La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon...
ca, kivuye
Ubutumwa 34
ururimi: Esperanto
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 27 Gitugutu 2013 07:28:39
Sunjo:Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?La mondo ĉiam iris antaŭen, ĉiam pliboniĝis, ekde niaj foraj prapatroj ĝis la nuna tempo. Eble zigzage, sed ĉiam antaŭen. Do, mi opinias ke la estonteco estos multe pli bona kaj riĉa ĉiasence ol la estanta tempo.
Amike.
codesito (Kwerekana umwidondoro) 27 Gitugutu 2013 10:21:32
vincas:Nu, homoj emas pensi pri finoj de la mondo. Ja estis multe da mondaj finoj, sed ni plu vivas.laŭ mi ĉi tio jam ne estas vivo, manĝi manĝaĵojn poluciitajn, respiri ne respireblan aeron, en niaj urboj, esti senlabora kaj senespera. Ne parolante pri homoj el landoj kie la survivado jam ne estas ebla, ĉar ili mortas pro malsato, pro militoj, ktp. Ĉu vi vere pensas ke ĉi tio estas vivo?
vincas (Kwerekana umwidondoro) 27 Gitugutu 2013 17:54:06
Sunjo:Jes, tiu ĉi fadeno nek temas pri la fino de la mondo nek pri la fino de la homaro. Mi kredas ke tio sufiĉe evidentiĝis, sed ŝajne mi eraris. Do mi volonte ripetas miajn demandojn:Nu mi pensas, ke estos pli bone. Homaro čiam havas problemojn, sed feliĉe homaro ankaŭ povas solvi ĝin. Nun problemo de homaro estas malsatego, malsanoj en malriĉaj landoj.
Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?
vincas (Kwerekana umwidondoro) 27 Gitugutu 2013 18:12:47
codesito:laŭ mi ĉi tio jam ne estas vivo, manĝi manĝaĵojn poluciitajn, respiri ne respireblan aeron, en niaj urboj, esti senlabora kaj senespera. Ne parolante pri homoj el landoj kie la survivado jam ne estas ebla, ĉar ili mortas pro malsato, pro militoj, ktp. Ĉu vi vere pensas ke ĉi tio estas vivo?Parolante ĝererale la homaro vivas nekompareble pli bone ol, ekzemple, antaŭe 200 jaroj, sed kiam oni parolas pri apartaj malriĉaj landoj sendube estas problemoj.
Nun mi pri manĝoĵojn. Ni povas aĉeti ĝin el malgrandaj farmistoj kaj eble tiuj manĝaĵoj estos ne poluciitaj. Aŭ eĉ ni ankaŭ mem povas kreski legomojn.
pri aero en urboj. eble elektroaŭtomobiloj solvos tiun problemon.
Francisko1 (Kwerekana umwidondoro) 27 Gitugutu 2013 22:33:43
Sunjo:"La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon."Ni estas en fino da granda ciklo. Dependas de ni ke la homaro saviĝu aŭ ne. Ĝis.
(laŭsenca eldiro el libro kun la tradukita nomo "La fino de la mondo kiel ni konis ĝin" de Harald Welzer kaj Claus Leggewie)
Kion vi opinias pri tiu ĉi frazo? Ĉu veras? Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?
Francisko
Sunjo (Kwerekana umwidondoro) 2 Munyonyo 2013 16:44:02
Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 2 Munyonyo 2013 17:25:01
cxevino diris: Oni ne diigu la homon ĉar oni havos diablon...Laŭ mi tio estas vere. Sed kontraŭe, se oni homigus la homon oni havos dion...
Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 3 Munyonyo 2013 23:21:39
La homo ne estas ĉe la abismo. La homo estas la abismo....
fstphane (Kwerekana umwidondoro) 4 Munyonyo 2013 00:45:22
Paulinho:La homo ne estas ĉe la abismo. La homo estas la abismo....Pardonu min sinjoro, sed, laŭ mi, tia pensmaniero estas eble ĝuste la abismo...(se efektive estas ia abismo)
Paulinho (Kwerekana umwidondoro) 10 Munyonyo 2013 18:59:44
fstphane skribis:Mi konsentas. La homo estas la abismo: abismo de nekompreno; abismo de perforto. Estas sufiĉe da nukleaj armiloj, por detrui la planedon. Kaj ni detruas nian vivmedion, eĉ sen tiaj armiloj. Sed ni povas kaj devas fari aferojn aliajn. Mi ŝatas fari poezion kaj danci.
Paulinho skribis:
La homo ne estas ĉe la abismo. La homo estas la abismo....
Pardonu min sinjoro, sed, laŭ mi, tia pensmaniero estas eble ĝuste la abismo...(se efektive estas ia abismo)
La homo estas ankaŭ abismo de amo.....