ri, ŝli, ĝi, gi, ŝi, li, tiu, iĉ, in, ge...kaj "transseksuloj"
ca, kivuye
Ubutumwa 24
ururimi: Esperanto
Clarence666 (Kwerekana umwidondoro) 15 Munyonyo 2013 02:43:27
> antaŭparolon de la fundamento?
kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamentonMi sciispri la principoj de fundamento. Mi ne ŝanĝas fundamenton, mi ellaboras ideojn (evidente kontraŭfundamentajn). ? ?? ??? ???? EN: "Esperanto is frequently accused of being inherently sexist"
> estas bone ofendi aliajn personojn
Mi ne ofendas iun. Mi tre sxatas na Zamenhof, spite etaj nepekfektajxoj en Esperanto.
Parenteze, Esperanto fundamenta tamen estas malpli seksisma ol lingvo DE, origino de "-in-" kaj "knabo".
novatago (Kwerekana umwidondoro) 15 Munyonyo 2013 10:57:57
Clarence666:> Dum tiuj 10 tagoj, ĉu vi havis ŝancon legi laMontri ke estas artikoloj en Vikpedio pri homoj kun eraraj ideoj estas kiel montri ke estas personoj, kiuj pravigas rasismon. Tio ne pravigas rasistojn, same kiel tiuj artikoloj ne pravigas vin.
> antaŭparolon de la fundamento?kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamentonMi sciis de principoj de fundamento. Mi ne ŝanĝas fundamenton, mi ellaboras ideojn (evidente kontraŭfundamentajn).
> estas bone ofendi aliajn personojn
Mi ne ofendas iu. Mi tre sxatas Zamenhof, spite etaj nepekfektajxoj en Esperanto.
Parenteze, Esperanto fundamenta tamen estas malpli seksisma ol lingvo DE, origino de "-in-" kaj "knabo".
Vi kaj aliaj ne komprenas ke lingvo simple ne povas estis seksisma. Tio estas problemo via, ne de la lingvo.
Viaj ideoj intencas ŝanĝi la Fundamenton vi scias ĝin kaj vi mensogas.
Jes, vi ja ofendas min, kaj laŭ mi, vi ofendas ĉiun Esperanto-parolanton (krom germano-parolantoj). Komprenu tion. Se vi ne ŝatas Esperanton tiel, kiel ĝi estas, vi ne ŝatas Esperanton. Se tio estas problemo por lerni aŭ ĝuste paroli ĝin, ne lernu ĝin. Ne estas problemo tiale.
Ĉiel, mi opinias ke vi simple estas trolo kaj tial agas tiel.
Por ĉiu alia netrola uzanto, mi finas per alineo de la PMEG:
Iuj Esperantistoj ne volas vidi la lingvon trankvile evolui rilate al sekso, sed volas ĝin draste reformi. Oni proponadas diversajn novajn afiksojn kaj pronomojn por fari la lingvon “perfekta”. Tiuj reformoj efektive kaŭzus pli da problemoj ol ili solvus. En la praktiko ĉiuj tiuj klopodoj montriĝas vanaj malŝparoj de energio.Oni ne bezonas lerni lingvon dum pli ol dek tagoj por kompreni tion, tamen tiu, kiu skribis tion bonege konas la lingvon, ne estas facilanima lernanto.
Ĝis, Novatago.
yyaann (Kwerekana umwidondoro) 15 Munyonyo 2013 13:02:26
Clarence666:Ambaŭ radikoj estas zamenhofaj. Tion oni povas kontroli per la zamenhofa radikaro ĉe edukado.net.
Vortoj ( vorto "junulo" estas kaj tre bela kaj indigxena de Esperanto, sed vorto "knab"... estas pirata de lingvo "DE" )
Preskaŭ ĉiuj bazaj radikoj devenas el aliaj lingvoj. "junulo" ankaŭ enhavas la radikon "jun-", kiu verŝajne devenas el la germana "jung".
visxiJen alia ekzemplo: "viŝi" devenas el la germana "wischen".
* "homo" -> "persono"Oni do forgesu la homaranismo-filozofion? Se ne mencii, ke "homo" kaj "persono" ne estas ekzakte samsignifaj.
* "viro" -> visxi ( "persono maskla" )Se vi volas nepre eviti la vortojn "viro" kaj "virino", vi povus uzi "ulo" kaj "ulino". Sed vi kontraŭas ankaŭ "-in-". Aĥ.
* "virino" -> visxi ( "persono femala" )
Francestral (Kwerekana umwidondoro) 17 Munyonyo 2013 11:49:07
Tamen, la Esperantistoj ne havas saman opinion pri aliajn versiojn de Esperanto. Do, por paroli, ni devas uzi komunan lingvon: tradician Esperanton.