Al la enhavo

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

de codesito, 2013-oktobro-21

Mesaĝoj: 106

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2014-decembro-26 13:27:30

Vinisus:De tempo al tempo estas eble parigi gepatrojn el du malsamaj varioj por fari HIBRIDOJN. Ekzemple, mulo estas duonĉevalo kaj duonazeno.
Hibridaj bestoj ne kapablas reprodukti sin. La evoluado ne funkcias tiel.

Vinisus (Montri la profilon) 2014-decembro-26 15:08:33

ustra:
Vinisus:De tempo al tempo estas eble parigi gepatrojn el du malsamaj varioj por fari HIBRIDOJN. Ekzemple, mulo estas duonĉevalo kaj duonazeno.
Hibridaj bestoj ne kapablas reprodukti sin. La evoluado ne funkcias tiel.
Kara samideano Ustra, mi ne parolis pri evoluado, sed pri la kapricoj de la naturo aŭ pli precize ties sekretoj. Ĉiuj proteinoj havas precizajn nombron kaj sinsekvon de aminoacidoj. Reciprokaj altiroj inter ili igas la ĉenon volviĝi en plene kompaktan, sed flekseblan formon. Por mi simpla mortema estulo, la naturo kelkfoje agas pace, kelkfoje terure kluela. Mi vere ne komprenas ĝian sintenon.

pedroluis (Montri la profilon) 2014-decembro-26 19:50:13

codesito:Ĉu vi pensas ke ni povus diri ke la simioj, ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj, estas kuzoj de la homoj?
Jes, vi pravas. Certe, ĉimpansoj kaj homoj ne estas en la sama familio ĉar ni estas de la familio "homo" sed, ambaŭ kaj iuj ministroj de mia lando, estas de la sama ¿ordeno?: primates.

Vinisus (Montri la profilon) 2014-decembro-26 22:40:42

pedroluis:
codesito:Ĉu vi pensas ke ni povus diri ke la simioj, ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj, estas kuzoj de la homoj?
Jes, vi pravas. Certe, ĉimpansoj kaj homoj ne estas en la sama familio ĉar ni estas de la familio "homo" sed, ambaŭ kaj iuj ministroj de mia lando, estas de la sama ¿ordeno?: primates.
Pardonu mia kara, sed pro amo al ĉimpanzoj kaj la ceteraj simioj, mi petegas: ne komparu ilin al la fia raso de politikistoj. Bv. ne forgesi la rajton de la bestoj. ridulo.gif

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-decembro-28 00:27:56

Se simioj kaj homoj havas la saman komunan antaŭulon, la redukto de la nombro de kromosomoj devis okazi subite kaj ne "malrapide, laŭgrade, grupe" kiel Miĥil ofte diras en diversaj lokoj en tiu ĉi forumo. Ankaŭ virhomo kaj homino estus bezonitaj por ke la nova specio povu reprodukti. La virhomo kaj la homino bezonus loĝi apud la unu la alia kaj deziri la unu la alian sekse. Se la virhomo pensus ke la homino estas tro malbela, li eble rifuzus havi idojn kun ŝi. Besto kun 48 kromosomoj ne povas reprodukti kun homo kun 46 kromosomoj.

Kompreneble, al nevivantaĵoj mankas inteligenteco. Bestoj ne havas la saman nivelon de intelilgenteco kiel homoj. La hazarda okazo de la origino de la homo estas bonŝanca evento por ni homoj. Stulteco produktis teknologie malnaivajn homojn, laŭ iuj homoj.

Mi scivolas pri tiaj, kiaj malnaivaj bestoj venos el la Granda Kanjono en Arizono kvar miliardoj da jaroj de nun. Ankaŭ ĉu alia tre inteligenta malnaiva specio evoluos de gorilo aŭ de orangutango? Eble maskla kaj ina bestoj kun kvindek kromosomojn anstataŭ 48.

Mi konsentas kun D-ro Lloyd Pye. La tuta teorio de makroevoluado estas rubaĵo. (Mi ne parolas pri mikroevoluado. Tio estas tio, kion Darwin observis.)

Bezonatas multe da akvovaporo kaj fulmo por fari lacerton! Oni bezonas dudek aminacidojn kaj ne nur la 11, kiujn la Miller-Urey eksperimento raportite produktis. La aminacidoj devis "voli" kuniĝi en la ĝusta maniero por produkti protein-molekulon. Tiam, oni bezonis nukleajn acidojn por formi RNA kaj DNA. Ĉiom da tiu stulta nevivanta materio kaj fulmo estus pli sukcesplenaj en mia opinio se inteligenteco gvidus la procezon, sed eble ĝi estis bonŝanco. (Ne verŝajna!) Ankaŭ tiuj unuaj ĉeloj bezonis kuniĝi por formi vermon, kiu unutage evoluus pere de longa, "malrapida, laŭgrada" procezo ĝis lacerto rampis el la akvo. Finfine, pere de tiu ĉi procezo de makroevoluado, posteulino de tiu lacerto naskis virhomon kaj bonŝance ankaŭ hominon, kiuj havis du malpli da kromosomoj ol ŝi havis. Ili povis eĉ reprodukti kaj ne esti mortigitaj de alia besto. Bonŝanco denove!

