Į turinį

Esperanto, oficiala lingvo en la Eŭropa Unio

cellus, 2013 m. spalis 16 d.

Žinutės: 47

Kalba: Esperanto

jismith1989 (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 13:42:46

vincas:
jismith1989:Eble, sed estas ne tre demokrata institucio, ĉu? Grandegaj institucioj kiuj estas administrataj de burokratoj kaj teknokratoj supre ofertas kelke da avantaĝoj de liberalismo socia kaj ekonomia, sed ja multajn malavantagxojn ankaŭ.
Ĉu vi parolas el personaj spertoj aŭ parolas teorie?
Teorie, la afero estas ke malmultaj homoj havas multe da persona sperto de ĝi, malproksime en Bruselo.

vincas (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 13:47:24

cxevino:
vincas:Ĉu samtempe Litovio povas esti en EU kaj inter EU kaj io? Se Litovio estas inter EU kaj io, do Litovio ne apartenas al EU :] Mi ne komprenas vian logikon, pardonu :[
Mi intencis diri ke ĝi estas borde (rande)... kio ne estas bona situacio kiam ĝi povus esti centre...
Jes, mi konsentas kun vi. Litovio estas borde, sed ene EU. Kaj jes, esti borde ne estas tiel bone kiel centre :] Sed eble pli interese :]

cxevino (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 13:48:24

Ĉar mi estas tre malproksima, mi tute ne kredas je ties ekzisto...

cxevino (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 13:51:29

vincas:
cxevino:
vincas:Ĉu samtempe Litovio povas esti en EU kaj inter EU kaj io? Se Litovio estas inter EU kaj io, do Litovio ne apartenas al EU :] Mi ne komprenas vian logikon, pardonu :[
Mi intencis diri ke ĝi estas borde (rande)... kio ne estas bona situacio kiam ĝi povus esti centre...
Jes, mi konsentas kun vi. Litovio estas borde, sed ene EU. Kaj jes, esti borde ne estas tiel bone kiel centre :] Sed eble pli interese :]
Vi rezonas laŭ ekonomia vidpunkto?

vincas (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 13:54:03

cxevino:Inter EU kaj Rusio estas nenio, do estas Litovio... (Я считаю, что Беларусь это Россия)

Kaj mi forgesis Kaliningradon!

Do mi korektas: inter Rusio kaj Rusio estas Litovio.

(Ĉu oni ŝanĝis la sufikson "-ism al "-izm", aŭ estas erare?)
Kion vi volas diri, kiam vi skribas, ke Litovio estas inter Rusio kaj Rusio? Mi ne komprenas sencon de tio. Jes, Kaliningrado estas enklavo de Rusio, kaj do?

cxevino (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 13:58:50

Mi geografie kaj strategie rezonas ĉar mi ne tre valoras (ĉefe nuntempe) la ekonomiajn faktorojn.

Litovio jam estis sovetia kaj nun eŭropunia... Kaj kio pli morgaŭe ?

Ŝajnas al mi ke vi tro taksas apartenon al EU... Jen kion mi volis diri...

vincas (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 14:01:50

cxevino:
Vi rezonas laŭ ekonomia vidpunkto?
Mi rezonadas laŭ geografia aŭ geopolitika vidpunkto.

cxevino (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 14:05:26

vincas:
cxevino:
Vi rezonas laŭ ekonomia vidpunkto?
Mi rezonadas laŭ geografia aŭ geopolitika vidpunkto.
Ankaŭ mi, tamen en tute malsaman direkton... Laŭ mi, vi rezonas politike, ideologie, religie, ĉar por mi EU estas kvazaŭa diservo...

vincas (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 14:23:07

Eble mi iom malbone komprenis ĉi tiun vian demandon.

"Vi rezonas laŭ ekonomia vidpunkto?"

Mi pensis, ke vi sugestas, ke Litovio estas borde ekonomie. KOrektu min se mi eraras.

Litovio el EU gajnas utilon ne nur ekonomie, sed ankaŭ politike kaj geopolitike.

vincas (Rodyti profilį) 2013 m. lapkritis 4 d. 14:27:58

cxevino:Ŝajnas al mi ke vi tro taksas apartenon al EU... Jen kion mi volis diri...
Nu, mia monujo, almenaŭ nun, ne povus tute kunsenti vin :]

Atgal į pradžią