Al la enhavo

Kiel -o, aŭ -an, -on.

de vidas vandenis, 2013-oktobro-11

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 13:11:01

... loĝantoj de Svisujo parolas la germanan lingvon kiel denaska lingvo, ...

... loĝantoj de Svisujo parolas germanan lingvon kiel denaskaN lingvoN,...
Kiel oni devas skribi kaj laŭ kiu leĝo?

Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 13:51:07

Ne uzu la No en tiu situacio.
La No estas por la rekta objekto.
"denaska lingvo" estas prepozicia objekto.

tommjames (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 14:43:49

Oni kutime uzas la akuzativon -N en tiaj frazoj kiuj enhavas "kiel". Pri tio vi povas legi en PMEG.

La uzo de -N en tiaj frazoj helpas la klarecon ĉar ĝi senambiguigas la sencon. Iam ĝi ne estas utila (kiel en via frazo) sed mi rimarkas ke oni kutime uzas la -N, ĉu ĝi havas klarigan efikon aŭ ne.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 16:00:53

ne plaĉas al mi la frazo mem, ĉar ĝi estas multsenca kaj sufiĉe nekomprenebla

plejverŝajne la faden-aŭtoro menciis, ke svislandanoj parolas la ĝermanan lingvon, ĉar ĝi estas ilia denaska. aŭ mi ion miskomprenis? ĉar krom la germanan svisoj havas ankoraŭ 3 denaskajn lingvojn.

laŭ mi "paroli iun lingvon kiel denaskan" signifas, ke parolanto tiom bone regas la menciitan lingvon, kvazaŭ ĝi estas lia denaska, dum la denaska ne estas la menciita.

OMD, ŝajne, mi ĉion implikis

kefga_x (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 16:31:04

Terurĉjo:OMD
Kion signifas tiu OMD?

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 19:21:52

Terurĉjo:ne plaĉas al mi la frazo mem, ĉar ĝi estas multsenca kaj sufiĉe nekomprenebla

plejverŝajne la faden-aŭtoro menciis, ke svislandanoj parolas la ĝermanan lingvon, ĉar ĝi estas ilia denaska. aŭ mi ion miskomprenis? ĉar krom la germanan svisoj havas ankoraŭ 3 denaskajn lingvojn.

laŭ mi "paroli iun lingvon kiel denaskan" signifas, ke parolanto tiom bone regas la menciitan lingvon, kvazaŭ ĝi estas lia denaska, dum la denaska ne estas la menciita.

OMD, ŝajne, mi ĉion implikis
Terurĉjo, mi prenis tiun ĉi frazon el 'Vidpunktoj' - 'Unu eŭropano el tri parolasla anglan' 2013-10-11. Aŭtoro pdenisowski.
Legu kompletan mesaĝon.
Mi kulpas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 20:37:25

ho, Vidas, estimata, mi tute ne kulpigas (ne akuzas) vin

mi ĝenerale ne ŝatas gramatikon kaj diversajn leĝojn kaj tute ne inklinas sendi iujn al diversaj ligiloj, manlibroj, precipe al bertila kreaĵo por konsulti

mi ĉiam rekomendas eviti, se eblas, uzi akuzativon, ĉar ĝia troa uzado ofte kondukas al miskompreno

bedaŭrinde, mi ne trovis la artikolon en "Vidpunktoj", ĉar la retejo petis min aliĝi, sed mi ne volas

tamen:
1). loĝantoj de Svisujo parolas germanan lingvon kiel denaskaN lingvoN = loĝantoj de Svisujo parolas germanan lingvon samkiel denaskaN lingvoN = loĝantoj de Svisujo parolas en la germana lingvo kiel en la denaska
la frazo estas tute komprenebla: la germana kaj la denaska lingvo de svisloĝantoj estas diversaj lingvoj. la loĝantaro posedas ambaŭ lingvojn egale.

2). loĝantoj de Svisujo parolas germanan lingvon kiel denaska lingvo
ĉu ni ŝanĝu partojn de la frazo?
kiel denaska lingvo, loĝantoj de Svisujo parolas germanan lingvon

ho ve, loĝandoj de Svisujo estas denaska lingvo

se ni provos fari la samon kun la unua frazo, ni ricevos:

kiel denaskaN lingvoN, loĝantoj de Svisujo parolas (ankaŭ) (la) germanan lingvon.
mi esperas, ke mi respondis kaj klarigis.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 20:56:02

aldone

se, spite al ĉiuj rezonoj, la denaska lingvo de menciitaj loĝantoj estas la germana, la frazo devas esti:

loĝantoj parolas la germanan, ĉar ĝi estas la denaska aŭ

loĝantoj parolas la denaskan, kiu estas la germana aŭ

io simila

DIXI

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-oktobro-13 15:05:30

Terurĉjo:aldone

se, spite al ĉiuj rezonoj, la denaska lingvo de menciitaj loĝantoj estas la germana, la frazo devas esti:

loĝantoj parolas la germanan, ĉar ĝi estas la denaska aŭ

loĝantoj parolas la denaskan, kiu estas la germana aŭ

io simila

DIXI
Dankon, Terurĉjo. Ŝajnas ke mi komprenis, estas konsenta kaj kontenta. Bedaŭrinde (?), al mia demando estis kaj aliaj respondoj. Malgraŭ tio, ke uzo de akuzativo en rusa kaj litova iomete varias, la ambaŭ lingvoj posedas ĝin, kaj ambaŭ lingvoj estas pli proksimaj unu al alia, nek tiuj al okcidenteŭropaj lingvoj. Eble por tio eĉ esperantajn tekstojn de ruslingvanoj mi legas kaj komprenas pli bone ,nek tiujn de
iuj okcidentlingvanoj. Nur estas domaĝe, ke kaŭze de ambicioj de niaj potenculoj, inter ni - valo.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2013-oktobro-14 07:46:05

vidas vandenis:
Terurĉjo:aldone

se, spite al ĉiuj rezonoj, la denaska lingvo de menciitaj loĝantoj estas la germana, la frazo devas esti:

loĝantoj parolas la germanan, ĉar ĝi estas la denaska aŭ

loĝantoj parolas la denaskan, kiu estas la germana aŭ

io simila

DIXI
Dankon, Terurĉjo. Ŝajnas ke mi komprenis, estas konsenta kaj kontenta. Bedaŭrinde (?), al mia demando estis kaj aliaj respondoj. Malgraŭ tio, ke uzo de akuzativo en rusa kaj litova iomete varias, la ambaŭ lingvoj posedas ĝin, kaj ambaŭ lingvoj estas pli proksimaj unu al alia, nek tiuj al okcidenteŭropaj lingvoj. Eble por tio eĉ esperantajn tekstojn de ruslingvanoj mi legas kaj komprenas pli bone ,nek tiujn de
iuj okcidentlingvanoj. Nur estas domaĝe, ke kaŭze de ambicioj de niaj potenculoj, inter ni - muro.

Reen al la supro