Al contingut

Unu eŭropano el tri parolas la anglan.

de Altebrilas, 11 d’octubre de 2013

Missatges: 28

Llengua: Esperanto

Altebrilas (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 9.38.15

En tiu interesega TTT-pagaro aperas sintezaj statistikoj pri lingvoj en EU, rapide konsulteblaj.

http://languageknowledge.eu/countries/eu27

Aperas, ke unu eŭropano el tri parolas la anglan, unu el kvar la germanan, unu el kvin la francan, 1/7 la italan kaj 1/8 la hispanan, ktp.

Se oni komparas la daŭron kaj kostojn por lerni la anglan aŭ esperanton, la komparo estas tre favora al nia lingvo!

Uridium (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 11.12.12

Mmmm..persone mi pensas ke tiuj statistikoj estas iom eraraj.

Mi ne kreas ke Italan estas pli konata ol Hispana, kaj egale mi ne kreas ke Germana estas tia konata lingvo.

Realo estas alia aĵo.

pdenisowski (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 12.30.11

Uridium:mi ne kreas ke Germana estas tia konata lingvo.
Estas ĉ. 500 mil. eŭropanoj, el kiuj ĉ. 80 mil. estas germanoj kaj ĉ. 8 mil. estas aŭstroj. 60% de la loĝantoj de Svisujo (8 mil.) parolas la germanan kiel denaska lingvo, do preskaŭ 20% de la eŭropanoj havas la germanan kiel denaska lingvo. Nedenaskaj parolantoj ankaŭ abundas - ekz. 15% de la Poloj parolas la germanan - .15 * 38 mil. = 5.7 mil, ktp.

Amike,
Paul

Kalipo (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 12.30.17

Oni estas vera ke la italan havas pli parolistojn kiel unua lingvo ol Hispanan en Eüropo, ĉar Italio havas pli loĝantoj ol Hispanio.
Sed mi kredas Hispana havas pli parolistoj kiel dua lingvo, pro Hispania estas la tria lingvo en la mondo.

Altebrilas (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 14.59.00

Fakte kiam mi aludas pri "eŭropanoj", mi celis eŭropunianoj, t.e. la loĝantaro de la 27 (nun 28) landa Europa Unio.

Se vi atentis, estas menuo en la maldekstra parto kie oni povas elekti landojn aŭ lingvojn, kaj supraj butonoj por elekti aĝon kaj denaskecon.

Tiaj statistikoj estas malfermaj, oni povas fari mem komparojn, kaj ne senti sin devigata akcepti la konkludojn de tiuj, kiuj liveras la statistikojn.

efilzeo (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 17.46.11

Ĝi dependas el kion oni intencas per "paroli". La plejparto de tiuj kiuj "parolas" la anglan, fakte en Anglio komprenus nenion.

Dolz (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 18.01.09

Ili povus meti esperanton inter la lingvojn konataj kaj parolataj ankaŭ.

michaleo (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 19.03.50

pdenisowski: Nedenaskaj parolantoj ankaŭ abundas - ekz. 15% de la Poloj parolas la germanan - .15 * 38 mil. = 5.7 mil, ktp.
Ĉu vere? Mi dubas, ke tiom da poloj konas la germanan.

Altebrilas (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 21.33.53

Terurĉjo:mi finfine trovis la fadenon

min tre ĝojigis, ke oni menciis la baratan, la ĉinan, urduon, la koreian, la araban (rapidkreskantajn eŭropajn lingvojn), kaj tute forgesis pri la ukraina (40 mln parolantoj), la belorusa (10 mln parolantoj), la serba (12 mln parolantoj) k. kelkaj aliaj.

inter alie ankaŭ mi tre dubas pri la statistiko

damne, oni forgesis ankaŭ pri la noĥĉa
nepardonebla eraro
Vi preteratentis la korekton, kiun mi faris en supra mesaĝo:
Fakte kiam mi aludas pri "eŭropanoj", mi celis eŭropunianoj, t.e. la loĝantaro de la 27 (nun 28) landa Europa Unio.

PEM71 (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2013 22.02.22

Laŭ mi gravas ĉefe la statistiko de lernitaj lingvoj, kiu malkovras du faktojn:
1. Lingvopolitiko de EU, kiu sugestas, ke ĉiu citadino parolu sian nacian lingvon kaj du lingvoj de aliaj membro-ŝtatoj ne funkcias.
2. EU bezonas elekti unu komunan lingvon.

Mi komprenas, ke la angla nuntempe estas la plej forta internacia lingvo. Bedaŭrinde malgraŭ la klopodoj instruii ĝin preskaŭ ĉie, ĝi estas ĉefe la lingvo de elitoj.
Esperanto aliflanke povus fariĝi la strata lingvo de ordinaraj civitanoj. Por atingi tion, ni devas montri, ke ĝi vere estas parolata. Kiamaniere? Esperantistoj ofte estas vojaĝemaj, do kiam ili vojaĝas kaj kiam ili devas paroli kun alilandanoj en flughavenoj, restoracioj, vendejoj, ktp. ilia una demando ne povas esti "Do you speak English?". Kompreneble, ili devas diri: "Ĉu vi parolas Esperante?". Tiel iom post iom Eŭropa loĝantaro alkutimiĝos al la ideo, kaj eble komencos paroli la "internacian". Kion vi pensas? ridulo.gif

Tornar a dalt