メッセージ: 8
言語: Esperanto
Bruso (プロフィールを表示) 2013年10月9日 23:09:19
Esperanto, Volapuko, Loĵbano, Interlingvo, Boabomo, Solresolo, ktp.
Sed, la nomoj de naturlingvoj en Esperanto estas a-vortoj:
La angla, la germana, la ĉina, la jida, ktp. Ŝajne oni komprenas "la angla lingvo", "la jida lingvo".
Kial? Ĉu oni eraras diri "la Volapuka" (la Volapuka lingvo)?
efilzeo (プロフィールを表示) 2013年10月10日 0:03:08
Nile (プロフィールを表示) 2013年10月10日 1:46:11
"Anglo" signifas ulo de Anglujo.
Sed "Volapuko" ne estis lando. Volapuko kreiĝis por esti lingvo, do "Volapuko" signifas lingvo.
Francestral (プロフィールを表示) 2013年10月10日 7:56:17
Bruso:Ĉu oni eraras diri "la Volapuka" (la Volapuka lingvo)?Tio ne estas eraro.
PMEG 35.4. Landoj, popoloj kaj lingvoj --- Lingvonomoj:
O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaŭ povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la.
HaleBopp (プロフィールを表示) 2013年10月10日 14:31:27
Bruso:Ŝajne, la nomoj de planlingvoj en Esperanto estas o-vortoj:Ne ĉiam. Latino ne estas planlingvo.
Esperanto, Volapuko, Loĵbano, Interlingvo, Boabomo, Solresolo, ktp.
Sed, la nomoj de naturlingvoj en Esperanto estas a-vortoj:
La angla, la germana, la ĉina, la jida, ktp. Ŝajne oni komprenas "la angla lingvo", "la jida lingvo".
Olsho (プロフィールを表示) 2013年10月10日 15:03:10
HaleBopp:Ne ĉiam. Latino ne estas planlingvo.Certe, Latino ne estas planlingvo, sed ĉu vi ne diras „la latina“?
HaleBopp (プロフィールを表示) 2013年10月10日 16:13:31
Olsho:Certe, Latino ne estas planlingvo, sed ĉu vi ne diras „la latina“?Tute ne. Mi diras "Latino", ekzakte kiel "Esperanto", kun majusklo kaj sen artikolo.
Ekz. "Mi bedaŭras, ke Latino estas nur mortinta lingvo."
Nile (プロフィールを表示) 2013年10月10日 17:05:52
"Esperantio" aŭ "Esperantalando" neniam ekzistis, do ne ekzistas Esperanta Lingvo. Esperanto kreiĝus por lingvo, do ĝi estas substantivo.