Al la enhavo

Plej ŝatata libro en Esperanto

de Bruso, 2013-oktobro-24

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2013-oktobro-24 23:40:29

Kio estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)

Fikcio aŭ ne-fikcio.

Moosader (Montri la profilon) 2013-oktobro-25 05:20:09

Bruso:Kio estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)

Fikcio aŭ ne-fikcio.
Mia ŝatata libro estas Anaseto kaj Koketo ... ĉar, mia legado-scipovo estas kiel la infano!

pdenisowski (Montri la profilon) 2013-oktobro-25 23:38:26

Plena Ilustrita Vortaro

Altebrilas (Montri la profilon) 2013-oktobro-26 17:32:15

La Fundamento. Vidu la antaŭparolon de Z.

Urho (Montri la profilon) 2013-oktobro-26 18:00:50

La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin.

Francisko1 (Montri la profilon) 2013-oktobro-26 23:12:13

Bruso:Kio estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)

Fikcio aŭ ne-fikcio.
Karlo, far Edmond Privat estas tre amata far mi.

Francisko

COUARAIL (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 06:20:21

Mia estas "kantoj de anteo" de Mao Zifu. Li estas unu el la plej talentaj poetoj en Esperantujo (plie pro liaj verkoj, oni multe lernas Esperanton). kantoj de anteo

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 07:10:41

Kiu estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)?

Por mi estas "Vere aŭ fantazie", verkita de Claude Piron. Temas pri 44 malsimilaj rakontoj (du-tri paĝoj ĉiu), kiuj progrese pligrandigas vian scion kaj vortaron de Esperanto. Vi povas trovi tiun libron ĉi tie mem, klakante supre sur Biblioteko/Rakontoj.

Amike.

IREN (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 17:14:53

"La vivo de Zamenhof" de Edmond Privat.

paulo1611 (Montri la profilon) 2013-decembro-14 16:02:15

Kredu Min, Sinjorino! de Cezaro Rossetti

Ege leginda romano. Tre amuza kaj facile legebla.

Reen al la supro