Ir ao conteúdo

La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon...

de Sunjo, 24 de outubro de 2013

Mensagens: 34

Idioma: Esperanto

Sunjo (Mostrar o perfil) 24 de outubro de 2013 20:23:27

"La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon."
(laŭsenca eldiro el libro kun la tradukita nomo "La fino de la mondo kiel ni konis ĝin" de Harald Welzer kaj Claus Leggewie)

Kion vi opinias pri tiu ĉi frazo? Ĉu veras? Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?

codesito (Mostrar o perfil) 24 de outubro de 2013 20:53:29

La pensado estas limigita kaj ne povos solvi ion ajn.

J. Krishnamurti diras tion en lia libro: "la estonteco de la homaro". Ŝajnas ke menso trankvila kiu ne pensas ne estas limigita, ĝi ne kreas problemojn, kaj povas tamen solvi ilin.

mihxil (Mostrar o perfil) 24 de outubro de 2013 21:04:23

Sunjo:"La homaro staras ĉe abismo - kaj nuntempe faras la lastan paŝon."
(laŭsenca eldiro el libro kun la tradukita nomo "La fino de la mondo kiel ni konis ĝin" de Harald Welzer kaj Claus Leggewie)

Kion vi opinias pri tiu ĉi frazo? Ĉu veras? Kiel vi imagas la estontecon de la mondo? Ĉu simile kiel nun, nur pli bone? Aŭ ĉu estas tempo por ŝanĝi ion? Se jes, kion?
Mi ne scias ĉu nun estas pli kredeble ke ni baldaŭ pereos ol ekzemple antaŭ kvardek jaroj. Tre povus esti ke la homaro ankoraŭ havos grandan estontecon. Aŭ eble ne.

Altebrilas (Mostrar o perfil) 24 de outubro de 2013 22:01:13

Nia lando staris antaŭ la abismo, sed ni faris grandan salton antaŭen! diris iam iu politikisto. okulumo.gif
---
Ni certas, ke la estonteco ne similos al la prezento, sed ni ne rajtas imagi ĝin malsama... Malfacila dilemno!

Sunjo (Mostrar o perfil) 25 de outubro de 2013 14:51:53

codesito:La pensado estas limigita kaj ne povos solvi ion ajn.
Oni certe ne povas solvi problemojn nur per pensado, sed verŝajne nek sen pensado.

mihxil:Mi ne scias ĉu nun estas pli kredeble ke ni baldaŭ pereos ol ekzemple antaŭ kvardek jaroj. Tre povus esti ke la homaro ankoraŭ havos grandan estontecon. Aŭ eble ne.
Mi ne opinias ke baldaŭ okazos pereo de la homaro. Sed laŭ la nunaj ĉiutagaj novaĵoj mi havas la impreson ke la risko ke la vivkondiĉoj (pri libereco, paco, klimato, ktp.) de la plejmulto malpliboniĝos estas sufiĉe granda. Ŝajnas ke homaj vivoj, bazaj homaj rajtoj, socia justeco, naturmedio kaj estontaj generacioj malpli gravas ol ekonomika kresko.

Altebrilas:
Ni certas, ke la estonteco ne similos al la prezento, sed ni ne rajtas imagi ĝin malsama... Malfacila dilemno!
Kial ni ne rajtas imagi ĝin malsama? Kiu povus malpermesi tion?

kaŝperanto (Mostrar o perfil) 25 de outubro de 2013 15:53:59

Mi pensas ke ĉi tiu afiŝo mia eble estus taŭga:
kaŝperanto:
...Sed ĉi tiu nur veras pri ekonomio bazita je kreskado. Ekonomio en neŝanĝiĝema-stato estos tre malsama, kaj tia ekonomio ne estos longe for. Eĉ konservemaj taksoj malkovras ke la kreskado haltos post proksimume 200 jaroj. La ekonomio dependas de nia povo produkti energio, kaj la kreskado de produktado de energio kongruas la kreskado ekonomia la tutan historion (ĉirkaŭ 3%). Ĉi tio ne eblos estonte, nur laŭ fizikaj principoj (termodinamiko). Eĉ se ni uzas perfektan senliman fonton de energio, la supraĵo de la tero bolos post kelkaj jarcentoj (kiu ne estas tro longatempa).

Se vi komrenas la anglan lingvon, devas legi la jenajn ligilojn:

Ĉu ekonomia kreskado povas daŭri?

Energio de galaksia skalo

Eĉ se vi ne komprenas la anglan lingvon, la grafikaĵoj estas tre informaj.
Mi kredas ke la monda ekonomio ne povas kreski pluen, almenaŭ ne senprobleme. Mi ankaŭ kredas ke la homa loĝantaro stabiliĝos, kaj eble malkreskos (precipe en 1a-mondaj nacioj). La transiro ekonomia ne estos feliĉa se ni ne preparas nun.

Sunjo (Mostrar o perfil) 25 de outubro de 2013 16:11:46

kaŝperanto:Mi pensas ke ĉi tiu afiŝo mia eble estus taŭga:
kaŝperanto:...
Mi kredas ke la monda ekonomio ne povas kreski pluen, almenaŭ ne senprobleme. Mi ankaŭ kredas ke la homa loĝantaro stabiliĝos, kaj eble malkreskos (precipe en 1a-mondaj nacioj). La transiro ekonomia ne estos feliĉa se ni ne preparas nun.
Al mi mankas la scio por juĝi la fidindecon de viaj fontoj, sed mi legis aliajn tekstojn kiuj atingis similan konkludon. Kaj mi emas konsenti.

Stefano888 (Mostrar o perfil) 25 de outubro de 2013 17:49:53

Mi pensas ke la malbona stato de la mondekonomio daŭras dumtempe. Iutage, ĉio estos pli bona. Tio estas mia opinio. Mi ne pensas ke la mondo finiĝos baldaŭ.

raffadalbo (Mostrar o perfil) 25 de outubro de 2013 20:10:19

Stefano888:Iutage, ĉio estos pli bona... Mi ne pensas ke la mondo finiĝos baldaŭ.
Jes! Mi konsentas. Mi opinias ke nepre necesas esti iomete optimismaj. Kial la estonteco devus esti pli malbona ol la estanteco? Kompreneble, la progreso ne estos egala en ĉiuj kampoj, kaj eble en iu kampo aŭ en iu lando okazos eĉ malprogreso; sed entute mi kredas ke la homaro pliboniĝos.

Eĉ la poluado, la malpurigado de la naturo, kunportas novan scion. La Romianoj aŭ la prahistoriaj homoj malpurigis la naturon, sed ili faris ĝin sen kompreno de la danĝero. Ni komprenas, kaj ni klopodas limi la poluadon kaj la polufontojn. Do, la nuntempa sinteno estas duflanka monero: ni pli malpurigas la naturon, sed ankaŭ ni pli klopodas ne malpurigi.

Dolz (Mostrar o perfil) 25 de outubro de 2013 21:46:42

La mondo ne finiĝos, nek baldaŭ, nek neniam. Eĉ la homaro daŭros multe da jarcentoj. Tamen,la civilizacio, justeco socia, culturo, saneco, vivespero finiĝos baldaŭ por la plej homaro. Nure por kiuj starantoj nun malbonege kaj senespero, la estonteco estos sama.

De volta à parte superior