پستها: 9
زبان: Esperanto
Eltwish (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 4:37:44
Jen la Skype-Listo.
Mi esperas, ke vi trovos ĝin utila. Mi elkore invitas sugestojn por plibonigi ĝin. Do, se vi volus, enlistiĝu!
efilzeo (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 10:00:12
Fakte jam ekzistas alia listo en "google doc" kun multaj anoj registritaj. Tamen, neestanta en iu oficiala retejo, estas malfacila trovi ĝin (nun mi volis enmeti ĝin ĉi tie sed mi ne trovas ĝin).
La via estas la pli bela kiun mi vidis ĝis nun.
nigra_rivereto (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 13:24:54
efilzeo:Ĉi tia afero devus esti farita el iu oficiala asocio, alimaniere kiu eblos rimarki ĝin?Jen la listo en "google doc" farita de Raymond Gerard:
Fakte jam ekzistas alia listo en "google doc" kun multaj anoj registritaj. Tamen, neestanta en iu oficiala retejo, estas malfacila trovi ĝin (nun mi volis enmeti ĝin ĉi tie sed mi ne trovas ĝin).
La via estas la pli bela kiun mi vidis ĝis nun.
Listo de skajpanoj
Oijos (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 14:50:57
efilzeo (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 16:11:05
Oijos:Horzono relative al ???Al la meridiano nul en Britio.
Eltwish (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 16:52:55
Sed jes, kompreneble, estus pli bone esti alligata al iu oficiala paĝo aŭ asocio. Eble iu el ili volus uzi ĝin aŭ havi ligilon al ĝi.
efilzeo (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 20:32:12
Nur bezonus (mi hipotezas) aldoni ligilon en la butonmenuo "komunumo".
Esperantst (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2013، 21:49:13
Krome en tiu adresaro estas multaj aliaj serĉeblecoj, kiel ekz. poŝta korespondado, helpo al Esperanto-vojaĝantoj kaj multaj aliaj. Mi rekomendas la paĝon al vi!
Eltwish (نمایش مشخصات) 4 اکتبر 2013، 12:56:50
Ĉiaokaze, ĉi tiu Skajp-listo ĵus oficialiĝis, iasence: nova ligilo estas http://esperanto.net/skajpo (aŭ /skype). Do, mi esperas, ke multe el vi skajpantoj uzos ĝin, por ke ĝi meritu la statuson!