Al la enhavo

La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon...

de Sunjo, 2013-oktobro-24

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 07:28:39

Sunjo:Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?
La mondo ĉiam iris antaŭen, ĉiam pliboniĝis, ekde niaj foraj prapatroj ĝis la nuna tempo. Eble zigzage, sed ĉiam antaŭen. Do, mi opinias ke la estonteco estos multe pli bona kaj riĉa ĉiasence ol la estanta tempo.

Amike.

codesito (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 10:21:32

vincas:Nu, homoj emas pensi pri finoj de la mondo. Ja estis multe da mondaj finoj, sed ni plu vivas.
laŭ mi ĉi tio jam ne estas vivo, manĝi manĝaĵojn poluciitajn, respiri ne respireblan aeron, en niaj urboj, esti senlabora kaj senespera. Ne parolante pri homoj el landoj kie la survivado jam ne estas ebla, ĉar ili mortas pro malsato, pro militoj, ktp. Ĉu vi vere pensas ke ĉi tio estas vivo?

vincas (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 17:54:06

Sunjo:Jes, tiu ĉi fadeno nek temas pri la fino de la mondo nek pri la fino de la homaro. Mi kredas ke tio sufiĉe evidentiĝis, sed ŝajne mi eraris. Do mi volonte ripetas miajn demandojn:

Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?
Nu mi pensas, ke estos pli bone. Homaro čiam havas problemojn, sed feliĉe homaro ankaŭ povas solvi ĝin. Nun problemo de homaro estas malsatego, malsanoj en malriĉaj landoj.

vincas (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 18:12:47

codesito:laŭ mi ĉi tio jam ne estas vivo, manĝi manĝaĵojn poluciitajn, respiri ne respireblan aeron, en niaj urboj, esti senlabora kaj senespera. Ne parolante pri homoj el landoj kie la survivado jam ne estas ebla, ĉar ili mortas pro malsato, pro militoj, ktp. Ĉu vi vere pensas ke ĉi tio estas vivo?
Parolante ĝererale la homaro vivas nekompareble pli bone ol, ekzemple, antaŭe 200 jaroj, sed kiam oni parolas pri apartaj malriĉaj landoj sendube estas problemoj.

Nun mi pri manĝoĵojn. Ni povas aĉeti ĝin el malgrandaj farmistoj kaj eble tiuj manĝaĵoj estos ne poluciitaj. Aŭ eĉ ni ankaŭ mem povas kreski legomojn.

pri aero en urboj. eble elektroaŭtomobiloj solvos tiun problemon.

Francisko1 (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 22:33:43

Sunjo:"La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon."
(laŭsenca eldiro el libro kun la tradukita nomo "La fino de la mondo kiel ni konis ĝin" de Harald Welzer kaj Claus Leggewie)

Kion vi opinias pri tiu ĉi frazo? Ĉu veras? Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?
Ni estas en fino da granda ciklo. Dependas de ni ke la homaro saviĝu aŭ ne. Ĝis.

Francisko

Sunjo (Montri la profilon) 2013-novembro-02 16:44:02

forigita de mi (temis pri respondo al de la teamo forigita afiŝo)

Paulinho (Montri la profilon) 2013-novembro-02 17:25:01

cxevino diris: Oni ne diigu la homon ĉar oni havos diablon...
Laŭ mi tio estas vere. Sed kontraŭe, se oni homigus la homon oni havos dion...

Paulinho (Montri la profilon) 2013-novembro-03 23:21:39

Sed mi ankoraŭ ne konsideris la temo de la fadeno: SE "La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon"...

La homo ne estas ĉe la abismo. La homo estas la abismo....

fstphane (Montri la profilon) 2013-novembro-04 00:45:22

Paulinho:La homo ne estas ĉe la abismo. La homo estas la abismo....
Pardonu min sinjoro, sed, laŭ mi, tia pensmaniero estas eble ĝuste la abismo...(se efektive estas ia abismo)

Paulinho (Montri la profilon) 2013-novembro-10 18:59:44

fstphane skribis:

Paulinho skribis:
La homo ne estas ĉe la abismo. La homo estas la abismo....
Pardonu min sinjoro, sed, laŭ mi, tia pensmaniero estas eble ĝuste la abismo...(se efektive estas ia abismo)
Mi konsentas. La homo estas la abismo: abismo de nekompreno; abismo de perforto. Estas sufiĉe da nukleaj armiloj, por detrui la planedon. Kaj ni detruas nian vivmedion, eĉ sen tiaj armiloj. Sed ni povas kaj devas fari aferojn aliajn. Mi ŝatas fari poezion kaj danci.

La homo estas ankaŭ abismo de amo.....

Reen al la supro