Al la enhavo

Ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj

de codesito, 2013-oktobro-21

Mesaĝoj: 106

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-06 13:53:46

vejktoro:Estas malrapida procezo kun multaj komencoj kaj mispaŝoj, sed homo lernis kaj lernos de ni, nia planedo, kaj nia universo. Ankaŭ medicina certe eraris kaj eraros iam, sed la progreso ke ni ĝuas hodiaŭ estas mirinda, ĉu ne?
La farmacia industrio estas la plej granda en la mondo. Eĉ pli granda ol la armila aŭ energia industrio. Nun mi demandas vin, ĉu la farmacia industrio estas la plej granda en la mondo ĉar la homoj estas sanaj aŭ malsanaj?

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-06 18:18:59

Stefano888:Viaj kredoj je makroevoluado estas la rezulto de via persona filozofio.
Ĝi estas precipe rezulto de humila akcepto de la atingaĵoj de miloj kaj miloj da profesiaj biologiistoj.

Stefano888:Kiam mi metis ligilon al video en Vimeo pri la ekzisto de Dio kaj eĉ tradukis ĝin en unu el la fadenoj, vi ankoraŭ rifuzas konfesi vian eraron.
Mi ne konfesus eraron kiun mi ne faris. Ni parolis pri tiu stulta filmeto jam antaŭe kaj ĝi neniel rilatas al ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj do ni ne parolos pri ĝi denove.

Stefano888:Mi montris problemojn pri la teorio de makroevoluado. Pye montris kelkajn problemojn. Ĉu vi spektis la videon?
Kial mi elspezus du horojn por rigardi ulon kiu estas tute klare plene idiota? Mi ĵus rigardis 10 minutojn, kaj li daŭre akuzas sciencon de trompo sen bone klarigi tion, li ne vere montras nombrojn, nur faras insultojn. Li ne publigikis ion ajn pri tio en seriozaj ĵurnaloj, kaj nur provis disvastigi siajn idiotegajn ideojn pri ekstertera origino. Mi ne malŝparus mian tempon pri tio.

Stefano888:La dua kromosomo en homoj ne estas metacentra.
Mi ne vidis kiel tio rilatas. La dua kromoso ja havas la restaĵojn de telomeroj en la centro, kaj restaĵojn de du centromeroj, kaj la du ĉirkaŭaj partoj precize korespondas kun du kromosoj ĉe aliaj grandaj simioj. Ĉio tute fortigas la fakton ke ĝi estas kunfandiĝo. Sed mi ne estas eksperto, mi simple ripetas la argumentojn de ekspertoj, kaj rifuzas ripeti la argumentaĉon de komplotpensanto kiel Pye.

Stefano888:Vi ne povas ekspliki la originon de vivo. Sciencistoj efektive ne povas ekspliki la originon de vivo ankaŭ.
Tio ne rilatas al makroevuolado de homoj. Kial vi daŭre ripetas tion? Mi jam antaŭe diris ke tio estas mallogika, sed vi daŭre ripetas tiun saman stultaĵon.

Stefano888:La Miller-Urey eksperimento ne pruvas kiel vivo komenciĝis.
Ĝi ankaŭ ne pruvas kiel mi plej bone vojaĝu al Parizo. Kiel feke tio rilatas? Neniu eĉ pretendas ke tiu eksperimento pruvas kiel vivo komenciĝis. Kial vi neas aferojn kiujn neniu asertas? Via taktiko ŝajnas esti: "mi diras ke mihxil diris ke Miller-Urey montras kiel vivo komenciĝos, kaj mi diras ke vivokomenco estas la sama kiel makroevoluado de homoj, kaj mi atakas tion, anstataŭ la veran temon". Sufiĉe malhoneste, se oni demandus min.

Stefano888:
Ekzistas multe da sciencistoj kiuj kredas je la ekzisto de Dio. Tiu temo ne estas scienca temo. Tio estas temo de filozofio kaj religio.
Kaj ankaŭ tio ne havas lokon en tiu ĉi fadeno.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-06 20:35:58

vejktoro:amfibia hipopotamo kaj balenoj kiuj partopreni komunan prabeston. Moderna DNA vico datumo asistas klarigi la interrilatojn.
Vejktoro, vi dezirataĵon prezentas kiel la veron. Ĉu estas pruvoj? Tio estas vica hipotezo pri komuna prabesto kaj lia parenceco kun modernaj bestoj.
Kial malaperis menciita prabesto? Kio embarasas prabestojn vivi nun? Kie estas komuna praprimato? Kie estas interŝtupaj primatoj?

vejktoro (Montri la profilon) 2015-januaro-06 21:18:53

Lakiro:
vejktoro:amfibia hipopotamo kaj balenoj kiuj partopreni komunan prabeston. Moderna DNA vico datumo asistas klarigi la interrilatojn.
Vejktoro, vi dezirataĵon prezentas kiel la veron. Ĉu estas pruvoj? Tio estas vica hipotezo pri komuna prabesto kaj lia parenceco kun modernaj bestoj.
Kial malaperis menciita prabesto? Kio embarasas prabestojn vivi nun? Kie estas komuna praprimato? Kie estas interŝtupaj primatoj?
Ahh, do, por vi, vi bezonas ke ĉiu prabesto jam vivas por kredi, ĉu?

Vi ordonis ke mi montras bestojn kiuj mi ne povas montri... ve, kia ruza ludo!

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-06 21:41:51

Por ke evoluu iu specio, nepre devas plenumiĝi unu kondiĉo:
- novan indicon devas akiri ĉiuj individuoj.

