Till sidans innehåll

La leĝoj de kiu(j) lando(j) validas por lernu.net?

av Sunjo, 9 november 2013

Meddelanden: 13

Språk: Esperanto

Sunjo (Visa profilen) 10 november 2013 10:50:21

horsto:Supera instanco ne malebligas arbitran forigadon de mesaĝoj.
Malaperis jam plurfoje mesaĝoj kiuj ne estis kontraŭ la forumreguloj. Krome evidente nur la teamo (kaj en la teamo verŝajne kutime nur unu persono) decidas kiuj mesaĝoj estas ofendaj kaj kiuj ne, do ĉiuokaze temas pri decido tre forte influita de la spertoj, kredoj kaj opinioj de tiu persono. Tial mi uzas la vorton "arbitra".

Krome la troigita forigado de mesaĝoj kiuj enhavis opiniojn aŭ/kaj faktojn ne estas pravigebla per la forumreguloj kiuj en tiu rilato ne sufiĉe klare difinas ekde kiu punkto ne plu validas bazaj homaj rajtoj kiel ekzemple la rajto de libera esprimo de sia opinio.

Se nun ekzemple E@I estus supera decidpova instanco ili eble ja interesiĝus pri malebligo de arbitra forigado de mesaĝoj (per pli klaraj reguloj kaj pli da ebloj por kontroli ĉu io estas kontraŭregula), ĉar unu de la tri ĉefaj celoj de E@I estas: helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ties Deklaracion de homaj rajtoj.

Mi konscias kaj konsentas ke la rajto de libera esprimo de sia opinio estas limigita se temas pri personaj insultoj kaj incito al malamo kontraŭ grupoj, sed jes, mi opinias ke okazis misuzo de tiu klarigo por forigado de mesaĝoj kaj ke tio inter alie estis kontraŭ germanaj leĝoj.

Mi ne nur esperas ke la teamo respondos, sed eĉ pli ke ili interne diskutas kaj pripensas tiun problemon kaj provas trovi solvon.

Se ili ne volas ke la estontaj komencantoj devos pagi por la kursoj ĉe lernu la administrantoj provu ne forpeli la malnovajn uzantojn per nepravigebla cenzuro kaj per malrespekto al uzantoj montrita jam plurfoje per senklariga forigado de mesaĝoj, ignorado de demandoj kaj rifuzo al diskutoj.

horsto:Do bonvolu diri kion vi celas.
Pri la demando pri la leĝoj mi celas fidindan respondon de iu kiu devas scii ĝin (do sendube iu lernu-administranto).
Jes, oni povas eltrovi ke la servilo de lernu estas en Germanio kaj ke pro tio eble validas la germanaj leĝoj. Oni povas eltrovi ke la organizo malantaŭ lernu estas E@I kaj pro tio eble ankaŭ/aŭ nur validas slovakaj leĝoj. Eble ankaŭ ludas rolon ke la estraro de lernu estas parte en Germanio kaj parte en Usono.
Iu kiu mem administras internacian forumon aŭ pro aliaj kialoj jam multe okupiĝis pri la temo eble ankaŭ povas respondi tiun demandon, same kiel multaj juristoj. Sed certe ne mi aŭ iu alia uzanto de lernu nur per iom da guglado.

horsto:Via demando pri supera (decidpova) instanco estas stulta, ĉu ne?
Ne ezkistas stultaj demandoj, ekzistas nur stultaj respondoj. Ĉu ne? okulumo.gif

Ankaŭ vin mi petus daŭrigi eblan paroladon per privata mesaĝo se vi ne povas respondi la demandojn. Dankon.

fstphane (Visa profilen) 10 november 2013 14:30:33

Kie komenciĝas kaj finiĝas la esprimlibero? Jen ja kompleksa afero.

Kio okazus se iu persono ĉi tie ĉe Lernu! esprimus siajn politikajn ekstremdekstrajn vidpunktojn , kaj kritikus la aktualan germanan registraron tre severe, sed tamen sen ia insulto?

Ĉu la Lernu!-teamo estus devigata forigi lian mesaĝon kaj ankaŭ lian konton?

Sunjo (Visa profilen) 10 november 2013 14:50:47

fstphane:Kie komenciĝas kaj finiĝas la esprimlibero? Jen ja kompleksa afero.

Kio okazus se iu persono ĉi tie ĉe Lernu! esprimus siajn politikajn ekstremdekestrajn vidpunktojn , kaj kritikus la aktualan germanan registraron tre severe, sed tamen sen ia insulto?

Ĉu la Lernu!-teamo estus devigata forigi lian mesaĝon kaj ankaŭ lian konton?
Laŭ mia opinio ne. Ili eĉ ne rajtus (almenaŭ ne, se la fadeno temus pri germana politiko aŭ la afiŝo pro aliaj kialoj ne estus eksterteme).

Tillbaka till toppen