu. Sed me ja kredas ke la mia havas kelkajn avantaĝojn; ĉefe, utilas havi informojn pri la interesoj kaj aliajn datumojn de la listanoj por pli facile trovi temoj de konversacio, kaj mia listo havas sistemon por ke ĝi estu ĉiam aktuala.

Sed jes, kompreneble, estus pli bone esti alligata al iu oficiala paĝo aŭ asocio. Eble iu el ili volus uzi ĝin aŭ havi ligilon al ĝi.

efilzeo (Покажи профила) 03 октомври 2013, 20:32:12

Eble vi povus doni aŭ pruntedoni ĝin al lernu.net. Provu skribi leteron al la teamo ĉe: teamo@lernu.net

Nur bezonus (mi hipotezas) aldoni ligilon en la butonmenuo "komunumo".

Esperantst (Покажи профила) 03 октомври 2013, 21:49:13

La skajp-nomlisto estas bona, sed krome ekzistas serĉilo kun multaj personoj, kiuj serĉas skajpamikon: www adresaro (punkto) org
Krome en tiu adresaro estas multaj aliaj serĉeblecoj, kiel ekz. poŝta korespondado, helpo al Esperanto-vojaĝantoj kaj multaj aliaj. Mi rekomendas la paĝon al vi!

Eltwish (Покажи профила) 04 октомври 2013, 12:56:50

Mi ankaŭ ne sciis pri adresaro.org. Dankon pro montri ĝin al mi; mi provos ĝin poste, kaj mi esperas, ke per ĝi mi povos finfine trovi Esperantistojn ĉi tie (en Bostono).

Ĉiaokaze, ĉi tiu Skajp-listo ĵus oficialiĝis, iasence: nova ligilo estas http://esperanto.net/skajpo (aŭ /skype). Do, mi esperas, ke multe el vi skajpantoj uzos ĝin, por ke ĝi meritu la statuson!

Обратно нагоре