Mi efektive pensas ke estas alia scienca klarigo por tiuj ĉi aferoj kaj ĝi ne estas makroevoluado. Mi ne havas la respondon tamen. Kompreneble, mi ankoraŭ kredas je la ekzisto de Dio ankaŭ. (Ne gravas al mi kiel Dio kreis ĉion.)

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-decembro-28 00:36:32

Parenteze, ĉiuj el miaj gekuzoj havas 46 kromosomojn.

vejktoro (Montri la profilon) 2014-decembro-28 08:26:30

Stefano888: Besto kun 48 kromosomoj ne povas reprodukti kun homo kun 46 kromosomoj.
Kial ne? Muloj kaj hinoj havas 63 kromosomojn, ilioj gepatroj, la ĉevalo kaj la azeno havas 64 kaj 62 kromosomojn. Zebroj havas de 32 ĝis 46-on laŭ la specio kaj multaj hibridoj eblas, inkluzive de kun ĉevaloj kaj azenoj. Ankaŭe, la Down-sindromuloj kun 47 estas ofte fekunda do povas naskigi idojn de 47 aŭ 46 kunkune la 46 kromosoma homo.

Ĉimpanzoj, goriloj, orangutanoj, homoj, pavianoj... kiu scias? Mi kreadas ke la hibridoj probable estas eblaj se ni simioj ne estus tiel elektemaj.

mihxil (Montri la profilon) 2014-decembro-28 10:06:07

Stefano888:Se simioj kaj homoj havas la saman komunan antaŭulon, la redukto de la nombro de kromosomoj devis okazi subite kaj ne "malrapide, laŭgrade, grupe" kiel Miĥil ofte diras en diversaj lokoj en tiu ĉi forumo. Ankaŭ virhomo kaj homino estus bezonitaj por ke la nova specio povu reprodukti. La virhomo kaj la homino bezonus loĝi apud la unu la alia kaj deziri la unu la alian sekse. Se la virhomo pensus ke la homino estas tro malbela, li eble rifuzus havi idojn kun ŝi. Besto kun 48 kromosomoj ne povas reprodukti kun homo kun 46 kromosomoj.
Vi simple elpensas faktojn. Vi evidente tute ne eĉ serĉis kio estus la respondu al tiu ĉi vi kontraŭargumento. Simpla gugla serĉo liverus multajn respondojn al tio kiel kromozom-nombroj povas ŝanĝiĝi. Vi probable ne faris, ĉar vi jam decidis ke la tuta fako de biologio estas rubo, kaj ke vi povas trovi vian pravon en marĝena esperanto-forumo. Se vi pensas ke ĉiuj biologiistoj malpravas vi konvinku ilin, ne nin. Kaj vi povas tiam poste kolekti vian nobelpremion.

Stefano888:Mi konsentas kun D-ro Lloyd Pye.
Tiu estis idioto kiu pensis ke homoj interseksumis kun aliplanedadoj.

Stefano888:
La tuta teorio de makroevoluado estas rubaĵo.
Denove vi kontraŭas sciencon.
Stefano888:
Bezonatas multe da akvovaporo kaj fulmo por fari lacerton!
Tio igas vian ĉi tiun mesaĝon idiota, do mi ne plu respondos ĝin.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-decembro-28 11:08:41

mihxil:Vi probable ne faris, ĉar vi jam decidis ke la tuta fako de biologio estas rubo, kaj ke vi povas trovi vian pravon en marĝena esperanto-forumo. Se vi pensas ke ĉiuj biologiistoj malpravas vi konvinku _ilin_, ne nin. Kaj vi povas tiam poste kolekti vian nobelpremion.
Estimata, vi tute ne scipovas bone argumenti kaj konstante direktas ĉiujn forumanojn al Google. Se vi ne kapablas konversacii kun aliaj forumanoj, do bonvolu ne respondi. Viaj vortoj "idiotoj", "idiotaj", "faktoj" jam tedis!
Biloogiistoj nur supozas kaj nenion pruvis en la evoluado. Via pozicio akcepti ĉion skribitan diras pri via malforta kapableco pensi.

mihxil (Montri la profilon) 2014-decembro-28 11:32:05

Lakiro:vi tute ne scipovas bone argumenti kaj konstante direktas ĉiujn forumanojn al Google.
Se la alia flanko ne estas informita, google por ili ne estus malbona komenco.

Lakiro: Viaj vortoj "idiotoj", "idiotaj", "faktoj" jam tedis!
Ĉu vi pensas ke Pye ne estas idioto?

Lakiro:
Biloogiistoj nur supozas kaj nenion pruvis en la evoluado.
Vi malpravas. Biologiistoj ne 'nur' supozas. Evoluado estas tre forte establita. Sugesti ke ekzistas ia 'supozo' aŭ 'dubo' montras malbonan informiĝon.

Reen al la supro