Al la enhavo

Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo

de Chainy, 2013-novembro-15

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:26:04

Ne eblas diri "la decido estas tia", kiam efektive neniam okazis decido. Ĝis nun ni decidas laŭ individuaj okazoj kaj laŭ tiuj individuaj decidoj disponigas aŭ ne disponigas vortaron.

Mi bedaŭras se vi ne ŝatas niajn decidojn sed mi jam diris al vi miajn bondezirojn pri via kunlaborado pri alia projekto, kiu eble pli plaĉos al vi. Kompreneble se iu ne volas volontuli ĉi tie, tiu persono ne devus volontuli ĉi tie, kaj ni neniel premus tiun personon fari ion, kion ŝi aŭ li ne volas fari.

Oijos (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:42:42

erinja:Ĝis nun ni decidas laŭ individuaj okazoj kaj laŭ tiuj individuaj decidoj disponigas aŭ ne disponigas vortaron.
Kaj kio estus kialo por ne disponigi?

Sunjo (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:45:29

Estas neniam tro malfrue por diri "dankon" al iu kiu meritas tion. Do, dankon Chainy. Mi tute certas ke multaj lernu-uzantoj aprezis kaj aprezos la laboron de vi kaj la aliaj tradukhelpantoj.

Eble kaj espereble vi iam havos kialon por reveni.

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:55:48

Oijos:
erinja:Ĝis nun ni decidas laŭ individuaj okazoj kaj laŭ tiuj individuaj decidoj disponigas aŭ ne disponigas vortaron.
Kaj kio estus kialo por ne disponigi?
Ekzemple se iu volus preni nian vortaron kaj disvendi ĝin en papera formo por persona profito, ni dirus "ne" al tiu propono. Ekzemple, oni vendos la finnan vortaron kiun oni faros surbaze de nia vortaro, sed la vortaron vendos la finna e-asocio, do estos finfine la finna movado kiu profitos, kaj ne simple iu individuo kiu volas gajni monon surbaze de la laboro de aliaj personoj.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-novembro-15 17:03:28

erinja:
Oijos:
erinja:Ĝis nun ni decidas laŭ individuaj okazoj kaj laŭ tiuj individuaj decidoj disponigas aŭ ne disponigas vortaron.
Kaj kio estus kialo por ne disponigi?
... kaj ne simple iu individuo kiu volas gajni monon surbaze de la laboro de aliaj personoj.
kvankam fakte apartenas al lernu, la vortaron faris volontuloj, do morale apartenas al ĉiuj

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-15 17:15:07

baibaibibi:kvankam fakte apartenas al lernu, la vortaron faris volontuloj, do morale apartenas al ĉiuj
Ĉu vi do dirus ke estas tute bone kaj enorde se iu kiu neniam volontulis prenus la laboron de la volontuloj kaj tiel gajnus monon por si mem? Aŭ ĉu vi kredas ke estus pli bone se oni prenus la laboron de la volontuloj kaj uzus tiun laboron por subteni la paĝaron mem?

Estas personoj kiuj eldonas librojn kiuj enhavas nenion krom vikipediaj artikoloj. Personoj enspezas monon per la volontula laboro de aliaj. Tio estas laŭleĝa afero, permesita laŭ la kondiĉoj de Vikipedio. Sed por mi mem, se mi longe laborus volontule por redakti vikipedian artikolon, mi ne aparte volus ke iu finance profitu de mia laboro; tiu mia laboru estus por la bono de Vikipedio kaj por la bono de tiuj kiuj volas legi mian artikolon, ne por la poŝo de profitemulo.

baibaibibi (Montri la profilon) 2013-novembro-15 17:38:43

erinja:
baibaibibi:kvankam fakte apartenas al lernu, la vortaron faris volontuloj, do morale apartenas al ĉiuj
Ĉu vi do dirus ke estas tute bone kaj enorde se iu kiu neniam volontulis prenus la laboron de la volontuloj kaj tiel gajnus monon por si mem? Aŭ ĉu vi kredas ke estus pli bone se oni prenus la laboron de la volontuloj kaj uzus tiun laboron por subteni la paĝaron mem?

