Till sidans innehåll

Visaĝlibro en Esperanto

av ema_rega, 16 oktober 2013

Meddelanden: 18

Språk: Esperanto

marcuscf (Visa profilen) 18 oktober 2013 15:12:05

La uzantoj mem tradukas Facebook-on. Dum la tempo kiam mi uzis tiun retejon (mi estas for de Facebook jam de pluraj monatoj), mi faris kelkajn tradukojn, sed ne la plejmulton.

Mi ne memoras ekzakte la paŝojn por aldoni tradukilon al via profilo de Facebook, sed mi memoras ke post kiam vi ŝaltas tiun ilon, ĝi aperas sur via ekrano en menuo kaj apud la babilejo. Vi tiam povos traduki frazojn rekte sur la paĝoj, kiujn vi vizitas, per dekstra musklako, kaj vi povos iri al la tradukejo por serĉi ĉiujn tradukotajn frazojn.

Ondo (Visa profilen) 18 oktober 2013 15:12:48

ema_rega:Ĉu iu ajn scias kiu tradukis Vizaĝlibro al Esperanto, kaj kiel oni povas tion fari?
Por iom informiĝı, vidu [url=https://www.facebook.com/help/100117036792266?loca... ]la ĉi-teman paĝon de FB[/url]. La paĝo estas Itala, sed troviĝas ankaŭ alilingvaj versioj.

Mi ne scias, kiu tradukis. La tradukado verŝajne okazis per helpo de grego da volontuloj senpage laborantaj por la riĉega kompanio. Jam antaŭ longe mi mem forŝaltis la Esperantan fasadon el mia FB. Ĝi estis tiom fuŝe tradukita. Pri la nuna stato mi ne scias.

La problemo, ke esperantistoj komentas vian lingvaĵon kaj ne respondas vian demandon, estas sufiĉe universala. Ĉi tie en Lernu, tia konduto estas iomete pli facile komprenebla ol en aliaj forumoj, ĉar temas pri lernoforumo. Sed oni faru tion prefere nur parenteze, fine de alie afera respondo.

Ĉi-foje vi devas unuavice kulpigi vin mem pro la lingvoriproĉoj, ĉar vi uzis pure eksperimentan lingvoelementon, kiu por uzantoj de normala Esperanto, precipe al lernantoj, ŝajnas simpla nekomprenebla tajperaro aŭ, se ili konas ĝın, estas kvazaŭ ruĝa tuko antaŭ virbovo. Tiel vi atestis, ke vi malbone lernis la lingvon kaj ne scias kiel oni skribas al la publiko, aŭ vi havis malkompetentan instruiston kiu ne sufiĉe avertis vin, aŭ vi intence volis provoki la reagon, kiun vi poste ricevis.

marcuscf (Visa profilen) 18 oktober 2013 15:34:31

Ondo:Mi ne scias, kiu tradukis. La tradukado verŝajne okazis per helpo de grego da volontuloj senpage laborantaj por la riĉega kompanio. Jam antaŭ longe mi mem forŝaltis la Esperantan fasadon el mia FB. Ĝi estis tiom fuŝe tradukita.
Krome, oni ne havas plenan regon sur kio vere aperos en la retejo. Oni povas voĉdoni por/kontraŭ bonaj/malbonaj tradukaĵoj, sed foje la malbonaj tradukaĵoj restas dum longa tempo.

Mi tradukis nur por amuziĝi, kaj plene sciis ke la rezulto probable neniam estos altkvalita, kaj ke mi laboris por firmao kiun mi malŝatas (mi tiel malŝatas ĝin, ke mi ne plu uzas tiun retejon). Sed ĉio fariĝas pli amuza en Esperanto ridulo.gif

novatago (Visa profilen) 18 oktober 2013 18:39:10

ema_rega:sed mi tute ne povas kompreni kial kiam oni demandas ion al esperantistoj ili ne respondas rekte al la demando sed tutsimple nur korektas vian gramtikon
Ĉar ĉi tiu estas retejo por instrui Esperanton kaj helpi uzi ĝin ĝuste. Vi malĝuste skribis la vorton “ĝi”, kaj tio estas korektenda.

Krom tio, bonvolu se vi volas traduki ion al Esperanto, uzu veran Esperanton, ne ion, kio ne estas Esperanto.

Esperantoparolantoj lernis Esperanton por paroli Esperanton ne por doni ŝancon al vi malbele ŝanĝi ĝin.

