Zum Inhalt

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

von codesito, 21. Oktober 2013

Beiträge: 106

Sprache: Esperanto

mihxil (Profil anzeigen) 28. Dezember 2014 15:33:36

mihxil:Simpla gugla serĉo liverus multajn respondojn al tio kiel kromozom-nombroj povas ŝanĝiĝi.
Ĉar Lakiro pensas ke vi ne kapablas gugli, mi faris por vi. Eble vi povus legi pri
Robertsonaj kunfandiĝoj de kromosomoj, por kompreni ke tiaj kromosomaj ŝanĝoj ne estas tiom raraj aŭ mortigaj kiom vi pensas.

Stefano888 (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 16:40:46

mihxil:
mihxil:Simpla gugla serĉo liverus multajn respondojn al tio kiel kromozom-nombroj povas ŝanĝiĝi.
Ĉar Lakiro pensas ke vi ne kapablas gugli, mi faris por vi. Eble vi povus legi pri
Robertsonaj kunfandiĝoj de kromosomoj, por kompreni ke tiaj kromosomaj ŝanĝoj ne estas tiom raraj aŭ mortigaj kiom vi pensas.
Pye parolis pri kromosomo 2 en homoj. Tiu ĉi kromosomo ne estas metacentra. Du akrocentraj kromosomoj devas kunfandiĝi por formi metacentran kromosomon.

Legu sub "Metacentric."

La artikolo pri kiu vi parolis estas pri "Robertsonian translocation." Tiu procezo okazas en homoj inter kromosomoj 13, 14, 15, 21, kaj 22. (Legu la unuan frazon de la artikolo.)

Kvankam Robertsona translokado okazas en unu el mil (aŭ, laŭ alia artikolo kiun mi legis, unu el naŭcent) homaj naskoj, neniu nova specio de homo promenas sur tiu ĉi planedo hodiaŭ.

Ankoraŭ, tro multa bonŝanco estas bezonata por ke la teorio de makroevoluado estu vera.

Stefano888 (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 17:04:17

vejktoro:
Stefano888: Besto kun 48 kromosomoj ne povas reprodukti kun homo kun 46 kromosomoj.
Kial ne? Muloj kaj hinoj havas 63 kromosomojn, ilioj gepatroj, la ĉevalo kaj la azeno havas 64 kaj 62 kromosomojn. Zebroj havas de 32 ĝis 46-on laŭ la specio kaj multaj hibridoj eblas, inkluzive de kun ĉevaloj kaj azenoj. Ankaŭe, la Down-sindromuloj kun 47 estas ofte fekunda do povas naskigi idojn de 47 aŭ 46 kunkune la 46 kromosoma homo.

Ĉimpanzoj, goriloj, orangutanoj, homoj, pavianoj... kiu scias? Mi kreadas ke la hibridoj probable estas eblaj se ni simioj ne estus tiel elektemaj.
Legu sub "Fertility."

Muloj

Nur 60 kazoj de mulinoj naskantaj mulidojn de 1527 ĝis 2002! Tro multa bonŝanco estas bezonata por ke la teorio de makroevoluado estu vera.

Stefano888 (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 17:43:16

Miĥil,

Mi skribis:

"Bezonatas multe da akvovaporo kaj fulmo por fari lacerton! Oni bezonas dudek aminacidojn kaj ne nur la 11, kiujn la Miller-Urey eksperimento raportite produktis. La aminacidoj devis "voli" kuniĝi en la ĝusta maniero por produkti protein-molekulon. Tiam, oni bezonis nukleajn acidojn por formi RNA kaj DNA. Ĉiom da tiu stulta nevivanta materio kaj fulmo estus pli sukcesplenaj en mia opinio se inteligenteco gvidus la procezon, sed eble ĝi estis bonŝanco. (Ne verŝajna!) Ankaŭ tiuj unuaj ĉeloj bezonis kuniĝi por formi vermon, kiu unutage evoluus pere de longa, "malrapida, laŭgrada" procezo ĝis lacerto rampis el la akvo. Finfine, pere de tiu ĉi procezo de makroevoluado, posteulino de tiu lacerto naskis virhomon kaj bonŝance ankaŭ hominon, kiuj havis du malpli da kromosomoj ol ŝi havis. Ili povis eĉ reprodukti kaj ne esti mortigitaj de alia besto. Bonŝanco denove!"

