Zum Inhalt

Negroj

von Nile, 29. Oktober 2013

Beiträge: 11

Sprache: Esperanto

Nile (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 04:48:32

En mia lando, personoj kiu devenas de afrikanaj prauloj nomiĝas "black" aŭ "black people".
En Esperanto, "black" laŭlitera signifas "nigra", kaj "people" estas "personoj".

En Usono, la vorto "negro" estis la norma vorto por tiuj personoj, sed nun estas antikvamoda kaj povas esti ofensiva.
Nu, Esperanto estis kreata en la deknaŭa jarcento. Ĝia vorto por tiuj personoj estas "negro".

Mi demandos: Kio afrikanojn ni devas nomi?

Tjeri (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 05:54:50

Afrikanoj

Terran (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 06:37:05

Mi supozas ke vi parolas pri homoj de Afrika deveno, kiuj ne persone el Afriko. Vi povas simple esti priskriba (helbruna, malhelbruna, ktp).

sudanglo (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 10:36:46

Vi ankaŭ povus diri 'nigrulo'. Sed ĉu tio estas malpli aŭ pli ofenda ol 'negro' mi ne scius. Mi ne ofendiĝus se iu nomus min blankulo. Alia ebleco estas nigra-haŭtulo.

Plej neutrala eble estus 'afrikdevena usonano'. Eĉ vi povus experimenti per 'afro-amerikano', ĉar tiel oni diras en via lando, laŭ mia kompreno, por paroli ĝentile.

Ĝenerale ne estas malestimaj vortoj en Esperanto por personoj de certa raso aŭ origino.

Kontraste en la angla estas (ekz.) almenaŭ 4 malestimaj esprimoj por germanoj - jerry, kraut, hun, bosch.

Iam oni kritikis min ĉar mi uzis la esprimon 'fremduloj' por paroli pri alilandanoj, sed mi persone ne trovas la vorton ofenda.

Efike insulti iun en Esperanto estas arto. Ni ne havas grandan stokon da malestimaj vortoj.

fajrkapo (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 11:01:39

Tjeri:Afrikanoj
Afrikidoj ridulo.gif, (por uzi alian vorton ke ne estu afrikanoj, ĉar ne ĉiuj nunaj afrikanoj estas nigrahaŭtaj, sed idoj de Afriko ŝajnas ke jes).

Nile (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 13:50:23

Lerta, fajrkapo! Mi ŝatas vian vorton.

fajrkapo (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 15:12:46

Nile:Lerta, fajrkapo! Mi ŝatas vian vorton.
ridulo.gif dankon

erinja (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 16:43:31

Neniu en moderna Esperantujo uzas la vorton "negro", laŭ mia sperto. La uzata vorto estas "nigrulo".

"afrikidoj" vere ne funkcias; ankaŭ blankulo kiu naskiĝis en Afriko estas afrikano, kaj se blankulo havas gepatrojn kiuj naskiĝis en Afriko, tiu blankulo ankaŭ estas "afrikido".

.... por ne diri la memevidentan aferon, ke ĉiuj en la mondo, la tuta homaro, teknike estas afrikidoj.

asdfghjk (Profil anzeigen) 5. November 2013 19:23:02

Nigrulo aŭ afrikulo. Mi ne kredas, ke nomi al iu afrikulon ne estas rasista, ĉar tiel estas liaj/ŝiaj haŭta koloro. Nomi al iu blankulon ne estas rasista, tiam, kial, kiam oni nomas al iu nigrulon povas esti ĝi? Pensi, ke pro nomi al iu nigrulon vi estas rasista estas stunta afero. Fakte, pensi ĝin certe povus esti iom rasista, ĉar ĝi estas, kiel se vi pensus, ke diri al iu tion estas mokinsulti aŭ malsuperigi. Se mi estus nigra, ke iu dirus al mi nigrulon ne gravus al mi

cxevino (Profil anzeigen) 5. November 2013 21:31:21

Nigruloj estas ne nur en Afriko (ankaŭ en Hindio, Oceanio...) kaj ne ĉiuj afrikanoj estas nigruloj (ekz. araboj, berberoj...)

Ĉi tie en Brazilo, Pernambuco, kiam oni priparolas iun ajn per "negro", tio estas ĝenerale rasiste aŭ almenaŭ malafable, sed se oni alparolas lin (ankaŭ blankulon) tiel, per formo "nego" (sen la r), estas tute male ameme.

Oni adoptis en Brazilo la usonan "pozitivan diskriminacion", tiel ke nigrulo povas eniri universitaton laŭprocente. Ĉar rasismo estas krimo, oni devas atendi ke la profitulo sin deklaru nigra (eĉ se li blankhaŭtas!)...

Zurück nach oben