Al la enhavo

Nomoj de planlingvoj kaj naturlingvoj

de Bruso, 2013-oktobro-09

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2013-oktobro-09 23:09:19

Ŝajne, la nomoj de planlingvoj en Esperanto estas o-vortoj:

Esperanto, Volapuko, Loĵbano, Interlingvo, Boabomo, Solresolo, ktp.

Sed, la nomoj de naturlingvoj en Esperanto estas a-vortoj:

La angla, la germana, la ĉina, la jida, ktp. Ŝajne oni komprenas "la angla lingvo", "la jida lingvo".

Kial? Ĉu oni eraras diri "la Volapuka" (la Volapuka lingvo)?

efilzeo (Montri la profilon) 2013-oktobro-10 00:03:08

Ĉar naturaj lingvoj estas lingvoj de popoloj/nacioj dum planlingvoj ne. Kiam vi diras "la angla" vi estas mallongiganta "la lingvo de Anglio".

Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-10 01:46:11

Mi samopinias al efilzeo. (Ĉu devis diri mi "samopinias kun"?)
"Anglo" signifas ulo de Anglujo.
Sed "Volapuko" ne estis lando. Volapuko kreiĝis por esti lingvo, do "Volapuko" signifas lingvo.

Francestral (Montri la profilon) 2013-oktobro-10 07:56:17

Bruso:Ĉu oni eraras diri "la Volapuka" (la Volapuka lingvo)?
Tio ne estas eraro.

PMEG 35.4. Landoj, popoloj kaj lingvoj --- Lingvonomoj:
O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaŭ povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la.

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-oktobro-10 14:31:27

Bruso:Ŝajne, la nomoj de planlingvoj en Esperanto estas o-vortoj:
Esperanto, Volapuko, Loĵbano, Interlingvo, Boabomo, Solresolo, ktp.

Sed, la nomoj de naturlingvoj en Esperanto estas a-vortoj:
La angla, la germana, la ĉina, la jida, ktp. Ŝajne oni komprenas "la angla lingvo", "la jida lingvo".
Ne ĉiam. Latino ne estas planlingvo.

Olsho (Montri la profilon) 2013-oktobro-10 15:03:10

HaleBopp:Ne ĉiam. Latino ne estas planlingvo.
Certe, Latino ne estas planlingvo, sed ĉu vi ne diras „la latina“?

HaleBopp (Montri la profilon) 2013-oktobro-10 16:13:31

Olsho:Certe, Latino ne estas planlingvo, sed ĉu vi ne diras „la latina“?
Tute ne. Mi diras "Latino", ekzakte kiel "Esperanto", kun majusklo kaj sen artikolo.
Ekz. "Mi bedaŭras, ke Latino estas nur mortinta lingvo."

Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-10 17:05:52

Ni povus nomi ĝin "Roma", sed ni havas nomon por nomi la lingvon. O-vortoj estas por ĝustaj nomoj, kaj A-vortoj estas por nomoj derivita de landoj.
"Esperantio" aŭ "Esperantalando" neniam ekzistis, do ne ekzistas Esperanta Lingvo. Esperanto kreiĝus por lingvo, do ĝi estas substantivo.

Reen al la supro