Към съдържанието

La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon...

от Sunjo, 24 октомври 2013

Съобщения: 34

Език: Esperanto

Uridium (Покажи профила) 25 октомври 2013, 21:48:43

La historio instruas al ni ke, en la pasintaj jaroj, speciale dum la malvarma milito, la mondo ĉiam estis ĉe la bordo de la apokalipso, sed dank' al Dio ni neniam preterpasis la senrevenan punkton.

Eble ni nun vidas nigra estonteco pro ĉi tiu malbenitega monda ekonomia krizo, sed mi pensas ke, kiam ni lasos ĝin al niaj ŝultroj, ni lernos gravajn lecionojn por la venontaj jaroj kaj, kial ne, finfine la homaro estos malpli egoista kaj pli bona.

Mi nur ne esperas ke ne finiĝas kiel kelkan post-apokalipsan filmon kiu estis de modon en la okdeka jardeko O_O!

kaŝperanto (Покажи профила) 25 октомври 2013, 21:51:29

raffadalbo:
Stefano888:Iutage, ĉio estos pli bona... Mi ne pensas ke la mondo finiĝos baldaŭ.
Jes! Mi konsentas. Mi opinias ke nepre necesas esti iomete optimismaj. Kial la estonteco devus esti pli malbona ol la estanteco? Kompreneble, la progreso ne estos egala en ĉiuj kampoj, kaj eble en iu kampo aŭ en iu lando okazos eĉ malprogreso; sed entute mi kredas ke la homaro pliboniĝos.

Eĉ la poluado, la malpurigado de la naturo, kunportas novan scion. La Romianoj aŭ la prahistoriaj homoj malpurigis la naturon, sed ili faris ĝin sen kompreno de la danĝero. Ni komprenas, kaj ni klopodas limi la poluadon kaj la polufontojn. Do, la nuntempa sinteno estas duflanka monero: ni pli malpurigas la naturon, sed ankaŭ ni pli klopodas ne malpurigi.
Ni jam poluas kaj forkonsumas tiom, ke ni bezonas pli ol 1.5 Terojn por daŭri. La praa poluado/forkonsumado ne estas eĉ komparebla.

vincas (Покажи профила) 26 октомври 2013, 09:27:17

Nu, homoj emas pensi pri finoj de la mondo. Ja estis multe da mondaj finoj, sed ni plu vivas.

codesito (Покажи профила) 26 октомври 2013, 10:02:08

vincas:Nu, homoj emas pensi pri finoj de la mondo. Ja estis multe da mondaj finoj, sed ni plu vivas.
Eble vi vivas, bonŝanculo! Sed la plej multaj... simple survivas.

vincas (Покажи профила) 26 октомври 2013, 10:08:47

codesito:Eble vi vivas, bonŝanculo! Sed la plej multaj... simple survivas.
Kial vi diras tiel? Mi pensis, ke hispanoj estas pli optimismaj ridulo.gif Ja en via lando nun estas varme, dume en mia nun pluvas ridulo.gif

codesito (Покажи профила) 26 октомври 2013, 12:45:48

vincas:
codesito:Eble vi vivas, bonŝanculo! Sed la plej multaj... simple survivas.
Kial vi diras tiel? Mi pensis, ke hispanoj estas pli optimismaj ridulo.gif Ja en via lando nun estas varme, dume en mia nun pluvas ridulo.gif
Vi povas ferii nun en hispanio, ni ĉiam bonvenas riĉajn litovojn kaj eĉ ne riĉajn.

Sunjo (Покажи профила) 26 октомври 2013, 14:16:46

raffadalbo:
Ni komprenas, kaj ni klopodas limi la poluadon kaj la polufontojn.
raffadalbo:
ni pli malpurigas la naturon,...
Tio estas la esenco. Malgraŭ nia scio pri la konsekvencoj ni eĉ pli malpurigas la naturon ol ĉiuj niaj antaŭuloj. Kaj legante la novaĵojn mi ne povas konstati ke oni jam serioze komprenis ke oni tuj devas ŝanĝi ion se oni ne volas atingi la momenton kiam ĉiuj klopodoj estas tro malfrue. Politikistoj ĝis nun produktas nenion pli ol belaj vortoj kaj agadas kontraŭ tio kion ili diras. Oni konsideru ke rilate al klimatŝanĝo inter kaŭzo kaj efiko pasas jardekoj.

Uridium:La historio instruas al ni ke, en la pasintaj jaroj, speciale dum la malvarma milito, la mondo ĉiam estis ĉe la bordo de la apokalipso, sed dank' al Dio ni neniam preterpasis la senrevenan punkton.
Neniu Dio helpas nin savi nian mondon. (citaĵo el la germanlingva kanto "La blua planedo" el la jaro 1982 https://www.youtube.com/watch?v=ByuKsPGzWYY )

vincas:Nu, homoj emas pensi pri finoj de la mondo.
Kiel oni povas vidi ekzemple en la fadeno pri evoluo ( http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... )homoj ankaŭ emas ignori sciencajn faktojn. Ne kredi ke klimatŝanĝo okazas kaj ke ĝi plej verŝajne signifos malpliboniĝon de la vivkondiĉoj por la plejmulto estas pli komforta ol kredi tion.

vincas (Покажи профила) 26 октомври 2013, 19:44:08

Sunjo:Ne kredi ke klimatŝanĝo okazas kaj ke ĝi plej verŝajne signifos malpliboniĝon de la vivkondiĉoj por la plejmulto estas pli komforta ol kredi tion.
Jes, eble tio estos malpliboniĝo de la vivkondiĉoj, sed tio ja ne estos fino de la mondo. Kaj finfine homoj pripensos kiel batali kontraŭ tiu varmigo.

Sunjo (Покажи профила) 26 октомври 2013, 20:01:17

vincas:
Sunjo:Ne kredi ke klimatŝanĝo okazas kaj ke ĝi plej verŝajne signifos malpliboniĝon de la vivkondiĉoj por la plejmulto estas pli komforta ol kredi tion.
Jes, eble tio estos malpliboniĝo de la vivkondiĉoj, sed tio ja ne estos fino de la mondo. Kaj finfine homoj pripensos kiel batali kontraŭ tiu varmigo.
Jes, tiu ĉi fadeno nek temas pri la fino de la mondo nek pri la fino de la homaro. Mi kredas ke tio sufiĉe evidentiĝis, sed ŝajne mi eraris. Do mi volonte ripetas miajn demandojn:

Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?

Francisko1 (Покажи профила) 26 октомври 2013, 23:10:15

Sunjo:"La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon."
(laŭsenca eldiro el libro kun la tradukita nomo "La fino de la mondo kiel ni konis ĝin" de Harald Welzer kaj Claus Leggewie)

Kion vi opinias pri tiu ĉi frazo? Ĉu veras? Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?
Mi pensas, kaj la samon multaj saĝuloj, ke la homaro devas fariĝi ovo-lakto-vegetara por iri al pli bona destino kaj ne detruiĝi.

Francisko

Обратно нагоре