Al la enhavo

Pri la vortaro

de pace, 2013-oktobro-16

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

pace (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 12:43:48

En la vortaro, ĉu eblus aldoni la artikolojn de la substantivoj?
Mi volas paroli pri la traduko en la franca kaj en la germana.
Kiam oni skribas vorton en esperanto, la traduko ne indikas ĉu estas "le" aŭ "la" en la franca. Kaj same en la germana, oni ne scias ĉu estas "der" aŭ "die" aŭ "das".
Nur tiujn du lingvojn mi scipovas. Sed eble tio ankaŭ povus helpi en aliaj lingvoj.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 14:22:00

pace:En la vortaro, ĉu eblus aldoni la artikolojn de la substantivoj?
Mi volas paroli pri la traduko en la franca kaj en la germana.
Kiam oni skribas vorton en esperanto, la traduko ne indikas ĉu estas "le" aŭ "la" en la franca. Kaj same en la germana, oni ne scias ĉu estas "der" aŭ "die" aŭ "das".
Nur tiujn du lingvojn mi scipovas. Sed eble tio ankaŭ povus helpi en aliaj lingvoj.
Ĉu vi volas uzi la vortaron de lernu por lerni aliajn lingvojn? aŭ estas alia kialo por via demando?

Amike ridulo.gif

Tjeri (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 14:46:03

Kelkaj francaj vortoj havas malsimilajn signifojn laŭ sia genro, ekzemple: Un cache kaŝilo, une cache kaŝejo, aŭ un livre libro, une livre pundo aŭ funto, ktp. En la franca ili estas pli multaj ol en la itala la boa, il boa, la fronte, il fronte...

erinja (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 14:59:32

Eblas aldoni tiujn vortojn simple kiel alternativajn difinojn.

Ekzemple, kapvorto livre:
livre: libro [un livre], pundo [une livre]

Tion ni faras en la angla. Ekzemple, vidu kapvorton "pound" en la angla:

pound: pisti, bati; funto (lb.); pundo (£)

Clarence666 (Montri la profilon) 2013-novembro-25 19:42:54

pace:En la vortaro, ĉu eblus aldoni la artikolojn de la substantivoj?
Ideo alternativa: Aldoni klarigon:

EO: turo -> FR: tour (batiment, Tour Eiffel)
EO: ĉirkaŭrkurado (?) -> FR: tour (circuit, Tour de France)

PS: unu vorto havanta plurajn tute diferencajn signifojn -> malbona trajto de lingvo malgajo.gif

PPS: vortoj havantaj sekson -> malbona trajto de lingvo malgajo.gif

>> "Vortaroj: (mi kreas novan apartan fadenon)" <<

Reen al la supro