Estas personoj kiuj eldonas librojn kiuj enhavas nenion krom vikipediaj artikoloj. Personoj enspezas monon per la volontula laboro de aliaj. Tio estas laŭleĝa afero, permesita laŭ la kondiĉoj de Vikipedio. Sed por mi mem, se mi longe laborus volontule por redakti vikipedian artikolon, mi ne aparte volus ke iu finance profitu de mia laboro; tiu mia laboru estus por la bono de Vikipedio kaj por la bono de tiuj kiuj volas legi mian artikolon, ne por la poŝo de profitemulo.
Jes, tio evidentas, mi ankaŭ ne ŝatas profitemulojn. Sed multaj volontuloj sentas ke ili faras liberan eo malterialon, ke ili laboras por eo pli ol por lernu, dum ŝajnas ke ne estas tiel.

erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-15 20:10:50

Jes, sendube tio dependas de la difino de "libera". Oni povus diri ke la vortaro estas "libera" ĉar ĉiu ajn en la mondo povas uzi ĝin senpage. Ĉu io nur estas libera, se oni rajtas uzi ĝin, elŝuti ĝin, kaj modifi ĝin sen ajna limo? Sendube kelkaj personoj difinas la vorton tiel. Se oni sentas forte, ke io devas nepre esti ne nur libere uzebla, sed ankaŭ libere elŝutebla ktp, tiu persono devas nur demandi, antaŭ ol eklabori en nova projekto, pri la kondiĉoj pri uzo de la materialoj.

timsk (Montri la profilon) 2013-novembro-15 20:22:53

Mi tre malofte skribas en tiuj ĉi forumoj, sed leginte tiun ĉi fadenon mi ne povas ne prikomenti.

Mi antaŭe diros -- ne por fanfaroni, nur por indiki ke mi iom spertas pri tiaj aferoj -- ke mi tre ofte volontulas por diversaj projektoj (esperantaj kaj aliaj, kelkaj grandaj kaj gravaj, aliaj pli amuzaj aŭ bagatelaj). Mi gvidis la skipon kaj multege partoprenis en la esperantigo de OpenOffice; mi multe kontribuis al la mapoj de OpenStreetMap; mi mem kreis la esperantigon de PromesoBanko.com, kaj gvidis la volontulojn, kiuj tradukis la 14 aliajn lingvojn de tiu retejo; mi volontule esperantigis plej diversajn artikolojn, aplikaĵojn kaj lastatempe, ankaŭ kantojn. Pro tiu sperto, mi kredas, ke mi havas kelkajn eventuale utilajn komentojn.

Do: ŝajnas al mi klare, ke ambaŭ partioj tiu ĉi diskuto havas kritikindajn flankojn.

Se iu volontulo kontribuas grandan kvanton de sia tempo al projekto sen klareco pri kiu posedos la rezultojn, tiu apenaŭ rajtas plendi se poste evidentiĝas, ke la respondo al tiu tro malfrue starigita demando ne estas la "ĝusta".

Tamen, la respondoj de erinja en tiu ĉi fadeno ja ŝajnas kvazaŭ ŝi intence -- eĉ trole -- miskomprenus la demandojn kaj komentojn por doni bagatelajn kaj senenhavajn respondojn.

Eĉ se volontulo povintus aŭ devintus peti klarigon pri eventuala reuzo de la kontribuaĵoj antaŭ ol eklabori, oni ja tamen rajtas supozi, ke sufiĉe libera reuzo ja estu ebla.

::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::

Kaj nun la pozitiva parto. ridulo.gif

Ŝajnas, ke volontuloj ĉi tie volas havi la rajton plu uzi la datumojn de la projekto al kiu ili kontribuis — tute normala afero.

Ŝajnas ankaŭ, ke la estroj de la projekto -- almenaŭ laŭ la komentoj de erinja -- kiuj aktuale posedas la datumojn, pretas permesi kelkajn uzojn, sed ne volas, ke aliaj homoj havu la rajton gajni monon per tia reuzo — tute pravigebla starpunkto.

Feliĉe, solvo por tio jam ekzistas: ĝi nomiĝas Krea Komunaĵo (angle: "Creative Commons"). La projektestroj simple publikigu ĉion, morgaŭ se eblas, en iu ajn formato, sub la permesilo CC BY-NC-SA-3.0. Tio signifus, ke homoj rajtu reuzi la datumojn, sed ĉiam kun la devo (1) agnoski la fonton de la datumoj, (2) nepre nekomerce, kaj (3) ke reuzanto devos mem republikigi sian projekton kun la samaj kondiĉoj.

::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::

Mi esperas, ke tiu propono estos rapide diskutata kaj priagita de la E@I-estroj. Fakte estus tre mirige, se ili ne jam havis tiun diskuton. Ĉiukaze, estus facila kaj agrabla ago se iu reprezentanto povus publikigi, eventuale en tiu ĉi fadeno, la respondon (eventuale kune kun klarigo) de la diskuto.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-novembro-16 00:18:50

+1 por Creative Commons (nekredeble ke erinja ŝajne neniam aŭdis pri tiaj permesiloj)

Sed ĝi devus esti uzita ekde la komenco. Kio estas la nuna permesilo? Mi timas, ke neniu ekzistas? Tiukaze la situacio de la ĝisnunaj kontribuoj necertas.

Reen al la supro