Vi rifuzas provizi alian klarigon, ĉar vi ne havas pli bonan. Tro multa bonŝanco estas bezonata por ke nevivantaĵoj povu prudukti vivantaĵojn. Natura selekto ne okazas inter aminacidoj, ĉu ne? Kio pri nukleaj acidoj? Kiel ili formiĝis? Ĉu fulmo frapis alian specon de kotflako? Ne estas nenio idiota pri tio, kion mi skribis. Al vi mankas "scienca klarigo." Tamen, ne ĉagreniĝu! D-ro Lawrence Strauss neniam povis provizi respondon al D-ro William Lane Craig pri ĉi tio, ankaŭ.

mihxil (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 17:43:38

Stefano888:Pye parolis pri kromosomo
Vi skribas 'Pye', mi legas 'tiu ulo kiu asertas ke homoj estas hibridoj de simioj kaj aliplanedanoj', kaj mi ĉesas legi, ĉar tio ne povas esti serioza.

Stefano888:
Tiu procezo okazas en homoj inter kromosomoj 13, 14, 15, 21, kaj 22. (Legu la unuan frazon de la artikolo.)
Estas nur ekzemplo. La punkto estas ke ŝanĝo de kromozomnombroj okazas, kaj ne tuj rezultas en alia specio. Ĝi povas iom varii, kaj tiel tute imageblas ke la nombro de kromozomoj de specio eĉ ŝanĝiĝas. Vi asertis ke necesas du samtempaj kromozomfluiĝoj (en viro kaj en virino), sed tio tute ne estas vera.

Stefano888:Ankoraŭ, tro multa bonŝanco estas bezonata por ke la teorio de makroevoluado estu vera.
Bonvolu montri viajn kalkulojn. Vi simple asertas tion, kaj tute neniel faras tion kredebla. Vi simple kontraŭdiras pli malpli ĉiujn biologiistojn, ĉar ili ĉiuj plene akceptas 'makroevoluadon', kaj via sola argumento ŝajnas esti ke laŭ via takso 'tro multa bonŝanco estas bezonata'. Ĉio ŝajnas indiki ke vi simple ne volas ke makroevoluado estas vera, kaj ĉio ŝajnas indiki ke vi simple elpenas ian argumenton por ne devi akcepti ĝin, sed vi eĉ ne serioze konsideras ĝin. Vidu, vi havu bonajn argumentojn por povi tute malsamopinii kun la interkonsento de tuta fako de miloj kaj miloj de profesiaj sciencistoj/biologiistoj.

Fakte mi restas ĉe mia opinio ke vi parolas al la malbona persono. Mi ne estas biologiisto, mi simple provas ĉi tie prezenti la komunan interkonsenton de tiu fako. Se vi malkonsentas kun ĝi, vi devus paroli al ili. Kial vi ne faras? Kial vi ne sendas artikolon al biologaj ĵurnaloj por klarigi ke 'tro multa bonŝanco estas bezonata por ke la teorio de makroevoluado estu vera'? La respondo tre probable estas ke vi simple ne povas skribi tian artikolon, ĉar vi ne povas sufiĉe durigi viajn argumentojn.

