Sadržaj

Kial mi ne plu kontribuas kiel Lernu-vortaristo

od Chainy, 15. studenoga 2013.

Poruke: 53

Jezik: Esperanto

Chainy (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 13:09:15

En mia profilo ĉi tie mi ĵus aldonis jenon al mia "sinprezento":

"Antaŭe mi multe kontribuis al la plibonigado de la Lernu-vortaro. Mi aldonis multe da vortoj/tradukoj en ambaŭ direktoj por la angla-Esperanta Lernu-vortaro.

Bedaŭrinde, daŭre ĝenas min, ke ne eblas elŝuti la vortlistojn de la Lernu-vortaro. Tiuj vortlistoj apartenu ne nur al grupeto da homoj (la Lernu-teamo), sed al ni ĉiuj. Oni ne forgesu, ke la evoluo de la Lernu-vortaro dependas de la kontribuoj de volontuloj.

La eblo libere elŝuti la Lernu-vortaron estus tre utile por enkonstruitaj vortaroj en bitlibroj ktp. Nun oni povas uzi la Lernu-vortaron nur per konekto al la interreto.

Mi ankaŭ volus havi la eblon mem protekti mian laboron kontraŭ ia eventuala perdo. Kio se la Lernu-retejo malaperos aŭ se Lernu-administranto malintence nuligos la datumbazon de la vortaro?

Mi esprimis mian opinion ĉi-rilate al la Lernu-teamo, sed ili ne volis konfirmi, ĉu ili iam ajn donos al ni la eblon elŝuti la vortlistojn aŭ ne. Neniu kopirajto malpermesas al ili tion fari. Ĉio dependas nur de ilia emo.

Pasis pli ol jaro kaj nenio ŝanĝiĝis ĉi-rilate, do bedaŭrinde mi nun perdis la emon plu labori kiel vortaristo ĉe Lernu. Ne plaĉas al mi la fermita kaj malkuraĝiga sinteno de la Lernu-teamo."

yyaann (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 13:15:55

Malĝojiga sed prava decido miaopinie. La lernu!-teamo nepre ŝanĝu ĝian politikon tiurilate.

erinja (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 15:07:49

Ĉu vi serioze pensas ke la vortaro povus tiel facile perdiĝi? Nia tuta paĝaro estas konservita plurloke, tiel ke la tuta enhavo (ne nur la vortaroj, sed ĉio) ne povus perdiĝi pro ia servila paneo. Sendube vi rajtas kontribui aŭ ne kontribui al io, laŭ via prefero, sed la perdo de datumoj estas iom stranga preteksto. Se vi ne plu volas kunlabori pri la lernu-vortaro, eble vi povus kunlabori pdenisowski pri lia vortaro. Tio ŝajnas esti tre bona kaj inda projekto.

Chainy (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 15:31:36

Erinja, relegu mian mesaĝon. Tio ne estas la sola kaŭzo, kial mi ne volas plu kontribui al la Lernu-vortaro. Estas fakte iom strange, ke vi ne reagas al la aliaj kialoj.

Kaj vi plu evitas la ĉefan demandon: ĉu la Lernu-teamo iam ajn ebligos al ni elŝuti la vortlistojn de la Lernu-vortaro?

erinja (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 15:45:32

Mi ne scias pri elŝutado de la lernu-vortaro. Ĝis nun ni faras tion ne kun plena libero, sed en laŭcirkonstanca maniero. Lastatempe ni donis la finnan vortaron al la finnoj por elŝuto; ilia E-asocio presos novan paperan vortaron, kun enhavo de nia finna vortaro.

Ni ne detale traktis la temon ĉar verdire ni havas pli gravajn aferojn, pri kiuj ni pensas lastatempe (se vi ne rimarkis, la lanĉo de la nova lernu estas sufiĉe prokrastita).

Sed ni jam kune diskutis ĉi tiun temon, kaj mi ne tiom emas re-diskuti, nek argumenti kun vi. Mi plene respektas vian decidon kaj mi ne aparte provos konvinki vin ŝanĝi vian decidon. Mi nur volis ke aliaj uzantoj sciu, ke la lernu-datumoj ne riskas perdiĝi, ĉar kiel ĉiu alia granda retejo, ni kompreneble havas rezervajn kopiojn.

