Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo
de Chainy, 2013-novembro-15
Mesaĝoj: 53
Lingvo: Esperanto
Chainy (Montri la profilon) 2013-novembro-15 13:09:15
"Antaŭe mi multe kontribuis al la plibonigado de la Lernu-vortaro. Mi aldonis multe da vortoj/tradukoj en ambaŭ direktoj por la angla-Esperanta Lernu-vortaro.
Bedaŭrinde, daŭre ĝenas min, ke ne eblas elŝuti la vortlistojn de la Lernu-vortaro. Tiuj vortlistoj apartenu ne nur al grupeto da homoj (la Lernu-teamo), sed al ni ĉiuj. Oni ne forgesu, ke la evoluo de la Lernu-vortaro dependas de la kontribuoj de volontuloj.
La eblo libere elŝuti la Lernu-vortaron estus tre utile por enkonstruitaj vortaroj en bitlibroj ktp. Nun oni povas uzi la Lernu-vortaron nur per konekto al la interreto.
Mi ankaŭ volus havi la eblon mem protekti mian laboron kontraŭ ia eventuala perdo. Kio se la Lernu-retejo malaperos aŭ se Lernu-administranto malintence nuligos la datumbazon de la vortaro?
Mi esprimis mian opinion ĉi-rilate al la Lernu-teamo, sed ili ne volis konfirmi, ĉu ili iam ajn donos al ni la eblon elŝuti la vortlistojn aŭ ne. Neniu kopirajto malpermesas al ili tion fari. Ĉio dependas nur de ilia emo.
Pasis pli ol jaro kaj nenio ŝanĝiĝis ĉi-rilate, do bedaŭrinde mi nun perdis la emon plu labori kiel vortaristo ĉe Lernu. Ne plaĉas al mi la fermita kaj malkuraĝiga sinteno de la Lernu-teamo."
yyaann (Montri la profilon) 2013-novembro-15 13:15:55
erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-15 15:07:49
Chainy (Montri la profilon) 2013-novembro-15 15:31:36
Kaj vi plu evitas la ĉefan demandon: ĉu la Lernu-teamo iam ajn ebligos al ni elŝuti la vortlistojn de la Lernu-vortaro?
erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-15 15:45:32
Ni ne detale traktis la temon ĉar verdire ni havas pli gravajn aferojn, pri kiuj ni pensas lastatempe (se vi ne rimarkis, la lanĉo de la nova lernu estas sufiĉe prokrastita).
Sed ni jam kune diskutis ĉi tiun temon, kaj mi ne tiom emas re-diskuti, nek argumenti kun vi. Mi plene respektas vian decidon kaj mi ne aparte provos konvinki vin ŝanĝi vian decidon. Mi nur volis ke aliaj uzantoj sciu, ke la lernu-datumoj ne riskas perdiĝi, ĉar kiel ĉiu alia granda retejo, ni kompreneble havas rezervajn kopiojn.
Chainy (Montri la profilon) 2013-novembro-15 15:52:11
preteksto = Ŝajna motivo eldirita por kaŝi la efektivanMi multege kontribuis al la Lernu-vortaro dum pluraj jaroj. Mi ne bezonas 'pretekston'. Male, mi donis tre bonajn kaj efektivajn kialojn pro mia nuna manko de emo plu kontribui.
Chainy (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:10:22
erinja:Lastatempe ni donis la finnan vortaron al la finnoj por elŝuto; ilia E-asocio presos novan paperan vortaron, kun enhavo de nia finna vortaro.Estas bone scii, ke vi ja povas ebligi la elŝuton de la vortaro.
Mi petas al la Lernu-teamo ebligi la liberan elŝutadon de la vortlisto por la angla-Esperanta vortlisto, ĉar rilate al tiu vortaro tutcerte ne estas ajna problemo pri kopirajto (kiel mi klarigis en alia fadeno lastatempe). Tiam ni povus uzi tiun vortliston por bitlibroj ktp.
erinja:Mi suspektas, ke vi ĉiam tiel respondos. Tio efektive sonas kiel 'preteksto'. Vi ja trovis tempon lastatempe por doni la vortliston al la finna E-asocio. Kaj mi unuafoje demandis vin pri tiu ĉi afero antaŭ pli ol jaro.
Ni ne detale traktis la temon ĉar verdire ni havas pli gravajn aferojn, pri kiuj ni pensas lastatempe (se vi ne rimarkis, la lanĉo de la nova lernu estas sufiĉe prokrastita).
erinja:...kaj mi ne aparte provos konvinki vin ŝanĝi vian decidon.Do vi fajfas pri tio, ke vi perdas min kiel vortariston? Interese. Mi nun demandas min, kial mi tiel longe kontribuis al la projekto, se vi tiel malalte taksas mian laboron.
erinja (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:12:58
Uridium (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:15:50
Krome, ĉi tiu vortaro ne estas nur via opero, sed la opero de multaj personoj, kiu povas opinii kiel vi aŭ ne.
Mi ne scias pri elŝutado de la lernu-vortaro. Ĝis nun ni faras tion ne kun plena libero, sed en laŭcirkonstanca maniero. Lastatempe ni donis la finnan vortaron al la finnoj por elŝuto; ilia E-asocio presos novan paperan vortaron, kun enhavo de nia finna vortaro.Eble post la estonteco kaj kun la potencigo de la nova retpaĝaro oni povas diskuti pri ĉi tiu nova afero.
Ni ne detale traktis la temon ĉar verdire ni havas pli gravajn aferojn, pri kiuj ni pensas lastatempe (se vi ne rimarkis, la lanĉo de la nova lernu estas sufiĉe prokrastita)
Chainy (Montri la profilon) 2013-novembro-15 16:19:33
Denove vi ignoras la ĉefajn kialojn de mia decido, ĉar vi iel preferas eviti la kernan demandon. Ŝajne la Lernu-teamo tute ne volas ebligi la liberan elŝutadon de la Lernu-vortaro, sed vi ial ne volas tion diri.