Al la enhavo

KuoRo-kodoj

de Petrochib, 2013-oktobro-26

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Petrochib (Montri la profilon) 2013-oktobro-26 16:01:53

Kiu komprenas tiun vortigon, por la kvadrata simbolo, kiun oni vidas flori sur multaj paperoj, inkluzive de la administraj. Paralele, ĉu oni komprenas ĝin pli bone, se mi donus kiel kunteksto, ke tiuj kodoj similas al ́"strekokodo" ?
Koran dankon por la partopreno...
Petrochib

Tjeri (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 05:36:47

Oni tuj komprenus vin, se vi skribus QR-kodo, kiu devenas el la angla Quick Response Code, t.e. rapida respondo.
Mia prefero estas fulmresponda kodo, sed tujresponda ankaŭ taŭgus. Se vi volas traduki QR: FR-kodo (Fulmresponda), TR-Kodo (Tujresponda), RR-Kodo (Rapidresponda)

Petrochib (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 08:46:47

Tjeri:Oni tuj komprenus vin, se vi skribus QR-kodo, kiu devenas el la angla Quick Response Code, t.e. rapida respondo.
Mia prefero estas fulmresponda kodo, sed tujresponda ankaŭ taŭgus. Se vi volas traduki QR: FR-kodo (Fulmresponda), TR-Kodo (Tujresponda), RR-Kodo (Rapidresponda)
Dankon por via tuja respondo. Mia fontulo skribis ion pri dimensioj de la kvadrata figuro, nome li skribis 2D-kodo ? Ĉu tiu maniero por vortigi taŭgus ? Laŭ mi, jes, ĉar temas pri internacie uzata skribaĵo, ĉu mi eraras ?

Tjeri (Montri la profilon) 2013-oktobro-27 10:19:59

La kodo QR estas dudimensia (2D) kodo, same kiel strekokodo.

Petrochib (Montri la profilon) 2013-oktobro-28 09:36:04

Tjeri:La kodo QR estas dudimensia (2D) kodo, same kiel strekokodo.
Dankon por la precizigo. Tamen, mi ŝatus, ke oni restu sur la propono KuoRo-kodo, kiu
perfekte priskribas la aferon! Dankon por la partopreno, kaj klarigoj ĉi rilate!

Reen al la supro