Ĝis, Novatago.

ema_rega (Visa profilen) 19 oktober 2013 01:23:39

Ondo:
ema_rega:Ĉu iu ajn scias kiu tradukis Vizaĝlibro al Esperanto, kaj kiel oni povas tion fari?
Por iom informiĝı, vidu [url=https://www.facebook.com/help/100117036792266?loca... ]la ĉi-teman paĝon de FB[/url]. La paĝo estas Itala, sed troviĝas ankaŭ alilingvaj versioj.

Mi ne scias, kiu tradukis. La tradukado verŝajne okazis per helpo de grego da volontuloj senpage laborantaj por la riĉega kompanio. Jam antaŭ longe mi mem forŝaltis la Esperantan fasadon el mia FB. Ĝi estis tiom fuŝe tradukita. Pri la nuna stato mi ne scias.

La problemo, ke esperantistoj komentas vian lingvaĵon kaj ne respondas vian demandon, estas sufiĉe universala. Ĉi tie en Lernu, tia konduto estas iomete pli facile komprenebla ol en aliaj forumoj, ĉar temas pri lernoforumo. Sed oni faru tion prefere nur parenteze, fine de alie afera respondo.

Ĉi-foje vi devas unuavice kulpigi vin mem pro la lingvoriproĉoj, ĉar vi uzis pure eksperimentan lingvoelementon, kiu por uzantoj de normala Esperanto, precipe al lernantoj, ŝajnas simpla nekomprenebla tajperaro aŭ, se ili konas ĝın, estas kvazaŭ ruĝa tuko antaŭ virbovo. Tiel vi atestis, ke vi malbone lernis la lingvon kaj ne scias kiel oni skribas al la publiko, aŭ vi havis malkompetentan instruiston kiu ne sufiĉe avertis vin, aŭ vi intence volis provoki la reagon, kiun vi poste ricevis.
Dankon pro via respondo, ĝi estis la ununura vere utila!

Chainy (Visa profilen) 22 oktober 2013 12:40:42

Ondo:La tradukado verŝajne okazis per helpo de grego da volontuloj senpage laborantaj por la riĉega kompanio.
Jes, estas interese (kaj iom strange, ĉu ne?), ke volontuloj pretas labori senpage por privata kaj riĉega kompanio kiel Facebook.

Esperantst (Visa profilen) 22 oktober 2013 14:08:09

Chainy:
Ondo:La tradukado verŝajne okazis per helpo de grego da volontuloj senpage laborantaj por la riĉega kompanio.
Jes, estas interese (kaj iom strange, ĉu ne?), ke volontuloj pretas labori senpage por privata kaj riĉega kompanio kiel Facebook.
Jes, la tradukado okazas per volontuloj, kiuj ŝatas ke Facebook aperas en Esperanto. La kvalito de la tradukado intertempe estas relative bona, ĉar ankaŭ spertaj parolantoj partoprenas. Laŭ la statistiko 85% de la tekstoj estas tradukitaj, sed menciindas, ke preskaŭ ĉiuj gravaj aferoj vere aperas en Esperanto. Eta problemo estas, ke ankaŭ partoprenas personoj, kiuj ne bone tradukas kaj oni ne facile povas trovi ilin. Se vi estas tre sperta parolanto de Esperanto kaj ŝatus partopreni la tradukadon, bv. skribi al mi persone kaj mi serĉos kiel oni povas aliĝi (mi jam forgesis).

marcuscf (Visa profilen) 22 oktober 2013 15:21:08

novatago:
ema_rega:sed mi tute ne povas kompreni kial kiam oni demandas ion al esperantistoj ili ne respondas rekte al la demando sed tutsimple nur korektas vian gramtikon
Ĉar ĉi tiu estas retejo por instrui Esperanton kaj helpi uzi ĝin ĝuste. Vi malĝuste skribis la vorton “ĝi”, kaj tio estas korektenda.

Krom tio, bonvolu se vi volas traduki ion al Esperanto, uzu veran Esperanton, ne ion, kio ne estas Esperanto.

Esperantoparolantoj lernis Esperanton por paroli Esperanton ne por doni ŝancon al vi malbele ŝanĝi ĝin.

Ĝis, Novatago.
Via mesaĝo estas tro akra laŭ mia opinio, tamen... mi ja konsentas kun tio, kion vi diris. :-/

Tillbaka till toppen