Sisu juurde

Visaĝlibro en Esperanto

kelle poolt ema_rega, 16. oktoober 2013

Postitused: 18

Keel: Esperanto

ema_rega (Näita profiili) 16. oktoober 2013 17:20.23

Ĉu iu ajn scias kiu tradukis Facebook al Esperanto, kaj kiel ri povis tion fari? ĉar laŭ mi la traduko devus esti kompletigita...

Nile (Näita profiili) 16. oktoober 2013 19:43.45

Mi ne scias. Mi ne eĉ sciis ke, oni povus uzi Visaĝlibron en Esperanto.

Ankaŭ, vi ne bezonas uzi "ri"; "ĝi" estas jam la pronomo por sensekso.

noelekim (Näita profiili) 17. oktoober 2013 3:24.16

Nile:Mi ne scias. Mi ne eĉ sciis ke, oni povus uzi Visaĝlibron en Esperanto.
Ĉe www.facebook.com/settings oni povas elekti la preferatan lingvon de Facebook, interalie Esperanton.

Terran (Näita profiili) 17. oktoober 2013 6:29.02

Nile:Ankaŭ, vi ne bezonas uzi "ri"; "ĝi" estas jam la pronomo por sensekso.
Ni povas ankaŭ uzi the vorton "tiu" anstataŭ "ĝi" en referenco al homoj.

Mi ankaŭ ŝatas "ŝli". lango.gif

Kirilo81 (Näita profiili) 17. oktoober 2013 7:37.58

Terran:Mi ankaŭ ŝatas "ŝli". lango.gif
Mi ne volas kaperi ĉi tiun diskuton favore al lingva temo (kaj ne daŭrigos tian diskuton), sed bv. konsciiĝi, ke kaj "ri" kaj "ŝli" kaj aliaj novaj pronomoj estas kontraŭfundamentaj.
Oni povas uzi nur mi, vi, ci, li, ŝi, ĝi, oni, ni, ili kaj elektu el tiuj la plej konvenan por homo de nekonata sekso (Zamenhofe kaj pli logike: gi, tradicie: li).

Rugxdoma (Näita profiili) 17. oktoober 2013 10:52.30

Kirilo81:Oni povas uzi nur mi, vi, ci, li, ŝi, ĝi, oni, ni, ili kaj elektu el tiuj la plej konvenan por homo de nekonata sekso (Zamenhofe kaj pli logike: gi, tradicie: li).
Vi celis skribi "Zamenhofe kaj pli logike: ĝi..."
"Tiu" ankau taŭgas iafoje.
Redaktita.

aum (Näita profiili) 17. oktoober 2013 20:53.48

Penu https://eo-eo.facebook.com/

Estas fejsbuk (Visaĝlibro) esperante.

Terurĉjo (Näita profiili) 18. oktoober 2013 13:06.21

vizaĝo
vizaĝo
vizaĝo

ema_rega (Näita profiili) 18. oktoober 2013 14:15.38

Saluton, mi scias, ke estas Vizaĝlibro, sed mi pro rapidaĉeco misskribis... sed mi tute ne povas kompreni kial kiam oni demandas ion al esperantistoj ili ne respondas rekte al la demando sed tutsimple nur korektas vian gramtikon, kiam mi parolas itale, mian denaskan lingvon mi ne respndas al demandojn korektante fermajn aŭ malfermajn vokalojn aŭ aliajn erarojn, kiu ŝanĝas laŭ regiona akĉento, sed mi simple respondas al la demando; do mi reskribas la demandon (iom pli laŭfundamente sen riaĵoj):
Ĉu iu ajn scias kiu tradukis Vizaĝlibro al Esperanto, kaj kiel oni povas tion fari?

Francestral (Näita profiili) 18. oktoober 2013 15:06.16

ema_rega:sed mi tute ne povas kompreni kial kiam oni demandas ion al esperantistoj ili ne respondas rekte al la demando sed tutsimple nur korektas vian gramtikon
Ofte, la uzado de "ri" ne estas nevola eraro, sed vola elekto. La pronomo "ri" ne ekzistas en normala Esperanto, sed estas en la reformo riismo. Do, kiam vi uzis "ri", ni kredis, ke vi estas riisto. Tiam, kelkaj el ni argumentis kontraŭ la uzado de "ri".

Bedaŭrinde, ankaŭ mi ne povas respondi al via demando pri Visaĝlibro.

Tagasi üles