본문으로

Pri la vortaro

글쓴이: pace, 2013년 10월 16일

글: 5

언어: Esperanto

pace (프로필 보기) 2013년 10월 16일 오후 12:43:48

En la vortaro, ĉu eblus aldoni la artikolojn de la substantivoj?
Mi volas paroli pri la traduko en la franca kaj en la germana.
Kiam oni skribas vorton en esperanto, la traduko ne indikas ĉu estas "le" aŭ "la" en la franca. Kaj same en la germana, oni ne scias ĉu estas "der" aŭ "die" aŭ "das".
Nur tiujn du lingvojn mi scipovas. Sed eble tio ankaŭ povus helpi en aliaj lingvoj.

raffadalbo (프로필 보기) 2013년 10월 16일 오후 2:22:00

pace:En la vortaro, ĉu eblus aldoni la artikolojn de la substantivoj?
Mi volas paroli pri la traduko en la franca kaj en la germana.
Kiam oni skribas vorton en esperanto, la traduko ne indikas ĉu estas "le" aŭ "la" en la franca. Kaj same en la germana, oni ne scias ĉu estas "der" aŭ "die" aŭ "das".
Nur tiujn du lingvojn mi scipovas. Sed eble tio ankaŭ povus helpi en aliaj lingvoj.
Ĉu vi volas uzi la vortaron de lernu por lerni aliajn lingvojn? aŭ estas alia kialo por via demando?

Amike ridulo.gif

Tjeri (프로필 보기) 2013년 10월 16일 오후 2:46:03

Kelkaj francaj vortoj havas malsimilajn signifojn laŭ sia genro, ekzemple: Un cache kaŝilo, une cache kaŝejo, aŭ un livre libro, une livre pundo aŭ funto, ktp. En la franca ili estas pli multaj ol en la itala la boa, il boa, la fronte, il fronte...

erinja (프로필 보기) 2013년 10월 16일 오후 2:59:32

Eblas aldoni tiujn vortojn simple kiel alternativajn difinojn.

Ekzemple, kapvorto livre:
livre: libro [un livre], pundo [une livre]

Tion ni faras en la angla. Ekzemple, vidu kapvorton "pound" en la angla:

pound: pisti, bati; funto (lb.); pundo (£)

Clarence666 (프로필 보기) 2013년 11월 25일 오후 7:42:54

pace:En la vortaro, ĉu eblus aldoni la artikolojn de la substantivoj?
Ideo alternativa: Aldoni klarigon:

EO: turo -> FR: tour (batiment, Tour Eiffel)
EO: ĉirkaŭrkurado (?) -> FR: tour (circuit, Tour de France)

PS: unu vorto havanta plurajn tute diferencajn signifojn -> malbona trajto de lingvo malgajo.gif

PPS: vortoj havantaj sekson -> malbona trajto de lingvo malgajo.gif

>> "Vortaroj: (mi kreas novan apartan fadenon)" <<

다시 위로