目次へ

Teo aŭ Kafo?

kaŝperanto,2013年11月6日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

kaŝperanto (プロフィールを表示) 2013年11月6日 21:36:53

Kiu vi plej trinkas aŭ pli ŝatas?

Mi trinkas multe pli da teon ol kafon, sed mi trinkis ambaŭ. (Mi nun provas forlasi kafon kaj kafeinigitan teon por la sano).

Mustelvulpo (プロフィールを表示) 2013年11月6日 22:01:57

Mi ankaŭ trinkas multe pli teon ol kafon. Pensante pri kafo, mi ne komprenas kiel io kun tia bona odoro povus havi tian malbonan guston!

Nile (プロフィールを表示) 2013年11月6日 22:07:50

Mi apenaŭ trinkas kafon.
Kaj vi forgetis viajn Nojn.

kaŝperanto (プロフィールを表示) 2013年11月6日 22:21:09

Nile:Mi apenaŭ trinkas kafon.
Kaj vi forgetis viajn Nojn.
Korektita, dankon.

Do, ĉu vi volis diri "forgesi" aŭ "malmemori"? okulumo.gif

Mustelvulpo:Mi ankaŭ trinkas multe pli teon ol kafon. Pensante pri kafo, mi ne komprenas kiel io kun tia bona odoro povus havi tian malbonan guston!
La kafo ja odoras pli bone ol ĝi gustas, sed mi povas trinki ĝin "nigre" plezure.

Uronym (プロフィールを表示) 2013年11月6日 22:24:09

Mi estas neŭtrala en ĉi tiu eterna milito; mi preferas nur trinki akvon.

RubyNunes (プロフィールを表示) 2013年11月7日 0:51:57

Mi jam gustumis ilin ambaŭ, sed mi konfesas, ke mi preferas teon al kafo.
Pri la kafo, la impreso, kiun mi havas, estas tio, ke ĝi iel plenigas vian mankon je kontenteco, funkcias kiel helpilo daŭre esti en vigla stato, fortopleniga.
Rilate al la teo, mi opinias, ke ĝi estas malpeziga, vere kvietiga.
Mi, bedaŭrinde, malofte trinkas teon kaj kafon, sed kiam mi faras tion, mi profitas la okazon bone gustumi ilin, ĉefe kiam temas pri nigra teo - tre ŝatata de mi. Estus malĝuste diri, ke la nigra teo estas mia preferata, ĉar mi neniam gustumis ĉiujn teojn haveblajn kaj certe neniam sukcesos gustumi ilin ĉiujn, sed inter tiuj jam konataj de mi, kompreneble mi faras distingon al ĝi. ridulo.gif

Aubright (プロフィールを表示) 2013年11月7日 1:04:20

Miaopinie teo havas la plej bonan guston ol kafo.

dobri (プロフィールを表示) 2013年11月7日 16:59:27

Ankaŭ mi preferas teon (aŭ bieron).

emukah (プロフィールを表示) 2013年11月7日 17:11:59

Ĉu mi estas la unua kafotrinkanto ĉi tie?
Por mi nur kafon, de mateno ĝis vespero.

efilzeo (プロフィールを表示) 2013年11月7日 18:11:02

Kafo ankaŭ por mi.

先頭にもどる