Chainy (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 15:52:11

Erinja, mi ankaŭ trovas vian uzon de la vorto 'preteksto' ofenda, krom se vi ne komprenas la efektivan signifon de tiu vorto:
preteksto = Ŝajna motivo eldirita por kaŝi la efektivan
Mi multege kontribuis al la Lernu-vortaro dum pluraj jaroj. Mi ne bezonas 'pretekston'. Male, mi donis tre bonajn kaj efektivajn kialojn pro mia nuna manko de emo plu kontribui.

Chainy (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 16:10:22

erinja:Lastatempe ni donis la finnan vortaron al la finnoj por elŝuto; ilia E-asocio presos novan paperan vortaron, kun enhavo de nia finna vortaro.
Estas bone scii, ke vi ja povas ebligi la elŝuton de la vortaro.

Mi petas al la Lernu-teamo ebligi la liberan elŝutadon de la vortlisto por la angla-Esperanta vortlisto, ĉar rilate al tiu vortaro tutcerte ne estas ajna problemo pri kopirajto (kiel mi klarigis en alia fadeno lastatempe). Tiam ni povus uzi tiun vortliston por bitlibroj ktp.

erinja:
Ni ne detale traktis la temon ĉar verdire ni havas pli gravajn aferojn, pri kiuj ni pensas lastatempe (se vi ne rimarkis, la lanĉo de la nova lernu estas sufiĉe prokrastita).
Mi suspektas, ke vi ĉiam tiel respondos. Tio efektive sonas kiel 'preteksto'. Vi ja trovis tempon lastatempe por doni la vortliston al la finna E-asocio. Kaj mi unuafoje demandis vin pri tiu ĉi afero antaŭ pli ol jaro.

erinja:...kaj mi ne aparte provos konvinki vin ŝanĝi vian decidon.
Do vi fajfas pri tio, ke vi perdas min kiel vortariston? Interese. Mi nun demandas min, kial mi tiel longe kontribuis al la projekto, se vi tiel malalte taksas mian laboron.

erinja (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 16:12:58

Pardonu, do. Mi ne povis kredi ke vi serioze pensus ke ni ne havas rezervajn kopiojn de nia vortaro. Ŝajnis al mi nekredeble, ke iu povus kredi ke fakuloj kiuj estras grandan paĝaron kun tiom da uzantoj, povus neglekti krei rezervajn kopiojn de gravaj datumoj, kiel vortaro por la angla. Sed montriĝas ke vi efektive honeste kaj sincere pensis tion, do mi sincere pardonpetas pri mia uzo de tiu vorto.

Uridium (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 16:15:50

La deziro de Chainy kunpartigi lian laboron kun la aliaj estas nobla, sed mi pensas ke se vi akceptis labori por Lernu! eble vi devus havi komprenita ke ekde vi komencis traduki, via laboro jam ne apartenas al vi sed al la retpaĝaro kaj al siaj responsuloj.
Krome, ĉi tiu vortaro ne estas nur via opero, sed la opero de multaj personoj, kiu povas opinii kiel vi aŭ ne.
Mi ne scias pri elŝutado de la lernu-vortaro. Ĝis nun ni faras tion ne kun plena libero, sed en laŭcirkonstanca maniero. Lastatempe ni donis la finnan vortaron al la finnoj por elŝuto; ilia E-asocio presos novan paperan vortaron, kun enhavo de nia finna vortaro.

Ni ne detale traktis la temon ĉar verdire ni havas pli gravajn aferojn, pri kiuj ni pensas lastatempe (se vi ne rimarkis, la lanĉo de la nova lernu estas sufiĉe prokrastita)
Eble post la estonteco kaj kun la potencigo de la nova retpaĝaro oni povas diskuti pri ĉi tiu nova afero.

Chainy (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 16:19:33

@Erinja

Denove vi ignoras la ĉefajn kialojn de mia decido, ĉar vi iel preferas eviti la kernan demandon. Ŝajne la Lernu-teamo tute ne volas ebligi la liberan elŝutadon de la Lernu-vortaro, sed vi ial ne volas tion diri.

Natrag na vrh