ورود به محتوا

Pri komputilo-programoj: Paŭzis, Paŭzita aŭ Paŭzata?

از La_Kato, 5 اکتبر 2013

پست‌ها: 12

زبان: Esperanto

La_Kato (نمایش مشخصات) 5 اکتبر 2013،‏ 19:56:20

Kio estas la plej bona vorto por montri en programon poste la uzanto puŝas la pauzo-butonon:

Paŭzis (de "La programo paŭzis" )
Paŭzita (de "La paŭzita programo" )
Paŭzata (de "La paŭzata programo" )

Francestral (نمایش مشخصات) 5 اکتبر 2013،‏ 20:16:43

La_Kato:"La paŭzata butono"
Tio signifus, ke oni paŭzus la butonon. Tio estas sensenca, ĉar la verbo "paŭzi" estas netransitiva.

Fakte, la butono paŭzigas (la programon).

Mi proponas "Paŭzo" aŭ "Paŭza" (de "La paŭza butono" ).

RiotNrrd (نمایش مشخصات) 5 اکتبر 2013،‏ 20:33:40

---

Urho (نمایش مشخصات) 5 اکتبر 2013،‏ 20:53:32

RiotNrrd:Mi pensas tiel:

Vi kaŭzis la programon esti paŭzita, kaj la programo nun estas paŭzata.
Bonvolu noti, ke vortoj paŭzita, paŭzata, paŭzota ktp. ne estas eblaj, ĉar la verbo paŭzi estas netransitiva, kiel Francestral klarigis.

RiotNrrd (نمایش مشخصات) 5 اکتبر 2013،‏ 20:57:56

Urho:Bonvolu noti, ke vortoj paŭzita, paŭzata, paŭzota ktp. ne estas eblaj, ĉar la verbo paŭzi estas netransitiva, kiel Francestral klarigis.
Gaah. Vi pravas. Transitiveco estas la plej malfacila parto de Esperanto por mi, eĉ post ok jaroj. Mi forigos la afiŝon.

Nile (نمایش مشخصات) 5 اکتبر 2013،‏ 22:12:14

paŭza aŭ paŭze

La_Kato (نمایش مشخصات) 5 اکتبر 2013،‏ 23:03:28

Sed "Paŭzigita" estas eblo, ĉu ne?
ĉar mi ne serĉas nomon por la butono, sed por la stato de la programo.

raffadalbo (نمایش مشخصات) 6 اکتبر 2013،‏ 5:53:43

La_Kato:Sed "Paŭzigita" estas eblo, ĉu ne?
ĉar mi ne serĉas nomon por la butono, sed por la stato de la programo.
Jes, sed ankaŭ "paŭzinta" eblas.

Laŭ mi, paŭzigita vidigas ke iu decidis haltigi provizore la agadon de la komputilo; paŭzinta nur vidigas ke tiu agado provizore haltis, sen indiko pri la kaŭzo.

sudanglo (نمایش مشخصات) 7 اکتبر 2013،‏ 12:06:52

Estas en Esperanto verboj kiuj povas esti kaj transitivaj kaj ne-transitivaj. Cetere la kapvorta formo estas paŭzo, ne paŭzi.

Mi tute ne kontraŭus 'paŭzita' por indiki la staton de programo provizore stopita.

Notinde estas ke estas neniuj trafoj en la Tekstaro por 'paŭzig' kaj kaŝita en la ideo de paŭzo estas ĉiam la interrompo de io.

Halti estas alia afero, ĉar tio facile priskribas aferojn kiuj ne estas haltigitaj.

Aliflanke, oni povas diro la pluvo ĉesis kaj li ĉesis fumi

Urho (نمایش مشخصات) 7 اکتبر 2013،‏ 17:18:59

sudanglo:Cetere la kapvorta formo estas paŭzo, ne paŭzi.
Jes, vi pravas, do la verbo paŭzi estas netransitiva (vd. ĉe PIV kaj ReVo).

بازگشت به بالا