Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
ema_rega (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 17:20:23
Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 19:43:45
Ankaŭ, vi ne bezonas uzi "ri"; "ĝi" estas jam la pronomo por sensekso.
noelekim (Montri la profilon) 2013-oktobro-17 03:24:16
Nile:Mi ne scias. Mi ne eĉ sciis ke, oni povus uzi Visaĝlibron en Esperanto.Ĉe www.facebook.com/settings oni povas elekti la preferatan lingvon de Facebook, interalie Esperanton.
Terran (Montri la profilon) 2013-oktobro-17 06:29:02
Nile:Ankaŭ, vi ne bezonas uzi "ri"; "ĝi" estas jam la pronomo por sensekso.Ni povas ankaŭ uzi the vorton "tiu" anstataŭ "ĝi" en referenco al homoj.
Mi ankaŭ ŝatas "ŝli".
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-oktobro-17 07:37:58
Terran:Mi ankaŭ ŝatas "ŝli".Mi ne volas kaperi ĉi tiun diskuton favore al lingva temo (kaj ne daŭrigos tian diskuton), sed bv. konsciiĝi, ke kaj "ri" kaj "ŝli" kaj aliaj novaj pronomoj estas kontraŭfundamentaj.
Oni povas uzi nur mi, vi, ci, li, ŝi, ĝi, oni, ni, ili kaj elektu el tiuj la plej konvenan por homo de nekonata sekso (Zamenhofe kaj pli logike: gi, tradicie: li).
Rugxdoma (Montri la profilon) 2013-oktobro-17 10:52:30
Kirilo81:Oni povas uzi nur mi, vi, ci, li, ŝi, ĝi, oni, ni, ili kaj elektu el tiuj la plej konvenan por homo de nekonata sekso (Zamenhofe kaj pli logike: gi, tradicie: li).Vi celis skribi "Zamenhofe kaj pli logike: ĝi..."
"Tiu" ankau taŭgas iafoje.
Redaktita.
aum (Montri la profilon) 2013-oktobro-17 20:53:48
Terurĉjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-18 13:06:21
vizaĝo
vizaĝo
ema_rega (Montri la profilon) 2013-oktobro-18 14:15:38
Ĉu iu ajn scias kiu tradukis Vizaĝlibro al Esperanto, kaj kiel oni povas tion fari?
Francestral (Montri la profilon) 2013-oktobro-18 15:06:16
ema_rega:sed mi tute ne povas kompreni kial kiam oni demandas ion al esperantistoj ili ne respondas rekte al la demando sed tutsimple nur korektas vian gramtikonOfte, la uzado de "ri" ne estas nevola eraro, sed vola elekto. La pronomo "ri" ne ekzistas en normala Esperanto, sed estas en la reformo riismo. Do, kiam vi uzis "ri", ni kredis, ke vi estas riisto. Tiam, kelkaj el ni argumentis kontraŭ la uzado de "ri".
Bedaŭrinde, ankaŭ mi ne povas respondi al via demando pri Visaĝlibro.