Imagu, ke unu el tiuj individuoj ricevis novan indicon (ŝanĝon). Nu, ekzemple lia kapo fariĝis pli granda, sed oreloj fariĝis pli malgrandaj. Demando! Ĉu tiun indicon li transdonos al ĉiuj individuoj de sia gento? Ne!
Do, kia kondiĉo necesas por tio? Necesas, ke plimulto da individuoj de tiu gento akiru analogian indicon unutempe. Tiam tiu plimulto dominos kaj transdonos la indicon al sekva generacio.
Kion ni spektas en laboratorioj kaj farmobienoj? Farmuloj aŭ sciencistoj eksperimentas kun restrikta kvanto da bestoj, havantaj iun novan indicon. Kaj ili krucadas similajn bestojn inter tiu restrikta ĉirkaŭaĵo. Aperas pli granda (pli malgranda aŭ aliindica) grupo da bestoj. Poste farmuloj vendas novspecajn bestojn al aliaj mastroj. Tio estas arta (deviga) selektado. Interalie, DNA ŝanĝiĝas bagatele. Kaj se farmuloj permesos al tia besto kruciĝi kun ordinaraj besoj, do rezulto de tia laboro tuj fariĝas nula.
Kion signifas mia pripenso? Ajna individuo kun subite aperintaj novaj indicoj ne povas influi je ĉiu gento. Por amasa ŝanĝo devas sekvi nepra kondiĉo. Preskaŭ plimulto da individuoj devas unumomente akiri novan indicon. Sed tio eblas nur en laboratoria ĉambro.
Laŭ mi (alegorie) ne povas aperi homa tribo kun la kornoj, se ĉiuj aliaj popoloj, loĝantaj apude, ilin ne havas.
Sed teknike tion povas fari pli kapabla kaj saĝa eksperimentanto (gena inĝeniero, Dio, aliplanedano ktp).

vejktoro (Montri la profilon) 2015-januaro-06 21:46:58

ustra:
vejktoro:Estas malrapida procezo kun multaj komencoj kaj mispaŝoj, sed homo lernis kaj lernos de ni, nia planedo, kaj nia universo. Ankaŭ medicina certe eraris kaj eraros iam, sed la progreso ke ni ĝuas hodiaŭ estas mirinda, ĉu ne?
La farmacia industrio estas la plej granda en la mondo. Eĉ pli granda ol la armila aŭ energia industrio. Nun mi demandas vin, ĉu la farmacia industrio estas la plej granda en la mondo ĉar la homoj estas sanaj aŭ malsanaj?
hmm, denove demando anstataŭ respondo - ĉi tiam ĝi estas enigmo.

Ĉu mi maltimas ludus vian ludon? Nu, la respondo devus esti ega pli malsimpla ol la du donataj elektojn. Hmm, en la unua kaj dua mondoj rilatas eble je la pliiĝanta nombro de maljunuloj. Aŭ eble estas afero de aferoj - homoj ŝatas aĉetadon. Hmmm Mi scias!! Medikamentoj estas sennecese tro multekosta.

Aĥ! La respondo al la enigmo! La mondo estas superregi per simioj - niaj karaj kuzoj!

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-06 21:48:41

Lakiro:Demando! Ĉu tiun indicon li transdonos al ĉiuj individuoj de sia gento? Ne!
Do, kia kondiĉo necesas por tio? Necesas, ke plimulto da individuoj de tiu gento akiru analogian indicon unutempe. Tiam tiu plimulto dominos kaj transdonos la indicon al sekva generacio.
Vi evidente ne komprenas la teorion de evoluado, ĉar vi tute eĉ ne mencias naturan selekton en via tiu ĉi resumo.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-06 21:52:41

vejktoro:
Ahh, do, por vi, vi bezonas ke ĉiu prabesto jam vivas por kredi, ĉu?
Kredi? Ĉu mi devas kredi?
Vi devas pruvi! ridulo.gif Nun vi havas la hipotezon, sed ne pruvon.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-januaro-06 22:00:53

mihxil:
Lakiro:Demando! Ĉu tiun indicon li transdonos al ĉiuj individuoj de sia gento? Ne!
Do, kia kondiĉo necesas por tio? Necesas, ke plimulto da individuoj de tiu gento akiru analogian indicon unutempe. Tiam tiu plimulto dominos kaj transdonos la indicon al sekva generacio.
Vi evidente ne komprenas la teorion de evoluado, ĉar vi tute eĉ ne mencias naturan selekton en via tiu ĉi resumo.
Miĥil, se vi pli arente legus miajn antaŭajn mesaĝojn, do rimarkus miajn rezonojn pri natura selektado. Interalie, em antaŭa mesaĝo mi parolis nome pri tio.
Sed mi neniam aŭdis vian opinion kaj rezonojn pri la temo. Vi ĉiam havas unu manieron diri: "vi ne komprenas teorion de Darwin". Tio estas ĉio, kion vi povas diri en la forumo. Kun granda sukceso ankaŭ mi povas aserti, ke vi nenion komprenas en teorio de la evoluado. ridulo.gif

mihxil (Montri la profilon) 2015-januaro-06 22:15:57

Lakiro: Interalie, em antaŭa mesaĝo mi parolis nome pri tio.
Sed kial vi ne menciis ĝin en ĉi tiu mesaĝo? La respondo je via demando ja evidente estas ĝuste 'natura selekto'. Ne eĉ mencii ĝin igas la tutan demandon fola...

Reen al la supro