לתוכן העניינים

Rusa filmo kun esperantaj subtitoloj

של palaman, 10 באוקטובר 2013

הודעות: 6

שפה: Esperanto

palaman (הצגת פרופיל) 10 באוקטובר 2013, 11:59:02

Libere elŝutu kaj singarde disvastigu faman rusan filmon "Insulo" kun Esperantaj subtitoloj http://yadi.sk/d/3QSdiCUQAZ9Xm

AJN (הצגת פרופיל) 10 באוקטובר 2013, 23:29:40

palaman:Libere elŝutu kaj singarde disvastigu faman rusan filmon "Insulo" kun Esperantaj subtitoloj http://yadi.sk/d/3QSdiCUQAZ9Xm
Dankegon palaman, ĉu vi konas kie oni povus elŝuti malnovajn popularajn rusajn filmojn?

maratonisto (הצגת פרופיל) 18 באוקטובר 2013, 15:14:38

Dankon, Palaman!

Mi elŝutis, sed ne povas vidi ĝin. Windows Media player ĉe mi ne montras filmojn. Ĝi montras nur movantajn ornamaĵojn. Mi eĉ elŝutis la version 11 de WMP kaj ĝi faras la saman. Kiu povas diri al mi, kiel spekti filmojn en Vindozo XP?

alonsardas (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2013, 17:28:17

Mi uzas "VLC" kaj ĝi plaĉas al mi.
Ĉiaokaze, tre dankon por la filmoj. Mi ĝuas vidi la filmon kaj bonigi mian esperanton. Ĉu vi scias kie mi povas elŝuti aŭ vidi konektite aliajn esperantajn filmojn?

jismith1989 (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2013, 18:06:24

Dankon!

(Mi ankaŭ uzos VLC sur Linukso, sed ĝi ja estas disponebla sur Vindozo, do uzu tion, maratonisto. ridulo.gif)

Cyrill (הצגת פרופיל) 30 בנובמבר 2013, 18:15:20

alonsardas:Mi uzas "VLC" kaj ĝi plaĉas al mi.
Ĉiaokaze, tre dankon por la filmoj. Mi ĝuas vidi la filmon kaj bonigi mian esperanton. Ĉu vi scias kie mi povas elŝuti aŭ vidi konektite aliajn esperantajn filmojn?
Saluton!

Flimojn kun Esperantaj subtekstoj vi povas spekti en projekto Aŭdvide. Nuntempe mi publikigas en ĝi precipe animacion, tamen en la venonta jaro estos ankaŭ granda kvanto da fikciaj filmoj.

Koncerne filmon "Insulo" endas noti, ke oni povas spekti ĝian licensan version en retejo de la televida kanalo, kiu produktis ĝin. Oni povas malfermi ĉi tiun version en videoludilo VLC kaj aldoni la Esperantajn subtekstojn al ĝi.

Jen rektaj ligiloj (por malfermi ilin en la ludilo elektu opnion "Open URL" en menuo "Media" aŭ uzu klavkombinon Ctrl+N).

Malalta kvalito
Meza kvalito
Alta kvalito

Mi ne certas, tamen, ĉu la publikigitaj E-subtekstoj konvenas laŭ sia tempo al la reta versio. Se ne, endas ĝustigi ilin.

לראש הדף