ورود به محتوا

Plej ŝatata libro en Esperanto

از Bruso, 24 اکتبر 2013

پست‌ها: 11

زبان: Esperanto

Bruso (نمایش مشخصات) 24 اکتبر 2013،‏ 23:40:29

Kio estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)

Fikcio aŭ ne-fikcio.

Moosader (نمایش مشخصات) 25 اکتبر 2013،‏ 5:20:09

Bruso:Kio estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)

Fikcio aŭ ne-fikcio.
Mia ŝatata libro estas Anaseto kaj Koketo ... ĉar, mia legado-scipovo estas kiel la infano!

pdenisowski (نمایش مشخصات) 25 اکتبر 2013،‏ 23:38:26

Plena Ilustrita Vortaro

Altebrilas (نمایش مشخصات) 26 اکتبر 2013،‏ 17:32:15

La Fundamento. Vidu la antaŭparolon de Z.

Urho (نمایش مشخصات) 26 اکتبر 2013،‏ 18:00:50

La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin.

Francisko1 (نمایش مشخصات) 26 اکتبر 2013،‏ 23:12:13

Bruso:Kio estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)

Fikcio aŭ ne-fikcio.
Karlo, far Edmond Privat estas tre amata far mi.

Francisko

COUARAIL (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2013،‏ 6:20:21

Mia estas "kantoj de anteo" de Mao Zifu. Li estas unu el la plej talentaj poetoj en Esperantujo (plie pro liaj verkoj, oni multe lernas Esperanton). kantoj de anteo

antoniomoya (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2013،‏ 7:10:41

Kiu estas via plej ŝatata libro skribita en Esperanto? (ne traduko el alia lingvo)?

Por mi estas "Vere aŭ fantazie", verkita de Claude Piron. Temas pri 44 malsimilaj rakontoj (du-tri paĝoj ĉiu), kiuj progrese pligrandigas vian scion kaj vortaron de Esperanto. Vi povas trovi tiun libron ĉi tie mem, klakante supre sur Biblioteko/Rakontoj.

Amike.

IREN (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2013،‏ 17:14:53

"La vivo de Zamenhof" de Edmond Privat.

paulo1611 (نمایش مشخصات) 14 دسامبر 2013،‏ 16:02:15

Kredu Min, Sinjorino! de Cezaro Rossetti

Ege leginda romano. Tre amuza kaj facile legebla.

بازگشت به بالا