Al la enhavo

Teo aŭ Kafo?

de kaŝperanto, 2013-novembro-06

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-novembro-06 21:36:53

Kiu vi plej trinkas aŭ pli ŝatas?

Mi trinkas multe pli da teon ol kafon, sed mi trinkis ambaŭ. (Mi nun provas forlasi kafon kaj kafeinigitan teon por la sano).

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2013-novembro-06 22:01:57

Mi ankaŭ trinkas multe pli teon ol kafon. Pensante pri kafo, mi ne komprenas kiel io kun tia bona odoro povus havi tian malbonan guston!

Nile (Montri la profilon) 2013-novembro-06 22:07:50

Mi apenaŭ trinkas kafon.
Kaj vi forgetis viajn Nojn.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-novembro-06 22:21:09

Nile:Mi apenaŭ trinkas kafon.
Kaj vi forgetis viajn Nojn.
Korektita, dankon.

Do, ĉu vi volis diri "forgesi" aŭ "malmemori"? okulumo.gif

Mustelvulpo:Mi ankaŭ trinkas multe pli teon ol kafon. Pensante pri kafo, mi ne komprenas kiel io kun tia bona odoro povus havi tian malbonan guston!
La kafo ja odoras pli bone ol ĝi gustas, sed mi povas trinki ĝin "nigre" plezure.

Uronym (Montri la profilon) 2013-novembro-06 22:24:09

Mi estas neŭtrala en ĉi tiu eterna milito; mi preferas nur trinki akvon.

RubyNunes (Montri la profilon) 2013-novembro-07 00:51:57

Mi jam gustumis ilin ambaŭ, sed mi konfesas, ke mi preferas teon al kafo.
Pri la kafo, la impreso, kiun mi havas, estas tio, ke ĝi iel plenigas vian mankon je kontenteco, funkcias kiel helpilo daŭre esti en vigla stato, fortopleniga.
Rilate al la teo, mi opinias, ke ĝi estas malpeziga, vere kvietiga.
Mi, bedaŭrinde, malofte trinkas teon kaj kafon, sed kiam mi faras tion, mi profitas la okazon bone gustumi ilin, ĉefe kiam temas pri nigra teo - tre ŝatata de mi. Estus malĝuste diri, ke la nigra teo estas mia preferata, ĉar mi neniam gustumis ĉiujn teojn haveblajn kaj certe neniam sukcesos gustumi ilin ĉiujn, sed inter tiuj jam konataj de mi, kompreneble mi faras distingon al ĝi. ridulo.gif

Aubright (Montri la profilon) 2013-novembro-07 01:04:20

Miaopinie teo havas la plej bonan guston ol kafo.

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-07 16:59:27

Ankaŭ mi preferas teon (aŭ bieron).

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-07 17:11:59

Ĉu mi estas la unua kafotrinkanto ĉi tie?
Por mi nur kafon, de mateno ĝis vespero.

efilzeo (Montri la profilon) 2013-novembro-07 18:11:02

Kafo ankaŭ por mi.

Reen al la supro