Zum Inhalt

povas kombiniĝi adjektivo kaj substantivo por fari unu vorto?

von kjbutler, 9. November 2013

Beiträge: 3

Sprache: Esperanto

kjbutler (Profil anzeigen) 9. November 2013 19:50:45

Ekzemple - anstataŭ diri "bruna haro," povas oni diri "brunharo"?

goli (Profil anzeigen) 9. November 2013 20:52:28

Vi povas diri "mallongbuklkaŝtanharoj" anstataŭ "mallongaj buklaj kaŝtanaj haroj", sed por kio fari tion? Ĉi tio estus malbezonata novvorto.

sudanglo (Profil anzeigen) 10. November 2013 12:53:15

Certe oni povas kombini adjektivan ideon kun substantiva ideo por krei pluan adjektivon ekzemple, bluokula - blu-okula blondulino.

Ĉu validas bluokulo kaj en kiu senco, mi iom dubas. Ŝajne oni preferas diri blua okulo.

Tamen rapid-trajno eble estus io alia ol rapida trajno. La rapid-trajnoj en mia lando ne estas tre rapidaj.

Zurück nach oben