Sisu juurde

Mia Debuto Romano En Esperanto

kelle poolt IWazEre1, 2. november 2013

Postitused: 8

Keel: Esperanto

IWazEre1 (Näita profiili) 2. november 2013 1:33.44

Saluton, Mia nomo estas Jack Brennan kaj mi estas juna Irlanda Aŭtoro. Mia debuto romano Figure of Eight elvenis ĉisomere, En la angla, sed mi estis scivolanta. ..os aĉet ĝi se mi tradukita ĝi Esperanten? Estus tre malmultekosta! Ĉi tie estas priskribo:

Cifero de Ok estas murdo mistero fiksita en Viktoriana Dublino. Ĝi sekvas Molly Malone kiel ŝi provas solvi ŝin unuan kazon. Kiam malnova amiko estas mortigita. Molly estas kulpigita pri la murdo. Sed ĉio ne estas tiel ŝajne, kun serpentumado ĉirkaŭ ĉiu angulo, Molly trov tio solv ĉi tiu kazo ne estos facila. Povas Molly klaran ŝin nomon? Ŝin estos trov la murdinto? Ĉiuj estos rivel.

Mi scias min havas malriĉan Esperanton, sed la libro estus tradukita profesie, kaj estus tre malmultekosta!

Dankon

Nile (Näita profiili) 2. november 2013 5:46.38

Mi ne kredas, ke vi povas traduki tutan libron. Vi estas nesperta, kaj mi rimarkis kelkajn erarojn. Sed mi devas ekdormi nun. Mi korektos viajn erarojn morgaŭ.

maratonisto (Näita profiili) 2. november 2013 13:47.09

Traduku kuraĝe, eĉ se Vi ne parolas bone Esperanton. Poste Vi mem korektos Viajn erarojn. Kaj Vi ĉiam trovos spertan esperantiston, kiu korektos Viajn erarojn kaj stilon.

Sunjo (Näita profiili) 2. november 2013 14:29.54

IWazEre1:
Mi scias min havas malriĉan Esperanton, sed la libro estus tradukita profesie, kaj estus tre malmultekosta!
Mi ne aĉetus libron nur ĉar ĝi estas en Esperanto (ke la traduko estu tre bona estu memkompreneble). Mi malofte legas krimrakontojn - fakte nur se iu vere rekomendas ĝin kiel eksterordinare bonan aŭ nekutiman krimrakonton.
Mi do provis eltrovi pli pri via libro, sed trovis nur malmulton. Mi aldonas la ligilojn por tiuj kiuj scipovas la anglan:
http://www.amazon.com/Figure-Eight-Malone-Mysterie...
http://inkandpaperhearts.wordpress.com/2013/07/16/...
http://www.goodreads.com/book/show/18224949-figure...
El tio mi ne sukcesas konkludi ĉu via libro estas tradukinda (se la traduko ne nur celus praktiki la lingvon). Sed mi plej verŝajne ne apartenas al la celgrupo de via libro, do vi ĉiuokaze ne lasu vin senkuraĝigi de mi. Mi deziras al vi sukceson, sendepende de tio ĉu viaj libroj aperos nur en la angla aŭ ankaŭ en Esperanto.

cxevino (Näita profiili) 2. november 2013 14:36.44

Mi ĵus finlegis franclingvan romanon pri Irlando. Kio pri finelŝuto de la angloj Ulsterforen ?

Éirinn go Brách kaj Breiz Atao!

Nile (Näita profiili) 2. november 2013 16:00.34

IWazEre1:Saluton, Mia nomo estas Jack Brennan kaj mi estas juna Irlanda Aŭtoro. Mia debuto romano Figure of Eight elvenis ĉisomere, En la angla, sed mi estis scivolanta. .. ĉu aĉetos ĝin se mi tradukis (mi ne scias la tenso uzendan) ĝin Esperante? Estus tre malmultekosta! Jen priskribo:

Cifero de Ok estas murdo-mistero fiksita en Viktoriana Dublino. Ĝi sekvas Molly Malone dum ŝi provas solvi ŝian unuan kazon. Kiam malnova amiko estas mortigita. Molly estas kulpigita pri la murdo. Sed ĉio ne estas tiel ŝajne, kun serpentumado ĉirkaŭ ĉiu angulo, Molly trovas, ke solvi ĉi tiun kazon ne estos facila. Povas Molly klarigi ŝin nomon? Ĉu ŝi trovos la murdinto? Ĉion rivelos.

Mi scias, ke mi havas malriĉan Esperanton, sed la libro estus tradukita profesie, kaj estus tre malmultekosta!

Dankon
Mi korektis ĉion, kiun mi trovis kiel erarojn.

Olsho (Näita profiili) 8. november 2013 0:51.14

Nile:Saluton, Mia nomo estas Jack Brennan kaj mi estas juna Irlanda Aŭtoro. Mia debuto romano Figure of Eight elvenis ĉisomere, En la angla, sed mi estas scivolanta. .. ĉu aĉetos ĝin se mi tradukis (mi ne scias la tenso uzendan) ĝin Esperante? Estus tre malmultekosta! Jen priskribo:

Cifero de Ok estas murdo-mistero fiksita en Viktoriana Dublino. Ĝi sekvas Molly Malone dum ŝi provas solvi ŝian unuan kazon. Kiam malnova amiko estas mortigita. Molly estas kulpigita pri la murdo. Sed ĉio ne estas tiel ŝajne, kun serpentumado ĉirkaŭ ĉiu angulo, Molly trovas, ke solvi ĉi tiun kazon ne estos facila. Povas Molly klarigi ŝin nomon? Ĉu ŝi trovos la murdinto? Ĉion rivelos.

Mi scias, ke mi havas malriĉan Esperanton, sed la libro estus tradukita profesie, kaj estus tre malmultekosta! - Dankon
Kion vi pensas pri tio?
Saluton, mia nomo estas Jack Brennan kaj mi estas juna Irlanda aŭtoro. Mia debutromano (aŭ debuta romano) „Figure of Eight“ estis eldonita ĉisomere, en la angla, sed mi estis scivola - ĉu iu aĉetus ĝin se mi tradukus ĝin Esperante? Estus tre malmultekosta! Jen priskribo:

„Cifero de Ok“ estas murdo-mistero fiksita en Viktoriana Dublino. Ĝi sekvas Molly Malone dum ŝi provas solvi sian unuan kazon. Kiam malnova amiko estas mortigita, Molly estas kulpigata pri la murdo. Sed ĉio ne estas tiel, kiel ŝajnas. Kun serpentumado(j) ĉirkaŭ ĉiu angulo, Molly trovas, ke solvi ĉi tiun kazon ne estos facila. Ĉu Molly kapablas klarigi („purigi“/“senŝarĝigi“??) sian nomon? Ĉu ŝi trovos la murdinton? Ĉion rivelos.

Mi scias, ke mi havas malriĉan Esperanto-scion, sed la libro estus tradukota profesie, kaj estus tre malmultekosta!

Tjeri (Näita profiili) 8. november 2013 5:49.54

solvi ĉi tiun kazon ne estos facila.
> facile

Tagasi üles