Dume, scienco amase publikigis ke makroevoluado ja povas okazi, kaj efektive okazis. Vi metas vin apud realon.

mihxil (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 17:49:34

Stefano888:
"Bezonatas multe da akvovaporo kaj fulmo por fari lacerton! Oni bezonas dudek aminacidojn kaj ne nur la 11, kiujn la Miller-Urey eksperimento raportite produktis. La aminacidoj devis "voli" kuniĝi en la ĝusta maniero por produkti protein-molekulon. Tiam, oni bezonis nukleajn acidojn por formi RNA kaj DNA.
Jes kaj tio estas moka kaj senrespekta, kaj krome sufiĉe stulta. Do mi ne reagis al tio.

Neniu diris ke lacerton faris 'akvovaporo kaj fulmo'. Tio estas granda mensoga misprezento.

Lacerton faris evoluado. Kaj unua vivo treege verŝajne ne dependis je DNA.

Stefano888: Tro multa bonŝanco estas bezonata por ke nevivantaĵoj povu prudukti vivantaĵojn.
Tio estas alia temo. La komenco de vivo ne rilatas al la evoluiĝo de lacerto. Mi rifuzas paroli pri tio se vi ne serioze reprezentas la temon, kaj tiel iom montras almenaŭ kompreni pri kio ne parolas. Kiam vi diras ke 'Bezonatas multe da akvovaporo kaj fulmo por fari lacerton!', tiam vi faras tute la malon, kaj aspektigas vin kiel klaŭnon.

Stefano888 (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 17:56:19

Mi jam diris en alia loko en tiu ĉi forumo ke mi malkonsentas kun Pye pri la eksterteranoj. Tamen, li ja montris ke problemoj kun la teorio de makroevoluado ekzistas.

Stefano888 (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 17:58:29

Kion Pye diris pri kromosomo 2 en homoj? Vi bezonas spekti la videon en Youtube unue.

Stefano888 (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 18:08:21

Ne, vi faru la matematikan kalkuladon. Ne mi. La verŝajneco pri la makroevoluado de vivo sur tiu ĉi planedo estas tre malalta. En kurso en astronomio, kiun mi prenis antaŭ multaj jaroj, la profesoro parolis pri tiu ĉi malalta verŝajneco, kvankam li instruis la teorion de evoluado. Nur kvar planedoj en nia galaksio inter ĉiuj el la miliardoj en nia galaksio havus vivon sur ili, se la teorio de evoluado estus vera.

Stefano888 (Profil anzeigen) 29. Dezember 2014 18:17:41

mihxil:
Stefano888:
"Bezonatas multe da akvovaporo kaj fulmo por fari lacerton! Oni bezonas dudek aminacidojn kaj ne nur la 11, kiujn la Miller-Urey eksperimento raportite produktis. La aminacidoj devis "voli" kuniĝi en la ĝusta maniero por produkti protein-molekulon. Tiam, oni bezonis nukleajn acidojn por formi RNA kaj DNA.
Jes kaj tio estas moka kaj senrespekta, kaj krome sufiĉe stulta. Do mi ne reagis al tio.

Neniu diris ke lacerton faris 'akvovaporo kaj fulmo'. Tio estas granda mensoga misprezento.

Lacerton faris evoluado. Kaj unua vivo treege verŝajne ne dependis je DNA.

Stefano888: Tro multa bonŝanco estas bezonata por ke nevivantaĵoj povu prudukti vivantaĵojn.
Tio estas alia temo. La komenco de vivo ne rilatas al la evoluiĝo de lacerto. Mi rifuzas paroli pri tio se vi ne serioze reprezentas la temon, kaj tiel iom montras almenaŭ kompreni pri kio ne parolas. Kiam vi diras ke 'Bezonatas multe da akvovaporo kaj fulmo por fari lacerton!', tiam vi faras tute la malon, kaj aspektigas vin kiel klaŭnon.
Mi neniam diris ke lacerto faris akvaporon kaj fulmon. Vi ne havas respondon. Tial, vi rifuzas provizi klarigon. Vi havas DNA. Mi havas DNA. Bestoj kaj plantoj havas DNA. Kiel DNA formiĝis en la komenco de nevivantaĵoj? Vi ne havas respondon!

Zurück nach oben