본문으로

KuoRo-kodoj

글쓴이: Petrochib, 2013년 10월 26일

글: 5

언어: Esperanto

Petrochib (프로필 보기) 2013년 10월 26일 오후 4:01:53

Kiu komprenas tiun vortigon, por la kvadrata simbolo, kiun oni vidas flori sur multaj paperoj, inkluzive de la administraj. Paralele, ĉu oni komprenas ĝin pli bone, se mi donus kiel kunteksto, ke tiuj kodoj similas al ́"strekokodo" ?
Koran dankon por la partopreno...
Petrochib

Tjeri (프로필 보기) 2013년 10월 27일 오전 5:36:47

Oni tuj komprenus vin, se vi skribus QR-kodo, kiu devenas el la angla Quick Response Code, t.e. rapida respondo.
Mia prefero estas fulmresponda kodo, sed tujresponda ankaŭ taŭgus. Se vi volas traduki QR: FR-kodo (Fulmresponda), TR-Kodo (Tujresponda), RR-Kodo (Rapidresponda)

Petrochib (프로필 보기) 2013년 10월 27일 오전 8:46:47

Tjeri:Oni tuj komprenus vin, se vi skribus QR-kodo, kiu devenas el la angla Quick Response Code, t.e. rapida respondo.
Mia prefero estas fulmresponda kodo, sed tujresponda ankaŭ taŭgus. Se vi volas traduki QR: FR-kodo (Fulmresponda), TR-Kodo (Tujresponda), RR-Kodo (Rapidresponda)
Dankon por via tuja respondo. Mia fontulo skribis ion pri dimensioj de la kvadrata figuro, nome li skribis 2D-kodo ? Ĉu tiu maniero por vortigi taŭgus ? Laŭ mi, jes, ĉar temas pri internacie uzata skribaĵo, ĉu mi eraras ?

Tjeri (프로필 보기) 2013년 10월 27일 오전 10:19:59

La kodo QR estas dudimensia (2D) kodo, same kiel strekokodo.

Petrochib (프로필 보기) 2013년 10월 28일 오전 9:36:04

Tjeri:La kodo QR estas dudimensia (2D) kodo, same kiel strekokodo.
Dankon por la precizigo. Tamen, mi ŝatus, ke oni restu sur la propono KuoRo-kodo, kiu
perfekte priskribas la aferon! Dankon por la partopreno, kaj klarigoj ĉi rilate!

다시 위로